Miklós Szőcs TUI
Miklós Szőcs TUI [miklOŝ sOĉ tui], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szőcs Miklós TUI estas hungara sendiploma abstrakta skulptisto, ordinara membro de Hungara Belarta Akademio (2013).
Miklós Szőcs TUI | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de majo 1953 (71-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (1974–1975) ![]() |
Okupo | |
Okupo | skulptisto ![]() |
Miklós Szőcs TUI [1] naskiĝis la 21-an de majo 1953 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiMiklós Szőcs TUI abiturientis en sia naskiĝurbo laŭ koresponda kurso, poste li frekventis metilernejon. Li iĝis instrumentisto. En 1974 li studis nur duonjaron en Hungara Belarta Altlernejo, poste li estis memlernanto kaj vivtenis sin el porokazaj laboroj. Li komencis skulptadi lignojn en la 1970-aj jaroj. Liaj skulptaĵoj foje estas samtempe mebloj aŭ infanludiloj. Li ricevis 4 premiojn ekde 1997, en 2024 premion Kossuth.
Elektitaj solaj ekspozicioj
redakti- Budapeŝto (1991, 1999, 2002, 2006, 2012)
- Romo (2000)
- Gödöllő (2003)
- Vieno (2007)
- Arthalo Budapeŝto (2007)
- Sopron (2009)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj
redakti- Budapeŝto (1985, 1994, 2006
- Gödöllő (2001, 2003, 2008-2011)
- Arthalo Budapeŝto (2001)
Elektitaj artaĵoj
redakti- Teknősbékás asztal (1990-91)
- Gepárd (1990)
Fontoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-08-08. Alirita 2018-12-08.