Mari Törőcsik
Mari TÖRŐCSIK [torOĉik], hungare Törőcsik Mari estas elstara hungara aktoro, voĉoaktoro.
Mari Törőcsik | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Törőcsik Marián |
Naskiĝo | 23-an de novembro 1935 en Pély |
Morto | 16-an de aprilo 2021 (85-jara) en Szombathely |
Mortokialo | malsano |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Kossuth Street 8, Eger • Universitato de Dramo kaj Filmo |
Memorigilo ![]() | |
Familio | |
Edz(in)o | Gyula Maár • Gyula Bodrogi |
Okupo | |
Okupo | filmaktoro • teatra aktoro |
Mari Törőcsik naskiĝis la 23-an de novembro 1935 en Pély. Ŝi mortis la 16-an de aprilo 2021 en Szombathely.
BiografioRedakti
Mari Törőcsik studis en Teatroarta Altlernejo inter 1954-1958. Ŝi debutis en Nacia Teatro (Budapeŝto) kaj restis tie ĝis 1979. Poste ŝi aktoradis, foje estris en diversaj provincaj teatroj. Longe ŝi estis aktoro nur en filmoj kaj ŝi instruis en la altlernejo. Depost 2001 ŝi denove apartenas al la Nacia Teatro. Ŝi edziniĝis trifoje. En 2008 ŝia koro abrupte haltis, sed pro la tuja helpo ŝi renaskiĝis. Poste ŝi ne plu fumadis. Ŝi ricevis premiojn Kossuth en 1973, 1999 kaj 2019, intertempe ankaŭ aliajn premiojn. Ŝi apartenis al Aktoro de la nacio.
MemorigilojRedakti
- kulturdomo de Nagytálya prenis la nomon "Törőcsik Mari"
Roloj (elekto)Redakti
- 112 filmoj (ankaŭ televiziaj) inter 1956-2011, aparte menciinda Karuselo (filmo), 1956; Szerelem (Amo) 1971; Macskajáték (Kato-ludo), 1972; Bonan vesperon somero, bonan vesperon amo, Kokluŝo (filmo) 1987
- diversaj teatraĵoj
FontojRedakti
- Hungara Vikipedio