Malako (urbo)
Koordinatoj: 02° 12' N, 102° 15' O
Malako (malaje: Melaka) estas historia marborda grandurbo en Malajzio kaj ĉefurbo de la samnoma federacia subŝtato, Malako. La urbo havas ĉirkaŭ 370 000 loĝantojn. La historia urbocentro ekde la 7-a de julio 2008 estas listigata kiel monda kultura heredaĵo de Unesko.
GeografioRedakti
Malako situas en la sudokcidenta parto de la malaja duoninsulo ĉe la Malaka Markolo, ĉirkaŭ 80 km de la indonezia insulo Sumatro.
HistorioRedakti
La strategian lokon inter la eŭropanoj la portugaloj okupis, kiuj kontrolis la ŝipadon, sekve ankaŭ komercadon de la spicoj. La sekvaj konkerintoj estis la nederlandanoj, fine la britoj.
Ĝemelitaj urbojRedakti
- Lisbono, Portugalio
- Kuala-Lumpuro, Malajzio
- Hoorn, Nederlando
- Valparaíso, Ĉilio
- Nankino (南京, Nánjīng), Ĉinio
- Janĉĵou (扬州市, Yángzhōu), Ĉinio
- Semarang, Indonezio
Esperanto kaj MalakoRedakti
Estas kelkaj esperantistoj en la ŝtato. Pri la lokaj esperantistaj aktivaĵoj informas vizaĝlibra grupo. [1]
NotojRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- retejo de la Malaka Vizaĝlibra Esperanto-Grupo
- Oficiala retejo de la registraro Arkivigite je 2007-10-08 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- 'La forgesita urbo': Malako Arkivigite je 2007-07-29 per la retarkivo Wayback Machine (angle)