Mümliswil-Ramiswil
Mümliswil-Ramiswil estas komunumo en la distrikto Thal en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 2 516 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Mümliswil-Ramiswil | |
---|---|
Blazono de Mümliswil-Ramiswil | |
Vilaĝocentro de Mümliswil | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Soloturno |
Distrikto | Thal |
Geografia situo | CH1903: 620005 / 243395 (mapo)47.3411111111117.7033333333333Koordinatoj: 47° 20′ N, 7° 42′ O; CH1903: 620005 / 243395 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 2516 |
Areo | 35,48 km² |
Alteco | 556 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4717 Mümliswil 4719 Ramiswil |
Komunumkodo | 2428 |
Mapo de Mümliswil-Ramiswil | |
Geografio
redaktiLa komunumo situas en valkaldrono ĉe la kunfluejo de la tri riveretoj Ramiswiler Bach, Limmerenbach kaj Rickenbächli, kiu poste fluas kiel Ramiswiler Bach tra la ravino de Lobisei pasas la montoĉenon Sunneberg kaj alfluas en Balsthal al la rivereto Augstbach, kiu siavice alfluas al Dünnern. La okcidentan parton de la komunumo formas valo nomita Guldental, ĉe kies okcidenta fino la Schelten-Pasejo kondukas al Kantono Ĵuraso. La komunumo Mümliswil-Ramiswil konsistas el la du vilaĝoj Mümliswil kaj Ramiswil. Krome al ĝi apartenas la setlejoj Reckenchien, Bremgarten kaj Breiten, kaj multnombraj izolitaj bienoj. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 35,48 km², de kiuj 45 % estas kovritaj de arbaro, 50 % servas por agrikulturo kaj 5 % por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Mümliswil-Ramiswil limas en nordo al Lauwil (BL), en nordnororiento al Reigoldswil (BL), en nordoriento al Waldenburg (BL), en oriento al Langenbruck (BL), en orientsudoriento al Holderbank, en sudoriento al Balsthal, en sudo al Laupersdorf, en sudsudokcidento al Matzendorf, en sudokcidento al Aedermannsdorf, kaj en nordokcidento al Beinwil.
Trafiko
redaktiLa komunumo Mümliswil-Ramiswil situas ĉe la kantona vojo de Oensingen tra Balsthal al Laufen BL. De Ramiswil flankeniras okcidenten la vojo tra la Schelten-Pasejo al Delemonto. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio al la stacidomo de Balsthal.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Mümliswil datiĝas el la jaro 1145 kiel Mumliswilre kaj de Ramiswil en la jaro 1147 kiel Rammolswlare. Dum mezepoko la Monaĥejo Beinwil posedis la privilegiojn pri la du vilaĝoj. En la jaro 1376 la episkopo de Bazelo transdonis la vilaĝojn kiel feŭdo al la Grafo Sigimsundo de Thierstein-Farnsburg. En la jaro 1420 la vilaĝoj fariĝis posedaĵo de Soloturno. Ĝis la Helveta Revolucioen la jaro 1798 Mümliswil-Ramiswil apartenis al la soloturna voktejo Falkenstein. [2]
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la komunumo Mümliswil-Ramiswil[rompita ligilo]
- Mümliswil-Ramiswil en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Mümliswil-Ramiswil – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
redakti-
Passwang-Pasejvojo ĉe la disbranĉiĝo de la Schelten-Pasejvojo
-
Vilaĝocentro de Mümliswil
-
Preĝejo de Mümliswil
-
Preĝejo de Mümliswil de interne
-
Vilaĝeniro de Ramiswil
-
Preĝejo de Ramiswil
-
Preĝejo de Ramiswil de interne