Amparo Rivelles

hispana aktorino

María Amparo Rivelles y Ladrón de Guevara (Madrido, 11a de februaro 1925 - Madrido, 7a de novembro 2013), konata kiel Amparo RIVELLES, estis hispana aktorino. Konata kiel la "reĝino de la meksikaj televidaj noveloj",​ en Meksiko ŝi atingis enorman popularecon pro siaj laboroj por la televido, krom apartenis al la nomita Orepoko de la Meksika Kino. Reveninta ne Hispanion, ŝi estis protagonistino en 1982 de la adaptaĵo de la romano Los gozos y las sombras en televidan serion kaj ŝi estis la unua aktorino kiu ricevis la Goya-premion de la Kinakademio, pro Hay que deshacer la casa (1986).

Amparo Rivelles
Persona informo
Naskonomo María Amparo Rivelles y Ladrón de Guevara
Naskiĝo 11-an de februaro 1925 (1925-02-11)
en Madrido
Morto 7-an de novembro 2013 (2013-11-07) (88-jaraĝa)
en Madrido
Mortis per ostoporozo vd
Tombo Sacramental de San Lorenzo y San José cemetery vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Familio
Patro Rafael Rivelles vd
Patrino María Fernanda Ladrón de Guevara vd
Gefratoj Carlos Larrañaga vd
Parencoj Amparo Larrañaga • Luis Merlo vd
Profesio
Okupo televida aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1939– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ĝis sia retiro en 2006 ŝi ludis teatraĵojn de Jacinto Benavente, Enrique Jardiel Poncela, Miguel Mihura, Jean Cocteau, Fernando de Rojas, Jean Giraudoux, Oscar Wilde kaj Alejandro Casona, inter aliaj.

Biografio kaj kariero redakti

Ŝi ekkarieris 14-jaraĝa en la teatra trupo de sia patrino kaj unu jaron poste ŝi aperis en sia unua filmo. Komence de la 1940-aj jaroj ŝi kontraktis kun la produktora kompanio Cifesa, kaj ludis protagonistajn rolulojn en Alma de Dios, de Ignacio Farrés Iquino; Malvaloca, de Luis Marquina; Eloísa está debajo de un almendro, El Clavo y La fe, de Rafael Gil; Eugenia de Montijo, de José López Rubio kaj Alba de América, de Juan de Orduña, kiuj kondukas rapide al la sukceso kaj al tutlanda agnosko. Ŝi laboris samtempe en teatro, kaj en 1947 ŝi ludis A puerta cerrada, de Jean-Paul Sartre, kun reĝisorado de Luis Escobar kun Lola Membrives kaj Guillermo Marín.

Ŝi aktoris por Orson Welles en la hispana versio de Mister Arkadin (1955) kaj por Tulio Demicheli en La herida luminosa (1956).

Ŝi translokiĝis al Ameriko por labori en la kuba televido kaj setliĝis dum dudek jaroj en Meksiko, kie ŝi faris teatron kaj multajn filmojn, inter kiuj famaj televidaj serioj, multaj kun la meksika aktoro Ernesto Alonso. Ŝi revenis en Hispanion en 1979 kaj ludis la teatraĵon Salvar a los delfines, de Santiago Moncada, ekde kiam ŝi estis konsiderita unu de la plej prestiĝaj aktorinoj de Hispanio. Tiukadre en 1986 ŝi ricevis la unuan Goya-premion al la plej bona aktorino, pro la filmo Hay que deshacer la casa, kiun faris José Luis García Sánchezel la teatraĵo de Sebastián Junyent kiun Rivelles estis ludinta ofte kun Lola Cardona. Per Esquilache (1989), de Josefina Molina, ŝi atingis duan nomumon, tiam kiel duaranga aktorino.​

En televido ŝi laboris en la adaptaĵoj de du literaturaj klasikaĵoj: nome Los gozos y las sombras (1982), kun Eusebio Poncela, Charo López kaj Carlos Larrañaga kaj La Regenta (1995), de Fernando Méndez-Leite. En 1996 ŝi ricevis la Nacian Premion de Teatro.

Ŝi iĝis ankaŭ "Honoris Causa" doktorino de la Universitato Politeknika de Valencio, estante la unua aktorino kiu ricevis tiun honoron. Kvankam ŝi neniam loĝis en Valencio, sentis sin tre ligita al tiu urbo, kies adopta filino ŝi estis, ĉar la familio devenis de tiu.

Kelkaj filmoj redakti

  • Mary Juana, de Armando Vidal (1940).
  • Alma de Dios, de Ignacio F. Iquino (1941).
  • Los ladrones somos gente honrada, de Ignacio F. Iquino (1942).
  • Malvaloca, de Luis Marquina (1942).
  • Un caballero famoso, de José Buchs (1942).
  • Deliciosamente tontos, de Juan de Orduña (1943).
  • Eloísa está debajo de un almendro, de Rafael Gil (1943).
  • Eugenia de Montijo, de José López Rubio (1944).
  • El clavo, de Rafael Gil (1944).
  • Espronceda, de Fernando Alonso Casares (1945).
  • La fe, de Rafael Gil (1947).
  • Angustia, de José Antonio Nieves Conde (1947).
  • Fuenteovejuna, de Antonio Román (1947).
  • Si te hubieses casado conmigo, de Viktor Tourjansky (1948).
  • La calle sin sol, de Rafael Gil (1948).
  • La duquesa de Benamejí, de Luis Lucia (1949).
  • La leona de Castilla, de Juan de Orduña (1951).
  • Alba de América, de Juan de Orduña (1951).
  • Tres citas con el destino, de Fernando de Fuentes, León Klimovsky kaj Florián Rey (1954).
  • El indiano, de Fernando Soler (1955).
  • Mister Arkadin, de Orson Welles (1955).
  • La herida luminosa, de Tulio Demicheli (1956).
  • El batallón de las sombras, de Manuel Mur Oti (1957).
  • El amor que yo te di, de Tulio Demicheli (1959).
  • El esqueleto de la señora Morales, de Rogelio A. González (1959).
  • Un ángel tuvo la culpa, de Luis Lucia (1960).
  • Historia de un canalla, de Julio Bracho (1964).
  • Los novios de mis hijas, de Alfredo B. Crevenna (1964).
  • El fugitivo, de Emilio Gómez Muriel (1966).
  • Cuando los hijos se van, de Julián Soler (1968).
  • Los problemas de mamá, de Alfredo B. Crevenna (1970)
  • La viuda blanca, de Carlos Lozano Dana (1970).
  • Una vez, un hombre..., de Guillermo Murray (1971).
  • El juicio de los hijos, de Alfredo B. Crevenna (1971).
  • El medio pelo, de Antonio González Caballero (1972)
  • ¿Quién mató al abuelo?, de Carlos Enrique Taboada (1972).
  • La madrastra, de Roberto Gavaldón (1974).
  • La coquito, de Pedro Masó (1977).
  • Soldados de plomo, de José Sacristán (1983).
  • Hay que deshacer la casa, de José Luis García Sánchez (1986).
  • Esquilache, de Josefina Molina (1989).
  • El día que nací yo, de Pedro Olea (1991).
  • Mar de luna, de Manolo Matji (1995).
  • El olor de las manzanas, de Juan Cruz (1999).

Kelkaj teatraĵoj redakti

  • La duda, versio de El abuelo, de Benito Pérez Galdós (2006).
  • La brisa de la vida, de David Hare (2004), kun Núria Espert
  • Paseando a Miss Daisy, de Alfred Uhry (2001).
  • Los árboles mueren de pie, de Alejandro Casona (1999).
  • Los padres terribles, de Jean Cocteau (1995-97).
  • El canto de los cisnes (1993-94).
  • El abanico de Lady Windermere... o la importancia de llamarse Wilde, versio de Ana Diosdado de la verko de Oscar Wilde (1992-93).
  • Rosas de otoño, de Jacinto Benavente (1990).
  • La loca de Chaillot, de Jean Giraudoux (1989).
  • La Celestina, de Fernando de Rojas (1988).
  • Hay que deshacer la casa, de Sebastián Junyent (1985).
  • El caso de la mujer asesinadita, de Miguel Mihura kaj Álvaro de Laiglesia (1983).
  • El hombre del atardecer, de Santiago Moncada (1981).
  • La voz humana, de Jean Cocteau (1981).
  • Salvar a los delfines, de Santiago Moncada (1979).
  • Anillos para una dama, de Antonio Gala.
  • Requiebro, de Antonio Quintero (1954).
  • Una mujer cualquiera, de Miguel Mihura (1953).
  • Huis Clos (A puerta cerrada), de Jean-Paul Sartre (1947).
  • A las seis en la esquina del bulevar, de Enrique Jardiel Poncela (1946).
  • El amor del gato y del perro, de Enrique Jardiel Poncela (1945).
  • Don Juan Tenorio, de José Zorrilla (1945).
  • Campo de armiño, de Jacinto Benavente (1945).
  • La madre guapa, de Adolfo Torrado (1939).
  • El compañero Pérez (1939).

Televido redakti

  • Una de dos (1998-1999).
  • La Regenta (1995).
  • Los gozos y las sombras (1982).
  • Farmacia de guardia (1993).

Televidaj serioj redakti

  • Pasiones encendidas (1978-1979).
  • Lo imperdonable (1975-1976).
  • La hiena (1973-1974).
  • La cruz de Marisa Cruces (1970-1971).
  • Sin palabras (1969).
  • La tormenta (1967).
  • Anita de Montemar (1967).
  • Lágrimas amargas (1967).
  • Cristina Guzmán (1966).
  • Una mujer (1965).
  • Llamado urgente (1965).
  • Gabriela (1964).
  • La mujer dorada (1964).
  • Doña Macabra (1963).
  • Tres caras de mujer (1963).
  • Las momias de Guanajuato (1962-1963).
  • Sor Juana Inés de la Cruz (1962).
  • Niebla (1961)
  • La Leona (1961).
  • Estafa de amor (1961).
  • Pecado mortal (1960).
  • Pensión de mujeres (1960).
  • El otro (1960).
  • Cuidado con el ángel (1959).


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Amparo Rivelles en la hispana Vikipedio.