Malpigiacoj

(Alidirektita el Malpighiaceae)

La malpigiacoj (latine Malpighiaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo malpigialoj (Malpighiales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 80 genrojn kaj pli ol 1300 speciojn[1],[2]. Ĝia tipa genro estas malpigio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malpigiacoj
Galphimia gracilis
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: rozedoj Rosidae

fabedoj Fabidae

Ordo: malpigialoj Malpighiales
Familio: malpigiacoj Malpighiaceae
Juss. [1]
malpigio Malpighia
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiuj plantoj hejmiĝas ĉefe en la tropikoj de Sudameriko. La familio verŝajne ekiĝis en la kretaceo antaŭ ĉirkaŭ 68 milionoj da jaroj en Sudameriko.

Priskribo redakti

Plej ofte la specioj el tiu familio estas lignaj plantoj: arbustoj, arboj kaj lianoj, sed ankaŭ multjaraj herbaj plantoj. La simpla folioj estas plej ofte kontraŭsidantaj. Stipuloj ekzistas.

Ekzistas kvar sepaloj kaj kvin petaloj, kiu estas kun tigetoj (t. n. „najlitaj petaloj“). La floroj entenas du ĝis 15, plej ofte kvin ĝis dek stamenoj. Du ĝis kvin, plej ofte tri karpeloj estas kunkreskinta al hipoginaj ovarioj. Ofte la fruktoj havas ankoraŭ sepalojn kaj stamenojn.

Enhavosubstancoj redakti

  • La oleglandoj montras la specialiĝon. Plantoj, kiu ofertas polenojn al siaj polenigantoj, estas rigardatataj el praa evoluŝtupo. La oleo estas kolektata de inaj oleabeloj, kiuj kolektas ĝin kune kun polenoj por nutri iliajn idojn.
  • La planto akumuliĝas venenajn ŝtofojn, kiuj estas uzataj por kapti fiŝojn.

Taksonomio redakti

 
Acridocarpus natalitius
 
Byrsonima crassifolia
 
Camarea ericoides
 
Dinemandra ericinfloresko de Heteropterys chrysophylla
 
Janusia anisandra
 
Malpighia coccigera
 
Stigmaphyllon blanchetii

La plantfamilio de la Malpigiacoj ekestis en 1789 de Antoine Laurent de Jussieu en Genera Plantarum, p. 252 sub la nomo „Malpighiae“. La tipogenro estas Malpighia L.[3]

La sistematiko de la familio estis diskutata de diversaj aŭtoroj diversmaniere en subfamilioj ka triboj. Ekde 2010 ĝi estas dividita en du subfamilioj kun 64 ĝis 68 genroj kaj 1250 ĝis 1300 specioj:

  • Subfamilio Malpighioideae Burnett: dividita en la triboj Tricomarieae Nied., Hiraeeae Griseb., Rhynchophoreae Arènes, Banisterieae DC., Gaudichaudieae Horan. .
  • Subfamilio Byrsonimoideae W.R.Anderson: kunla triboj Byrsonimeae W.R.Anderson kun la tri genroj Blepharandra Griseb., Byrsonima Rich. ex Kunth, Diacidia Griseb..


Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (29 maj. 2020)[1],[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:

*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝian specion.
**genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.

Kelkaj taksonoj redakti

  • Banisteriopsis C.B.Rob. (sin.: Jubistylis Rusby): Ĝi havas ĉ, 90 specioj, ekzemple
  • Cottsia Dubard & Dop: el Nordameriko.[5]
  • Dicella Griseb.: la 6 specioj hejmiĝas en Sudameriko.
  • Heteropterys Kunth (Sin.: Atopocarpus Cuatrec., Banisteria L., Clonodia Griseb., Heteropteris Kunth orth. var., Skoliopteris Cuatrec.): kun ĉirkaŭ 120 specioj.
  • Janusia A.Juss. ex Endl. (Sin.: Schwannia Endl.): Ĝi vnas el Sudameriko .[5]
  • Lophanthera A.Juss.: De la ĉirkaŭ 5 specioj kvar estas disvastigita en Amazoniokaj unu en Kostariko.[5]
  • Malpighia L.: kun 40 ĝis 130 specioj, ekzemple:
 
fruktoj de acerolo
  • Malpighiodes Nied.
  • Mascagnia (Bertero ex DC.) Colla (Sin.: Triopterys L., Triopteris L. orth. var.): La ĉirkaŭ 45 specioj el la nordo de Meksikio ĝis la nordo de Argentino kaj sudorienta Brazlo kasj Karaibio.[6]
  • Mcvaughia W.R.Anderson ĝi enhavas nur unu specio :
  • Spachea A.Juss. (Sin.: Meckelia (Mart. ex A.Juss.) Griseb.): De ĉ 6 specioj 5 estas el la ebenaĵoj de Kostarikokaj Nikarakvo kaj Kubo.[5]

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Malpighiaceae ĉe World Flora Online
  2. 2,0 2,1 Malpighiaceae ĉe The Plant List. Arkivita el la originalo je 2017-06-18. Alirita 2020-05-29.
  3. Malpigiacoj ĉe Tropicos.org. Missouri Botanical Garden, St. Louis
  4. Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 Charles C. Davis, William R. Anderson: A complete phylogeny of Malpighiaceae inferred from nucleotide sequence data and morphology. In: American Journal of Botany, Volume 97, Issue 12, 2010, S. 2031–2048. COI:10.3732/ajb.1000146 Volltext-PDF.[rompita ligilo]
  6. Malpighiaceae – Beschreibung der Familie, Taxonomie, Phylogenese und Nomenklatur - eine Webseite des University of Michigan Herbarium; hauptsächlich nach Charles C. Davis, William R. Anderson 2010, mit neueren Ergänzungen.