Veliko Srediŝte, serbe Велико Средиште, slave Veliko Središte, rumane Srediştea Mare, germane "Groß-Sredischte," hungare Nagyszered [nadjsered] estas vilaĝo en Serbio en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Banato en municipo de Versec. Veliko, mare, groß kaj nagy signifas: granda. Paro de tiu ĉi vilaĝo estas Malo Srediŝte.

Veliko Srediŝte situas en la mapo en la verda municipo
Municipo de Versec
Romkatolika preĝejo en Veliko Srediŝte

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Veliko Srediŝte situas sur tre mildaj deklivoj.

Historio redakti

La unua mencio okazis en 1427. En 1896 la fervojo atingis la vilaĝon. Ĝis Traktato de Trianon Nagyszered apartenis al Hungara reĝlando, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la vilaĝon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Veliko Srediŝte 1340 homoj, (1044 serboj (78 %), 99 hungaroj (8 %), 57 ĉeĥoj, 32 rumanoj kaj aliaj).

Vidindaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

 
Ortodoksa preĝejo kaj ĉefstrato en Veliko Srediŝte