Novdarvinismo (aŭ nordarwinismo, aŭ moderna sintezo) estas evoluisma teorio nuntempe pli akreditita en la sciencula kampo. Ĝi devenas el integriĝo inter:

  1. Teorio pri evolucio de la specioj per la natura selektado laŭ Charles Darwin;
  2. Teorio de la heredeco de Johann Gregor Mendel surbaze de la biologia heredo reviziita sub la lumo de la moderna genetiko, inkluzive de la hazardaj genetikaj mutacioj kiel kaŭzo de sanĝoj;
  3. Matematika formulo de la genetiko de la populacioj;
  4. Analizo de la datenoj de la paleontologio.
Pluraj esencaj ideoj venis kune en la frua 20-a jarcento por krei modernan sintezon, inkluzive de genetika diverseco, natura selektado, kaj Mandela heredeco. Tiu ĉi kuniĝo solvis kelkajn el la problemoj kiuj restis nesolvitaj en darvinismo kaj elpuŝis diversajn ne-darvinajn teoriojn de evoluismo. [1]

La scienculoj kiuj kontribuis al la precipa kreskiĝo de novdarvinismo estas Thomas Hunt Morgan, R. A. Fisher, Theodosius Dobzhansky, J.B.S. Haldane, Sewall Wright, William D. Hamilton, Cyril Darlington, Julian Huxley, Ernst Mayr, George Gaylord Simpson, G. Ledyard Stebbins kaj Motoo Kimura...

Mallongvorte, novdarvinismo ellaboras specifan koncepton kiu emas konsideri fundamenta unuo de la heredo la genon kiel celon de la evolucia meĥanismo, nome de la natura selektado. La novdarvinismo unuigas diversajn branĉojn de la biologio, kiuj antaŭe havis malmultajn kontaktajn punktojn, nome genetiko, ĉelbiologio, sistematiko, botaniko kaj paleontologio.

Historio de novdarvinismo redakti

George John Romanes enkondukis la sintagmon “nov-darvinismo” reference kun la evoluisma ideo de Alfred Russel Wallace. Wallace rifuzis la ideon lamarkan de la heredo de akiritaj karakterizoj, kiu male ne tute fremdis (ankaŭ se marĝene) al la koncepto de Darvino, Huxley kaj aliaj.

La precipa “novdarvinisto” de la epoka tujposta al Darvino estis August Weismann, kiu hipotezis ke la hereda materialo (kiun li nomis ĝerma plasmo restus kelkmaniere disigita el la cetera korpo dum la individugeneza evoluigo de la organismoj. Tiu hipotezo, tamen, estis konsiderita “ekstrema” ĉe la plejgranda parto de biologiistoj de la 19-a jarcentofino, dum la konkuranta teorio de neolamarckismo kaj individugenezo kaj de saltismo (aŭ persalta evoluo) estis apenaŭ konsiderataj alternativaj.

En 1900 estisremalkovritaj la leĝoj de Mendel rilate la heredon. Ilia disvastiĝo tra la sciencula komunumo dekomence estis taksata kiel alportaĵo de saltacionismo. La skolo biometria energie oponis tiun teorion enŝovante empiriajn pruvojn de kontinueco de variaĵoj en diversaj organismoj (do kontraŭ la mendelaj antaŭvidoj). Sed mendelistoj, ekzemple William Bateson, reasertis la nekonstraŭstareblan mendelan sciencon de la biologia heredo en diversaj kazoj, fidoplenaj ke en estonteco estos pruvita la ĝusteco de etendiĝo de la leĝoj de Mendel al ĉiuj vivantaj organismoj. Mendelismo estis adoptita far multaj biologiistoj, ankaŭ se ĝi prezentiĝis ankoraŭ embriforme, kaj ĝia influo sur la evoluo estis tre fora el scienca pruvo.

La ligilo inter la eksperimenta biologio, evoluo per natura selektado, la mendela genetiko kaj la kromosoma teorio pri heredo, ekis kun la laboro de Thomas Hunt Morgan sur surfruktaj moskitoj (Drosophila melanogaster). En 1910 Morgan malkovris mutaciantan moskiton kun okuloj blankaj (Drosophila nature prezentas ruĝajn okulojn) kaj trovis ke tiu variaĵo (ankaŭ se limigita al buraj maskloj) estis heredita precize kiel mendela “recesiva trajto”. En la sekvontaj jaroj, Morgan kaj liaj kolegoj evoluigi la kromosoman mendelan teorion pri heredo, publikigante en 1915 The Mechanism of Mendelian Inheritance (la meĥanismo de la mendela heredo). De tiu momento, la plej granda parto de biologiistoj akceptis ke la genoj estus situigitaj en la kromosomoj kaj taksataj kaŭzoj de la heredo. Restis, tamen, obskuraj la kunligoj inter la natura selektado kaj la laŭgrada darvina evoluo.

La problemo estis parte solvita far Ronald Fisher, kiu en 1918 verkis artikolon titolitan The Correlation Between Relatives on the Supposition of Mendelian Inheritance[2] en kiu li pruvis, uzante la matematikon, kiel la kontinuaj transformiĝoj povus esti la rezulto de la agado de la multaj faktoroj (li diris latine loci) malsamaj. Kelkaj konsideras tiun artikolon la startpunkto de la moderna sintezo novdarvinisma ĉar Fisher kapablis alestigi precizan statistikan modelon de la mendela heredo, kontentigante la postulojn kaj la metodojn de la biometrio kaj de la mendela skolo.

Resuma principo de novdarvinismo redakti

Laŭ la moderna sintezo (laŭ la versio de la tridekaj kaj kvardekaj jaroj de la 20-a jarcento, la genetika transformiĝo de la naturaj populacioj estas produktita hazardmaniere per mutacioj (kiuj ni hodiaŭ scias esti kaŭzitaj pro eraroj en la replikado de DNA kaj rekombinado - crossing over - de la homologaj kromosomoj dum la mejozo). La evoluo konsistas precipe en ŝanĝoj de ofteco de la aleloj de unu generacio al la alia, kiel rezulto de genetika drivo, de la genofluo kaj de la natura selektado. La speciigo okazas laŭgrade kiam la populacioj estas izolitaj vidpunkte de la reproduktado, ekzemple pro kreiĝo de geografiaj bariloj.

Sinsekvaj disvolviĝoj redakti

La moderna sintezo de la evoluisma teorio disvolviĝis kaj rafiniĝis pere de esploroj de W. D. Hamilton, George C. Williams, John Maynard Smith kaj aliaj enkondukante al kreo de novdarvinismo pivotigita ĉirkaŭ la genoj. Novdarvinismo tial larĝigis la kampon de la origina darvina ideo de la natura selektado, inkluzivante sinsekvajn malkovraĵojn kaj konceptojn tute nekonitajn al Darvino, kiel DNA kaj genetiko, kiuj permesis rigorajn analizojn helpe de matematiko kaj de ekkonsiderataj evoluigaj fenomenoj kiel parenca selektado, altruismo kaj speciigo.

Aparta interpreto de novdarvinismo estas asociita al Richard Dawkins, kiu asertas ke la unika vera unuaĵo sur kiu influas la natura selektado estas la geno. Dawkins etendas la darvinan ideon ĝis inkluzivigi en ĝi sistemojn nebiologiajn kiuj montras analogajn procezojn de natura selaktado favore al la plej “adaptiĝanto”, kiel la memeo en la homaj kulturoj.[3]

La horizontala transigo de genoj estas diirata de kelkaj la “nova paradigmo de la biologio”.[4]

Alia pensfluo kuntrenas en novdarvinismo la tieldiritan “novdarvinismo socia”, nome la ideo ke, ene de sistemo de ekonomio libera-kapitalista la subjekto forta devas venki sur la subjekto malforta, por garantii plibonigon de la kolektivaj vivkondiĉoj: Tio eble ankoraŭ influas sur internaciaj politikoj”.[noto 1]

Alia scienca disciplino, la socibiologio, fundita en 1975, laŭiniciate de bestscienculo Edward O. Wilson, utiligas novdarvinisman modelon por esplori la sintenon de la homaj estuloj, danke al la kunlaborado inter sociaj sciencoj kaj biologio

Sume, kiel oni komprenas, novdarvinismo estas nocio kompleksa kaj multfaceta teorio, kiu ricevas ĉiutage aldonaĵojn kaj novajn interpretojn.

Kritikoj kontraŭ la moderna sintezo redakti

Foje la sintezo moderna estas kritikata pro sciencaj motivoj, estu ekzemplo - unu por multaj - Lynn Margulis. Sed pli insistas kritikoj ritalantaj al realaj aŭ supozitaj ideologiaj algluaĵoj:

La novdarvinismo, plibone la novdavinismoj, kuntrenis en multaj epigonoj ke en naturo ne ekzistas celismo, aŭ ke ĝi estas pura iluzio, kaj ke la evoluo estas hazarda se ne senracia evento, kaj do ne necesas hipotezi (tio koncernas precipe la filozofion kaj filozofojn ĉar certe scienco ne povas tion konstati eksperimente) la neceso de origina kreinto. Eĉ tie kaj tie inokuliĝis la pretendo ke novdarvinismo malaperigis por ĉiam la ideon pri io transcenda. Tipo de tiu emo povas esti la vidpunktoj de Richard Dawkins kiu vidas en dikredanta scienculo veran danĝeron por la scienco.

