Mike Portnoy

Michael Stephen „Mike“ Portnoy (naskiĝis la 20-an de aprilo 1967 en Long Beach, Nov-Jorkio, Usono) estas usona frapinstrumentisto, kantverkisto kaj kantisto, kiu ricevis 26 premiojn de la revuo Modern Drummer[1].

Mike Portnoy
Twisted Sister - Wacken Open Air 2016-AL3807.jpg
Bazaj informoj
Naskonomo Michael Stephen Portnoy
Naskiĝo 20-an de aprilo 1967 (1967-04-20) (53-jara)
en Longa Strando
Deveno Usono Long Beach, Nov-Jorkio, Usono
Ĝenroj Metalroko, progresiva roko, rok-muziko
Profesio Muzikisto, Kantverkisto
Instrumentoj Drumo, Voĉo, Frapinstrumento
Aktivaj jaroj 1984 – nuntempo
Eldoninto Roadrunner
Parencaj
temoj
Dream Theater, Adrenaline Mob, Avenged Sevenfold
Retejo mikeportnoy.com
Information icon.svg
vdr

Oni plej bone konas lin kiel frapinstrumentiston kaj fondintan membron de la progresiva metalroka bando Dream Theater, kiun li forlasis en 2010 menciante laciĝon[2]. Aliaj liaj bandoj estas Adrenaline Mob, Flying Colors kaj Transatlantic. Dum 2010 li vojaĝis kun la metalroka bando Avenged Sevenfold, anstataŭigante ilian ĵus mortintan drumiston The Rev[3].

ReferencojRedakti

  1. Mike Portnoy. Alirita la 25-an de novembro 2013.
  2. Mike Portnoy Quits Dream Theater (8-an de septembro 2010). Alirita la 25-an de novembro 2013.
  3. Mike Portnoy Will Be Drumming With Avenged Sevenfold (16-an de julio 2010). Alirita la 25-an de novembro 2013.


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mike Portnoy en la angla Vikipedio.