Mezlernejo Lynnfield
La Mezlernejo de Lynnfield estas kvarjara publika mezlernejo por lernantoj de la naŭa ĝis la dek-dua lerneja jaro kiuj loĝas en Lynnfield, urbeto en Masaĉuseco.
Mezlernejo Lynnfield | |
---|---|
Adreso | |
275 Essex Strato | |
Lynnfield, Masaĉuseco 01940 | |
Usono | |
Koordinatoj | 42° 32′ 20″ N 71° 1′ 58″ U / 42.53889 °N, 71.03278 °U (mapo)Koordinatoj: 42° 32′ 20″ N 71° 1′ 58″ U / 42.53889 °N, 71.03278 °U (mapo) |
Informo | |
Tipo | Publika, Gea |
Statuso | Malferma |
Lerneja Distrikto | Publikaj Lernejoj de Lynnfield |
Lernejestro | S-ro Robert Cleary |
Lernejaj Jaroj | 9a-12a |
Koloroj | Blua kaj Ora |
Sportligo | Kabo Ann Ligo |
Emblemulo | Pioniro |
Sportteamoj | Lynnfield Pioniroj |
Rivalo | Mezlernejo North Reading |
Retejo | http://www.lynnfield.k12.ma.us/high/ |
Sporto
redaktiMezlernejo Lynnfield estas membro de la Kabo Ann Ligo (angle Cape Ann League)[1], ligo de sportoj en nordorienta Masaĉuseco, kaj antaŭ estas konkuranto de Distrikto A[2] de la Masaĉuseca Lernejana Atletika Asocio (angle Massachusetts Interscholastic Athletic Association). La sportteamoj de Lynnfield nomiĝas la Pioniroj, kaj la lernejaj koloroj estas blua kaj ora. La tradicia rivalo de la lernejo estas Mezlernejo North Reading, kaj ĉiujare je Dankofesto la du usonaj futbalaj teamoj ludas unu kontraŭ la alian. Mezlernejo Lynnfield havas sportojn aŭtune, vintre, kaj printempe[3]:
Aŭtunaj sportoj
redakti- Usona Futbalo
- Golfo
- Futbalo (Knaboj)
- Futbalo (Knabinoj)
- Gazonhokeo
- Flugpilkado
- Transterena Kuro (Knaboj)
- Transterena Kuro (Knabinoj)
- Kuraĝigistinoj
Vintraj sportoj
redakti- Korbopilkado (Knaboj)
- Korbopilkado (Knabinoj)
- Glacihokeo (Knaboj)
- Glacihokeo (Knabinoj)
- Luktado
- Endoma Kuro (Knaboj)
- Endoma Kuro (Knabinoj)
- Gimnastiko
- Naĝado (Geknaboj)
Printempaj sportoj
redakti- Basbalo
- Softbalo
- Teniso (Knaboj)
- Teniso (Knabinoj)
- Atletiko (Knaboj)
- Atletiko (Knabinoj)
- Kanada Bastonludo (Knaboj)
- Kanada Bastonludo (Knabinoj)
Diplomiĝintaj postuloj
redaktiLa lernantoj devas perlabori 108 kreditojn kaj devas fini tiujn postulojn por dimplomiĝi el Mezlernejo Lynnfield[4]:
Fako | Postulaj Kursoj |
---|---|
Angla | Angla 9, 10, 11, 12 (inkluzive Esplora Raporto je la 11a lerneja jaro) |
Matematiko | Kvar tutjaraj matematikaj kursoj |
Scienco | Tri tutjaraj sciencaj kursoj |
Sociaj Studoj | Moderna Mondhistorio, Usonhistorio I, Usonhistorio II |
Artoj | Unu duonjara kurso |
Komerco/Teknologio | Unu duonjara kurso |
Korpa Edukado/Sano | Korpa Edukado 9/Sano, Korpa Edukado 10, Korpa Edukado 11, Korpa Edukado 12 |
Komunumoservo | 35 horoj (oni devas finservi 20 horojn per la fino de la 10a lerneja jaro kaj 15 horojn
per la fino de la 12a lerneja jaro) |
Lernantoj devas preni klasojn kiuj egalas almenaŭ 27.5 kreditojn ĉiujare. Lernantoj ankaŭ devas preni unu duonjaran kurson ĉiujare.
Famaj ekslernantoj
redakti- Dennis Kenney
- Richard Tisei
- Jacquelyn Piro Donovan
- Heather Parker
- Kevin Heaslip: Instruisto de Civia kaj Ekologia Inĝenierarto ĉe la Virginia Politeknika Instituto kaj Ŝtata Universitato
Referencoj
redakti- ↑ http://www.mascores.com/index.php?l=cal&school=Lynnfield http://www.lynnfield.k12.ma.us/high/lhs-athletics/cape-ann-league-schools/
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-01-06. Alirita 2016-12-04 .
- ↑ http://www.mascores.com/index.php?l=cal&school=Lynnfield&sec=Schedules
- ↑ https://drive.google.com/file/d/0B4jFGoWMpIF4eE5sQ0U3dUJ3T0E/view