Maria Àngels Cardona i Florit

     Tio estas kataluna nomo. La patronomo estas Cardona kaj la patrinonomo estas Florit


Maria Àngels CARDONA i Florit (naskiĝis la  8-an de oktobro 1940(nun 1940-10-08) en Ferreries, mortis la 24-an de decembro 1991 en Barcelono) estis biologiistino, ekologiistino kaj botanikistino el Minorko, kiu ĉefe laboris en Barcelono.[1]

Maria Àngels Cardona i Florit
Persona informo
Maria Àngels Cardona i Florit
Naskonomo María de los Ángeles Cardona Florit
Naskiĝo la  8-an de oktobro 1940(nun 1940-10-08)
en Ferreries
Morto la 24-an de decembro 1991 (51‑jara)
en Barcelono
Mortis per apopleksio vd
Lingvoj katalunahispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Barcelono
Profesio
Okupo botanikistobiologo • ekologo • universitata instruisto vd
Laborkampo Biologio, Ecologio, Botaniko
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Ŝi vivis dum infanaĝo en Ciutadella antaŭ ol transloĝiĝi al Barcelono por iri al universitato.[1]

Ŝi diplomiĝis en Biologio en Universitato de Barcelono en 1963. De 1964 ĝis 1971 ŝi kompletigis sian doktoran tezon pri la ciklo de vivo de plantoj en malsamaj plant-komunumoj, esence ĉirkaŭ areo de Collserola, en Barcelono. Per tiu tezo ŝi komencis novan esplor-linion en geobotaniko en Katalunio, kiu enkondukis signifan ŝanĝon en sciencaj kaj metodologiaj aliroj. En 1972 ŝi gajnis la Premion Pius Font i Quer de "Institut d'Estudis Catalans".[1]

Ekde la komenco de sia doktora tezo ŝi laboris kiel profesoro en la Universitato de Barcelono, kaj ŝi instruis en la Botanika Departemento de 1975 ĝis 1985, kiam ŝi transiris al Aŭtonoma Universitato de Barcelono. En 1986 ŝi akiris plentempan profesoran postenon pri Legoma Biologio kiun ŝi tenis ĝis sia morto.[1]

Ŝi kunlaboris kun pluraj internaciaj profesoroj, specife Juliette Contandriopoulos de Universitato de Marsejlo fakulo pri Citogenetiko. Ŝi publikigis pli ol kvindek sciencajn publikaĵojn kaj partoprenis en la kreado de Enciclopèdia de Menorca. Ŝi estis membro de Naciaj kaj Internaciaj Societoj kaj Komisionoj.[2]

Ŝi suferis malbonan sanon kaj mortis pro apopleksio en Barcelono la 24-an de decembro 1991.[1]

Mallongigo redakti

La norma aŭtora mallongigo Cardona estas uzata por indiki tiun individuon kiel la aŭtoron dum citado de botanika nomo.[3]

Literaturo redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Perez Molina, Isabel. Maria Àngels Cardona Florit. Diccionari Biogràfic de Dones. Arkivita el la originalo je 2016-08-07. Alirita 2 marto 2017.
  2. Àngels Cardona i Florit (katalune). Gran Enciclopèdia Catalana. enciclopedia.cat.
  3. IPNI Cardona

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Maria Àngels Cardona i Florit en la angla Vikipedio.