Malo Srediŝte, serbe Мало Средиште, slave Malo Središte, rumane Srediştea Mică, germane "Klein-Sredischte," hungare Kisszered [kiŝsered] estas malgranda vilaĝo en Serbio en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Banato en municipo de Versec. Malo, mică, klein kaj kis signifas: malgranda. Paro de tiu ĉi vilaĝo estas Veliko Srediŝte.

Malo Srediŝte situas en la mapo en la verda municipo
Municipo de Versec

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Malo Srediŝte situas sur deklivoj. Versec troviĝas je 15 km-oj.

Historio redakti

Ĝis Traktato de Trianon Kisszered apartenis al Hungara reĝlando, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la vilaĝon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Malo Srediŝte 120 homoj, (95 rumanoj (79 %), 15 serboj, 6 hungaroj kaj aliaj). Vilaĝservoj estas lernejo por 4 lernojaroj kaj vendejo.

Vidindaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti