Mikola Kuliŝ
Kuliŝ Mikola ukraine Микола Куліш (1892-1937) - ukraina dramverkisto. Unu el la plej tragikaj personoj de ukraina kulturo de 30aj jaroj de XX jc.
Mikola Kuliŝ | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Микола Гурович Куліш | ||
Naskiĝo | 6-an de decembro 1892 en Chaplynka | |
Morto | 3-an de novembro 1937 (44-jara) en Sandarmoĥ | |
Tombo | Sandarmoĥ [#] | |
Etno | ukrainoj [#] | |
Lingvoj | ukraina • rusa [#] | |
Ŝtataneco | Rusia Imperio • Ukraina Popola Respubliko • Sovetunio [#] | |
Subskribo ![]() | ||
Familio | ||
Infanoj | Volodymyr Kulish [#] | |
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto • dramaturgo • verkisto • instruisto [#] | |
Verkado | ||
Verkoj | Myna Mazaylo ❦ Pathetique Sonata [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Naskiĝis en Ĥersona provinco, finis Odesan kolegion de suboficiroj, partoprenis la Unua mondmiliton, servis en Ruĝa armeo. Laboris en Odesa provinca administrejo de l'popola klereco.
1924 - verkis sian unuan dramon "97", sekvant-jare translokiĝis al Ĥarkivo, kie proksimiĝis kun Mikola Ĥvilovij kaj Lesj Kurbas. Redaktis revuon "Ĉervonij Ŝlaĥ" (ukr. - Ruĝa Vojo). Liaj pint-dramoj - "La popola Malaĥij" (1928) kaj "Mina Mazajlo" (1929). La plejmulton da liaj dramoj surscenigis en la teatro "Berezil" Lesj Kurbas.
1935 - kondamnita en "ukraina naciismo" kaj pafmortigita (1937) kune kun Valerian Pidmohilnij.