Mary Jane SEACOLE (1805 - 14 majo 1881), foje konata kiel Mother SeacoleMary Grant, estis flegisto de Jamajko, plej konata por ŝia rolo en la krimea milito.

Mary Seacole
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1805 (1805-01-01)
en Kingstono, Kolonio de Jamajko,  Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Morto 14-an de majo 1881 (1881-05-14) (76-jaraĝa)
en Londono
Tombo St Mary's Catholic Cemetery, Kensal Green vd
Etno afrik-usonano vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Familio
Edz(in)o Edwin Horatio Hamilton Seacole vd
Profesio
Okupo flegisto • aŭtobiografo • verkisto • popolmedicinisto vd
Laborkampo flegisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Akvarelo de Mary Seacole, ĉirkaŭ 1850

Frua vivo redakti

Mary Jane Grant naskiĝis en Kingston, Jamajko en 1805. Ŝia patro estis blanka militoficiro de Skotlando. Ŝia patrino estis nigra kuracisto de Afriko, liberigita sklavo. Ŝi havis ankaŭ fraton, Edward, kaj fratinon, Louisa. La patrino posedis kaj funkciigis pensionon kie ŝi prizorgis kaj flegis malsanajn soldatojn kaj maristojn. Helpante sian patrinon, kaj ekzercante sin per pupoj, la juna Mary multe lernis pri kuracarto. Ankaŭ ŝi aŭdis de vizitantaj soldatoj kaj maristoj pri la granda mondo kaj foraj lokoj. Tial ŝi ekdeziris vojaĝi.

Kiam ŝi aĝis 12 jarojn, Mary vojaĝis ŝipe al Britio. Ŝi atingis Bristol en 1817 kaj pluveturis al Londono per kaleŝo. Tie, ŝi loĝis kun ŝiaj patraj familianoj dum unu jaro antaŭ ŝia reveno al Jamajko. Ĉiam ajn eblas, ŝi vojaĝadis al aliaj insuloj en Karibio, ĉiam lernante pri kuracarto. Ŝi aparte spertis la malsanojn ĥolero kaj flava febro.

En 1836, 31-jaraĝa Mary Grant edziniĝis al Edwin Horatio Hamilton Seacole. Li estis malsanemulo kaj mortis en 1844. Samtempe, ankaŭ la patrino mortis kaj Mary Seacole devis funkciigi pensionon sole. En 1850, ŝi vizitis ŝian fraton, Edward, en Panamo kaj tie establis novan pensionon. Ĥolera epidemio okazis, kaj Seacole multe helpis al malsanuloj. Ŝi mem malsanas de ĥolero, sed baldaŭ resaniĝis. Tamen, ŝi trovis ke Panamo estis tro danĝera kaj revenis ankoraŭ en Jamajkon.

Krimea milito redakti

Seacole baldaŭ aŭdis pri la krimea milito kiu tiam komenciĝas. Ŝiaj amikoj batalis tie kiel soldatoj, kaj ŝi ege volas helpi ilin. Do, ŝi vojaĝis al Londono kaj petis laboron kiel flegisto. Oni ne volas sendi ŝin kaj finfine in 1855 ŝi iris sole kaj somere atingis Krimeon. Ŝi prenis multajn utilaĵojn kaj establis vendejon kaj kantinon por servi la soldatojn - helpata de ŝia amiko, Thomas Day. Seacole ne laboris kun la flegisto Florence Nightingale kiu fame purigis malsanulejojn. Ŝi anstataŭe laboris en la batalejo. Ŝi serĉis kaj helpis virojn de iu ajn armeo eĉ kiam oni batalis ĉirkaŭ ŝin. Ŝi tiel prizorgis la soldatojn ke ili nomis ŝin Mother Seacole (Patrino Seacole). Ĵurnalistoj raportis pri ŝi en Britio kaj ŝi fariĝis amata kaj konata ankaŭ tie.

 
Sola konata foto de Mary Seacole, ĉirkaŭ 1873

Post la milito redakti

Kiam la krimea milito finiĝis, Seacole revenis al Londono. Ŝia mono estis tute perdita, sed ŝi havis multajn amikojn kaj admirantojn. One faris granda muzikfeston por celebri kaj helpi ŝin. Ankaŭ ŝi daŭre laboris kiel flegisto, kaj ŝi skribis ŝian historian: "Wonderful Adventures of Mrs Seacole in Many Lands"[1] (Mirindaj aventuroj de Mrs Seacole en pluraj landoj). Ŝi finis ŝian vivon havante du hejmojn, en Londono kaj en Kingston. Ŝi mortis en 1881.

Kvankam famega tuj post la milito, Mary Seacole fariĝis malpli fama post ŝia morto. Tamen, en 1981, flegistoj de la Karibio kaj de Afriko faris novan monumenton en Londono. Nova tomboŝtono anoncas:

Here lies Mary Seacole, 1805 - 1881, of Kingston, Jamaica. A notable nurse who cared for the sick and wounded in the West Indies, Panama and on the battlefields of the Crimea 1854 - 1856. [2]

Ĉi tie kuŝas Mary Seacole, 1805 - 1881, de Kingston, Jamajko. Rimarkinda flegisto kiu prizorgis malsanulojn kaj vunditulojn en Karibio, Panamo, kaj sur la batalejoj de Krimeo 1854 - 1856.

En 2004, Mary Seacole estis elektita "Greatest Black Briton" (Plej bona nigra brito)[3] [4].

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti