Máté Haubner [haŭbner], laŭ hungarlingve kutima nomordo Haubner Máté estis hungara pastro, luterana episkopo.

Máté Haubner
Persona informo
Naskiĝo 19-an de septembro 1794 (1794-09-19)
en Veszprém
Morto 12-an de septembro 1880 (1880-09-12) (85-jaraĝa)
en Sopron
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo luterana pastoro
vdr

Máté Haubner [1] naskiĝis la 19-an de septembro 1794 en Veszprém (urbo). Li mortis la 12-an de septembro 1880 en Sopron.

Biografio redakti

Máté Haubner lernis teologion en Sopron, poste li plulernis en Jena. Hejmenveninta li estis ĉefamilia edukisto 3 jarojn. Li komencis sian pastran karieron en 1821 en Városszalónak (nun en Aŭstrio). Ekde 1829 li estis pastro en Győr, kie baldaŭe li estis eklezia notario, fine eĉ episkopo. Li entuziasme apogis la hungaran revolucion en 1848, tial poste li ricevis plurjaran malliberon, poste polican kontroladon. En 1856 li ricevis permeson por esti pastro en Nagygeresd. En 1860 kunsido en Kőszeg deklaris tion, ke la episkopo estas Máté Haubner. En 1866 li abdikis pro la maljuneco. Li postrestis edzinon kun filo.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • ’’Részvételre buzdítás egy magyar egyházi és oskolai Journalra…’’ (1832)
  • ’’Halotti beszéd, melyet Első Ferencz apost. magyar király...’’ (1835)
  • ’’A protestáns keresztyének lelki szabadsága’’ (1843)
  • ’’Egyházi szent beszéd, melyet megboldogult gróf Széchenyi István…’’ (1860)

Memorigiloj redakti

Parko en Veszprém prenis la nomon Haubner Maté.

Fontoj redakti