Maria Pomianowska (naskiĝis la 26-an de junio 1961 en Varsovio) – pola instrumentistino, voĉistino kaj pedagogo, habilita doktoro pri muzikaj artoj, komponistino, ludanta interalie per sarangio, arĉinstrumenta suko de Biłgoraj, violonĉelo. Fondintino de muzikgrupoj Raga Sangit, Pola Ensemblo, San-Nin Trio kaj Arcus Poloniae.

Maria Pomianowska
Persona informo
Naskiĝo 26-an de junio 1961 (1961-06-26) (62-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Muzika Universitato Frederiko Ŝopeno
Familio
Edz(in)o Jerzy Pomianowski
Okupo
Okupo komponisto
TTT
Retejo http://www.pomianowska.art.pl
vdr

Kreado redakti

Diplomitino de Muzika Akademio en Varsovio en la klaso de violonĉelo (1992). Disĉiplino de Ram Narayan el Barato pri ludo kun sarangio. Esploranta ludoteknikojn sur muzikaj instrumentoj de Azio, vojaĝante al Barato, Ĉinio, Koreio, Japanio kaj al Proksima Oriento. Ŝi ankaŭ serĉas kaj rekonstruas teknikojn de ludo sur malnovaj polaj arĉinstrumentoj.

En la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento kun sia tiutempa edzo Jerzy Pomianowski ludanta sur tablao fondis la unuan polan ensemblon de la hindia klasika muziko Raga Sangit (1984–1989). Tiam fondiĝis ankaŭ filio de ekstereŭropa muziko. Kadre de ŝia agado al Pollando alvenis virtuozoj el Barato, Japanio kaj Irano, ludante koncertojn kaj gvidante muzikajn laborkursojn.

Paralele la artistino interesiĝis pri la pola popola muziko. Tiam establiĝis Pola Ensemblo (Zespół Polski), kiu ĉerpis el tradicio de malnovaj arĉaj instrumentoj surgenuaj kaj al la 19-jarcentaj notoj de Oskar Kolberg.

Maria Pomianowska dum kelkaj jaroj loĝis en Japanio, kie gvidis intensan muzikan agadon. Ŝi preparis plurajn programojn por la japana televido NHK, verkis muzikon por filmoj, koncertis sur la imperiestra kortego. En 2000 laŭ rekomendo de mondfama violonĉelisto Yo-Yo Ma komponis kelke da verkoj, kiuj kun polaj muzikistoj plenumis dum la Festivalo de Azia kulturo en Niigata kadre de la projekto "Silk Road" (Silka Vojo).

Ŝia laŭvica projekto (2010) estis disko kaj ciklo da koncertoj Ŝopeno sur 5 kontinentoj, kies koncepto estis ligo de la muziko de Ŝopeno kun aranĝoj sur etnaj instrumentoj kadre de tradicia muziko el la kvin kontinentoj.

De 2006 kunsidas en programa konsilio de Varsovia Festivalo Kruciĝo de Kulturoj, kaj en 2011 iĝis artisma direktoro de la festivalo.

De 2011 kunlaboras kun Anna Maria Jopek, ankaŭ kreas muzikajn programojn kun arabaj kaj pakistanaj muzikistoj, organizante kaj kreante interkulturajn muzikajn projektojn en Azio kaj Afriko. En 1012 eldonis en Pakistano surbendigitan kun pakistanaj muzikistoj diskon, titolitan "Poland-Pakistan. Sound from two continents" kaj DVD, surbendigitan kun arabaj muzikistoj kaj eldonitan en Tunizio sub la titolo "Rawabit-Więzy". En 2012 eldonis ankaŭ la unuan en historio de Pollando kaj la duan en la mondo monografioan diskon kun la muziko de Tekla Bądarzewska-Baranowska, kreintino de salona ŝlagro, vendata en la 19-a jarcento en miliono da ekzempleroj sur ĉiuj kontinentoj. En 2013 kreis la skipon LutoSlavoj, kiu prezentas ligojn de la muziko de Witold Lutosławski kun la pola popola muziko.

Maria Pomianowska dum sia muzika kariero koncertis en Belgio, Aŭstrio, Germanio, Francio, Ĉeĥio, Bulgario, sur Tajvano, Japanio, Irano (januaro 2015). Ŝi lekcias, gvidas muzikajn laborkursojn en Pollando kaj eksterlande, promocias junajn ensemblojn kaj muzikistojn.

Eksteraj ligiloj redakti