Majo de 2015
majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | |
aranĝo de 2025 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en majo 2015:
Maja Pliseckaja, fama baleta dancistino, mortis la 2-an de majo 2015 en Munkeno, Germanio.
Catherine Middleton, la dukino de Kembriĝo, naskis filinon je 8:34 BST.
David Cameron estas reelektita kiel ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando.
Airbus A400M kraŝis tuj post ekflugo apud flughaveno de Sevilo. Ses homoj troviĝis en la armea aviadilo. Kvar el ili mortis, kaj du estis severe vunditaj.
Nordorienta regiona trajno 188 de Amtrak kun 238 pasaĝeroj kaj 5-persona skipo dereliĝis apud Filadelfio. Rezultis 200 vunditoj el kiuj 11 severaj kaj 8 mortintoj.
Nova tertremo en Nepalo okazigas pli ol 60 mortojn kaj milon da vunditoj.
Atako de Saudarabio en Jemenon okazigas 90 mortojn.
Mortis en Las Vegas la fama muzikisto B.B. King, 89-jaraĝa.
Konfuzo kaj tumultoj post puĉo en Burundo.
Pluvego kaj sekva lavango okazigas 78 mortojn en Salgar, nordorienta Kolombio.
La ribela ĝihadisma organizo Islama Ŝtato konkeras la arkeologian kaj historian urbon Palmira en Sirio.
43 mortoj en pafado inter krimuloj kaj policanoj en Meksiko.
20 mortoj pro atenco kontraŭ ŝijaisma moskeo en Sauda Arabio.
Irlando estas la unua lando en la mondo kiu aprobas samseksan edzecon per referendumo.
Måns Zelmerlöw, reprezentinta Svedion per la kanto "Heroes", venkis en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2015 okazinta en Vieno, Aŭstrio.
En Hispanio la dekstra partio PP ricevas pli da voĉdonoj en municipaj kaj regionaj balotoj, sed la maldekstro kaj "novaj partioj" kiaj Podemos atingas urbestrecojn de plej grandaj urboj.
En Pollando en prezidantaj balotoj venkas Andrzej Duda, kandidato el la ekstremdekstra partio Juro kaj Justeco.
En Barato varmego okazigas pli ol 500 mortojn.
En la insuleto Kuĉinoerabu de Japanio forte erupcias la vulkano Ŝindake.