Kontraŭ tiuj induktaĵoj, laŭ multaj ne de scienco sed eventuale de scienculo, reagis la subtenantoj de inteligenta projekto kiuj opinias konstateblaj aŭ pruveblaj en la sama evoluo diaj intervenoj.[5]

Kontraŭ tiuj postuloj de diversaj novdarvinistoj reagis ankaŭ scienculoj kaj filozofoj kreiimemulaj, kiuj se distanciĝas el la subtenantoj de la inteligenta projekto, tamen, subtenas ke celismo estas konstatebla en naturo, kaj ke ĉiukaze supozita postulo de ordinta Dio, sed science ne konstatebla, ne kontraŭas la sciencon.[noto 2]

Kontraŭ tiuj hipotezaj deduktaĵoj reagas ankaŭ religie neŭtralaj scienculoj. Se ekzempli, oni konsideru: Post la bruo ekscitita, ekzemple, de eseo de itala Massimo Piatelli Palmarini kaj Jerry Fodo per ilia verko Gii errori di Darwin (la eraroj de Darwin), nun ankaŭ filozofo usona Thomas Nagel fajrigas la debaton per la libro celtitolita: “Mind and Cosmos:Why the Materialist Ner-Darwinian Concepyion of nature Is Almost Certainly false (Menso kaj kosmo. Kial la koncepto de materialisma novdarvina pri la naturo estas preskaŭ certe malvera).

Tiuj scienculoj, filozofoj kaj vulgarigantoj de scienco, ne kontestas la rezultojn kaj sciencajn tezojn (aŭ nur merĝene tion faras), ili pruvas ke tiuj ekstersciencaj algluaĵoj estas nek necesaj nek utilaj al scienco, des pli ke la kristanaj religioj (kaj ne nur) trovas koncepte akordigebla la evolucio de la specioj (eĉ de la homo, se pruvate) kun la sia religiaj dogmaroj (Evoluismo kaj Katolika Eklezio).

Notoj redakti

Referencoj redakti

  1. Gould 2002, p. 216
  2. Transactions of the Royal Society of Edinburgh, 52:399-433.
  3. “Ciam pliofte, la studoj pri genoj kaj pri genaro sugestas ke signifa horizonta transigo estis okazinta inter la prokariotoj”. Horizontal gene transfer among genomes: The complexity hypothesis
  4. Horizontal Gene Transfer - A New Paradigm for Biology (from Evolutionary Theory Conference Summary), Esalen Center for Theory & Research. Arkivita el la originalo je 2012-07-21. Alirita 2013-02-09.
  5. [2][rompita ligilo]

Literaturo redakti

  • Massimo Piatelli Palmarini e Jrry Fodor, Gli errori di Darwin, Feltrinelli, 2009
  • Allen, Garland. Thomas Hunt Morgan: The Man and His Science, Princeton University Press, 1978 ISBN 0691082006
  • Dawkins, Richard. The Blind Watchmaker, W.W. Norton and Company, Reissue Edition 1996 ISBN 0-393-31570-3
  • Dobzhansky, T. Genetics and the Origin of Species, Columbia University Press, 1937 ISBN 0-2310-5475-0
  • Fisher, R. A. The Genetical Theory of Natural Selection, Clarendon Press, 1930 ISBN 0-1985-0440-3
  • Futuyma, D.J. in Evolutionary Biology, Sinauer Associates, 1986; p.12
  • Haldane, J. B. S. The Causes of Evolution, Longman, Green and Co., 1932; Princeton University Press reprint, ISBN 0-6910-2442-1
  • Hŭley, J. S., ed. The New Systematics, Oxford University Press, 1940 ISBN 0-4030-1786-6
  • Hŭley, J. S. Evolution: The Modern Synthesis, Allen and Unwin, 1942 ISBN 0-0284-6800-7
  • Margulis, Lynn and Dorion Sagan. "Acquiring Genomes: A Theory of the Origins of Species", Perseus Books Group, 2002 ISBN 0-465-04391-7
  • Mayr, E. Systematics and the Origin of Species, Columbia University Press, 1942; Harvard University Press reprint ISBN 0-6748-6250-3
  • Mayr, E. and W. B. Provine, eds. The Evolutionary Synthesis: Perspectives on the Unification of Biology, Harvard University Press, 1980 ISBN 0-674-27226-9
  • Simpson, G. G. Tempo and Mode in Evolution, Columbia University Press, 1944 ISBN 0-2310-5847-0
  • Smocovitis, V. Betty. Unifying Biology: The Evolutionary Synthesis and Evolutionary Biology, Princeton University Press, 1996 ISBN 0-691-03343-9
  • Wright, S. 1931. "Evolution in Mendelian populations". Genetics 16: 97-159
  • Thomas Nagel, "Mind and Cosmos:Why the Materialist Ner-Darwinian Concepyion of nature Is Almost Certainly false", 2013,

Vidu ankaŭ redakti