Mencshely
Mencshely [menĉhej] estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Veszprém. Hely signifas: loko.
Mencshely | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 8271 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 301 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 24 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 57′ N, 17° 42′ O (mapo)46.94651111111117.700069444444Koordinatoj: 46° 57′ N, 17° 42′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 12,62 km² (1 262 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Mencshely [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- Areo: 13 km²
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 46.9459/17.7
- Loĝantaro: 270
- Poŝtkodo: 8271
- Telefonprefikso: 88
Situo redakti
Mencshely situas sur malebenaĵo, laŭ flankovojoj. Balatono troviĝas 11, Balatonfüred 18, Ajka 25, Badacsony kaj Tapolca po 26, Veszprém (urbo) 29 km-ojn.
Historio redakti
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. Antaŭ la hungaroj romianoj vivis tie. La unua mencio devenis el 1333. La loĝantoj okupiĝas precipe pri vinkulturo. Vilaĝservo estas migra poŝto.
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Triunuo el la 19-a jarcento
- mezepoka luterana preĝejo (Mencshely), trakonstruita en 1791
- kalvinana preĝejo
Famuloj redakti
En Mencshely naskiĝis:
- poeto Géza Lampérth
- episkopo Gábor Balassa.
- elvidejo