Miklós Hofer [miklOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hofer Miklós estis hungara arkitekto, altlerneja instruisto.

Miklós Hofer
Persona informo
Naskiĝo 8-an de majo 1931 (1931-05-08)
en Bozsok
Morto 10-an de januaro 2011 (2011-01-10) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Familio
Frat(in)o Tamás Hofer
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Miklós Hofer[1] naskiĝis la 8-an de majo 1931 en Bozsok, li mortis la 10-an de januaro 2011 en Budapeŝto.

Oficeja domo fare de Miklós Hofer (jam malkonstruita)
Televida turo en Miskolc fare de Miklós Hofer

Biografio redakti

Miklós Hofer maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto, poste li akiris arkitekturan diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1954. En la sekvanta lernojaro li estis asistanto samloke, inter 1955-1958 li frekventis majstran kurson, kie liaj plej gravaj instruistoj estis Károly Weichinger, Frigyes Pogány kaj Jenő Rados. Inter 1955 kaj 1973 li laboris en ŝtata arkitektura entrepreno, en la fina periodo li estis ĉefarkitekto. Interrompo okazis en la jaroj 1962 kaj 1963, tiam li laboris en firmao de Ernő Goldfinger en Londono. Inter 1973-1982 li estis docento, poste profesoro, inter 1989-1995 dekano en la teknikuniversitato. En 2001 li pensiuliĝis. Li ricevis premiojn inter 1964-1998. Li havis edzinon, kiu naskis 2 filinojn en 1965 kaj 1967.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti