Mátyás Giricz
Mátyás Giricz [mAtjAŝ giric], laŭ hungarlingve kutima nomordo Giricz Mátyás estas hungara reĝisoro, teatrestro. Lia edzino ekde 1973 estas Ágnes Gyarmathy, kiu naskis filon.
Mátyás Giricz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de aŭgusto 1933 (91-jaraĝa) en Endrőd |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (1950–1951) |
Familio | |
Edz(in)o | Ágnes Gyarmathy |
Okupo | |
Okupo | teatra reĝisoro |
Mátyás Giricz [1] naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1933 en Endrőd.
Biografio
redaktiMátyás Giricz jam en 1950 havis postenon en malgranda teatro en Budapeŝto. Li studis en Teatra kaj Filma Altlernejo en la jaroj 1950-1951, poste en Moskvo li akiris diplomon en 1956. Li estis reĝisoro, poste ĉefreĝisoro de Teatro Kisfaludy (iomete pli frue) inter 1955-1963. En la sekvanta teatrojaro li estis ĉefreĝisoro kaj teatrestro de Teatro Gárdonyi Géza, poste li nur reĝisoradis en Teatro Csiky Gergely (Kaposvár) du jarojn. Inter 1966 kaj 1971 li estis ĉefreĝisoro de Teatro Csokonai (Debrecen), inter 1971-1979 li estis teatrestro de Nacia Teatro (Szeged). Depost 1979 li havis reĝisorajn taskojn en Budapeŝto. Li multe strebis por la malgrandaj provincaj teatroj kaj studioj.
Elektitaj reĝisoraĵoj
redakti- William Shakespeare:
- Epifanio: aŭ kiel vi volas (1957)
- Otelo (1960)
- Romeo kaj Julieta (1992)
- Pongrác Kacsóh: János vitéz (1958, 1968-1969)
- Tibor Déry -Gábor Presser: Képzelt riport egy amerikai pop-fesztiválról (1974-1975)
- Imre Madách: La tragedio de l' homo (1977)