Medardo Rosso

itala skulptisto

Medardo Rosso (Torino, la 21-an de junio 1858 - Milano, la 31-an de marto 1928) estis itala skulptisto, grava reprezentanto de Impresionismo en Italio.

Medardo Rosso
Persona informo
Naskiĝo 21-an de junio 1858 (1858-06-21)
en Torino
Morto 31-an de marto 1928 (1928-03-31) (69-jaraĝa)
en Milano
Tombo monumenta tombejo de Milano
Lingvoj italafranca
Loĝloko Milano
Ŝtataneco FrancioReĝlando Italio
Alma mater Belarta Akademio de Brera
Infano 1
Okupo
Okupo skulptistofotisto • dezajnisto • verkisto
Verkoj Ecce Puer
vdr

Biografia redakti

Medardo transloĝiĝis kun la familio al Milano kaj vizitis en 1882-83 la Belartan Akademion de Palaco Brera, kie li montris sin malkomforta pri la akademia lernado.

En 1885 li edziĝis al Giuditta Pozzi kaj en tiu jaro ili havis sian solan filon, Francesco Rosso. La edza vivo finiĝis en 1889. En tiu jaro li iris al Parizo, kie li havis kontakton kun impresionismaj artistoj.

Siajn verkojn Medardo eksponis en Parizo kaj Vieno (1885), en Londono kaj Venecio (1886) kaj en la Universala Ekspozicio de Parizo de 1889.

Temo en kiu Medardo Rosso elstaris estas liaj portretoj de infanoj. La verkisto Ardengo Soffici opiniis, ke post senkompara Donatello neniu artisto tiel bone kaptis la spiriton de frua infanaĝo kiel Medardo Rosso, eĉ ne Houdon kaj Carpeaux.

La verkoj de Medardo Rosso ĝenerale havas la impreson pri io nefinita, ĉar li celis, ke oni forgesu la materion kaj impresu la etoso. La materialo uzita de li estis la vakso, terakoto, bronzo kaj gipso. Liaj skulptaĵoj troviĝas en pluraj muzeoj de la italaj regionoj Emilia-Romagna, Friulo-Venecio Julia, Lazio, Lombardio, Piemonto, Toskano kaj Veneto kaj ekster Italio en muzeoj de Vatikano, Francio kaj en Usono

Li reiri al Milano en la jaro 1914, kaj en tiu urbo li mortis en 1928, pro infekto en la sango.

Bibliografio redakti

  • Ardengo Soffici, Il caso Medardo Rosso: preceduto da l'impressionismo e la pittura italiana, B. Seeber, 1909
  • Ardengo Soffici, "Medardo Rosso (1858-1928): Con 42 illustrazioni", Vallecchi, 1929
  • Mino Borghi, "Medardo Rosso", Edizioni del Milione, 1950
  • Nino Barbantini, "Medardo Rosso", N. Pozza, 1950
  • Alis Levi; “Souvenirs d'une enfant de la Belle Époque”. Roma, De Luca Editori, 1970
  • Margaret Scolari Barr, "Medardo Rosso", Museum of Modern Art, 1972
  • Alis Levi, "Arte e Verità", a cura di Renato Balsamo, Roberto Pappacena, Luigi Granetto, Agenzia Editoriale Azzurro, Roma 1983
  • Jole De Sanna, "Medardo Rosso o la creazione dello spazio moderno", Ugo Mursia Editore, 1985
  • Sharon Hecker, “Medardo Rosso's first commission.” The Burlington Magazine 138:1125 (1996): 817-822.
  • Gloria Moure, "Medardo Rosso", Polígrafa, 1997
  • "Da Vela a Medardo Rosso. I grandi scultori italiani dell'Ottocento" a cura di Rossana Bossaglia e Mario De Micheli, Skira, 1998
  • Sharon Hecker, “L'esordio milanese di Medardo Rosso.” Bolletino dell'Accademia degli Euteleti, 65 (1998): 185-201.
  • Sharon Hecker, “Ambivalent Bodies: Medardo Rosso's Brera Petition.” The Burlington Magazine 142:1173 (2000): 773-777.
  • Sharon Hecker, “Medardo Rosso,” s.v., The Encyclopedia of Sculpture, Vol. 3, P-Z, Ed. Antonia Böstrom. New York and London: Routledge, 2000. 1470-1473.
  • Anna Imponente, "La seduzione della materia: scultori italiani da Medardo Rosso alle generazioni recenti", Silvana, 2002
  • Giovanni Lista, Cristina Maiocchi, "Medardo Rosso: Scultura e Fotografia", 5 Continents, 2003
  • J.-F. Rodriguez, Rictus, Soffici e Apollinaire paladini dello scultore Medardo Rosso tra Parigi e Firenze 1904-1929, Quaderni Sofficiani 8, Associazione Culturale “Ardengo Soffici, Poggio a Caiano - Pentalinea, Prato, 2003
  • Sharon Hecker, “Reflections on Repetition in the Sculpture of Medardo Rosso.” Medardo Rosso: Second Impressions. (exh. cat., Harvard Art Museums). Harry Cooper and Sharon Hecker. New Haven and London: Yale University Press, 2003.
  • "Medardo Rosso. Le origini della scultura moderna" a cura di Luciano Caramel, Skira, 2004
  • Michele Tavola, "Storia dell'arte, Volume 3", Alpha Test, 2007
  • Alessandro Masi, "Storia dell'arte italiana 1909-1942" Edimond, 2007
  • Sharon Hecker, “Fleeting Revelations: The Demise of Duration in Medardo Rosso's Wax Sculpture.” Ephemeral Bodies: Wax Sculpture and the Human Figure. Ed. R. Panzanelli. Getty Research Institute Issues and Debates Book Series. Los Angeles: J.P. Getty Trust, 2008. 131-153.
  • "Medardo Rosso. Catalogo ragionato della scultura" a cura di Paola Mola, Fabio Vittucci, Skira, 2009
  • Sharon Hecker, “An Enfant Malade by Medardo Rosso from the Collection of Louis Vauxcelles,” The Burlington Magazine 152:1292 (2010): 727-735.