Melanie Griffith

usona aktoro

Melanie Richards GRIFFITH[1][2] (9a de Aŭgusto, 1957) estas usona aktorino. Ŝi ekkarieris en la 1970-aj jaroj, aperante en kelkaj sendependaj agadfilmoj antaŭ atingi sukceson meze de la 1980-aj jaroj.

Melanie Griffith
Persona informo
Melanie Griffith
Naskonomo Melanie Richards Griffith
Naskiĝo 9-an de aŭgusto 1957 (1957-08-09) (66-jaraĝa)
en Manhatano, Nov-Jorkio,  Usono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Stella Adler Studio of Acting • St. Cyril of Jerusalem Church and School • profesia lernejo Hollywood vd
Familio
Patro Peter Griffith vd
Patrino Tippi Hedren vd
Gefratoj Tracy Griffith vd
Edz(in)o Antonio BanderasDon Johnson • Steven Bauer • Don Johnson vd
Infanoj Dakota Johnson • Stella Banderas vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro • blogisto • televida aktoro • filmproduktoro • voĉaktoro vd
Aktiva dum 1969– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Naskiĝinta en Manhatano, Novjorko, al la aktorino Tippi Hedren kaj al la negocisto pri reklamado nome Peter Griffith, ŝi edukiĝis ĉefe en Los-Anĝeleso, kie ŝi gradiĝis el la Hollywood Professional School estante 16-jaraĝa. En 1975, 17-jaraĝa Griffith aperis ĉe Gene Hackman en filmo de novnigra stilo de Arthur Penn nome Night Moves. Ŝi poste elstariĝis kiel ektorino en filmoj kiel la agadfilmo de Brian De Palma nome Body Double (1984), kiu havigis al ŝi premion de la National Society of Film Critics por la Plej Bonkvalita Helpaktorino. Sekva ludado de Griffith en la komedio Something Wild (1986) havigis al ŝi kritikan laŭdon antaŭ ŝi estis elektita en 1988 por Working Girl, kiu havigis al ŝi nomumon por Oskar-premio al la Plej Bona Aktorino kaj premion Ora Globo.

En la 1990-aj jaroj Griffith ludis en serio de roloj kiuj ricevis varian kritikan ricevon; ŝi ricevis nomumojn por Ora Globo pro siaj ludoj en Buffalo Girls (1995), kaj kiel Marion Davies en RKO 281 (1999), sed estis atribuita al ŝi ankaŭ Premio Ora Frambo al la Plej Malbona Aktorino pro ŝia ludado en Shining Through (1992), kaj ŝi ricevis nomumojn pro Two Much (1995), pro Crazy in Alabama (1999) kaj pro la kultofilmo de John Waters nome Cecil B. Demented (2000). Aliaj filmoj estis la filmoj de John Schlesinger nome Pacific Heights (1990), Milk Money (1994), la novnigra filmo Mulholland Falls (1996), ludado kiel Charlotte Haze en la versio de Adrian Lyne de "Lolita" (1997), kaj Another Day in Paradise (1998).

Ŝu faris la voĉon de Margalo en Stuart Little 2 (2002), kaj poste stelulis kiel Barbara Marx en The Night We Called It a Day (2003), kaj pasigis la majoritaton de la 2000-aj jaroj aperante en televidaj serioj kiel Nip/Tuck, Raising Hope, kaj Hawaii Five-0. Aktorinte en teatro en Londono, en 2003, ŝi faris sian broadvejan debuton en reludado de muzikalo Chicago, kio ricevis laŭdajn rezencojn. En la 2010-aj jaroj, Griffith revenis al kino, kaj stelulis ĉe sia edzo Antonio Banderas en la scienc-fikcia filmo Autómata (2014) kaj kiel aktorinstruisto en la filmo de James Franco nome The Disaster Artist (2017).

Referencoj redakti

  1. Hosoda 1996, p. 44.
  2. "Melanie Griffith Facts". Encyclopædia Britannica. Arkivita el originalo la 9an de Aŭgusto, 2021. Alirita la 27an de Junio, 2021.

Literaturo redakti

  • Conrad, Dean (2018). Space Sirens, Scientists and Princesses: The Portrayal of Women in Science Fiction Cinema. Jefferson, North Carolina: McFarland. ISBN 978-1-476-66927-4.
  • Hammer, Tad Bentley (1991). International Film Prizes: An Encyclopedia. New York: Garland. ISBN 978-0-824-07099-1.
  • Hedren, Tippi (2016). Tippi: A Memoir. New York: William Morrow. ISBN 978-0-062-46903-8.
  • Hosoda, Craig (1996). The Bare Facts Video Guide 1997. Bare Facts. ISBN 978-0-962-54747-8.
  • Parish, James Robert (2002). Hollywood Divas: The Good, the Bad, and the Fabulous. Contemporary Books. ISBN 978-0-071-40819-6.
  • Quinn, Phyllis; Russell, Sue; Holt, Georgia (1988). Star Mothers: The Moms Behind the Celebrities. New York: Simon and Schuster. ISBN 0-671-64510-2.
  • Rich, Nathaniel (2005). San Francisco Noir: The City in Film Noir from 1940 to the Present. New York: The New York Review of Books. ISBN 978-1-892-14530-7.
  • Weldon, Michael (1996). The Psychotronic Video Guide To Film. New York: Macmillan. ISBN 978-0-312-13149-4.

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Melanie Griffith en la angla Vikipedio.