Magda Osztovics
Magda Osztovics [ostoviĉ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Osztovics Magda estis hungara genetikisto kaj pediatro. Ŝia familia nomvarianto estis Osztovits [ostoviĉ], ŝia geedziĝa nomo estis Kamarás Jánosné [kamarAŝ jAnoŝnE]. Ŝia pli konata filino estis Katalin Kamarás.
Magda Osztovics | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de julio 1927 en Moson |
Morto | 22-an de majo 2003 (75-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Semmelweis |
Familio | |
Infano | Katalin Kamarás |
Okupo | |
Okupo | genetikisto pediatro |
Magda Osztovics[1] naskiĝis la 17-an de julio 1927 en Moson, ŝi mortis la 22-an de majo 2003 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiMagda Osztovics maturiĝis en gimnazio en Győr en 1945, poste ŝi akiris medicinan diplomon en Medicina Universitato de Budapeŝto en 1951, post 4 jaroj ŝi kompletigis sian diplomon kun laboratoriaj scioj. Inter tiuj diplomoj ŝi laboris en instituto pri vakcinoj, poste en pediatria hospitalo ĝis 1960, pli poste en ties laboratorio kun alta posteno ĝis 1974. Ŝi laboris en alia laboratorio jardekon (1974–1984), poste en kliniko ĝis 1991 kaj en hospitalo ĝis 2003. Pli frue en la lernojaro 1972 ŝi plulernis helpe de stipendio en Bazelo kaj en 1964 ŝi esploris en Gotingeno. Intertempe ŝi kandidatiĝis en 1978 antaŭ la Hungara Scienca Akademio.
Ŝi edziniĝis kaj naskis 2 filinojn en 1953 kaj 1956. Ŝi ricevis premion en 1975.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Skarlatina antitoxin kimutatása emberi vérsavóban, szemiszolid közegben végzett precipitációs reakcióval. (kunaŭtoro, 1954)
- Az antihumanglobulin consumptios test jelentősége a gyermekkori rheumás lázban. (kunaŭtoro, 1960)
- A mozaikosság. (1970)
- Az utódok kockázata öröklődő kromoszóma-rendellenességekben. (disertaĵo, 1977)
- Magzatvízsejtek morfológiai vizsgálata középidős terhességekben. (kunaŭtoro, 1984)
- Korai csecsemőkorban diagnosztizált 46,XX fiú. (1997)