Mihály Papp
Mihály Papp [mihAj pap], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Papp Mihály Endre estis hungara aktoro.
Mihály Papp | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de novembro 1875 en Makó |
Morto | 20-an de septembro 1915 (39-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Tárnoky Gizella (en) (–1915) |
Okupo | |
Okupo | teatra aktoro |
Mihály Papp[1][2] naskiĝis la 22-an de novembro 1875 en Makó, li mortis la 20-an de septembro 1915 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiMihály Papp maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris aktoran diplomon en Reĝa Muzika kaj Teatra Akademio en 1898. Li komencis sian aktoran karieron en teatra trupo de Lajos Makó en Szeged. Liaj sekvaj teatraj stacioj estis Kolozsvár apud Dezső Megyeri, Buda–Temesvár, Szabadka. En 1903 li venis al Budapeŝto kaj ricevis rolojn en la jam malkonstruita teatrejo, en 1905 en Gaja Teatro, inter 1907 kaj 1915 en Teatro Magyar. Dum la 1-a mondmilito li soldatiĝis, sed restis en Budapeŝto. Pro nerva malsano li mortigis sin. Li postlasis edzinon.
Liaj teatraj roloj (elekto)
redakti- Gergely Csiky: A nagymama - grafo Ernő Szerémy
- Géza Gárdonyi: A bor - Matyi Baracs
- Pongrác Kacsóh János vitéz - Bagó
- Terrasse: Én, te, ő! - grafo Coney
- Monckton–Caryll: A torreádor - Archibald
- Aristofano: Lysistrata - hundolavisto
Lia filma rolo
redakti- Sárga liliom (1914) - D-ro Perédy
Lia verkita teatraĵo
redakti- Uj nász (prezentita en Kolozsvár en 1902)