Thomas Henry Huxley

angla biologo

Thomas Henry HUXLEY, Prezidento de la Reĝa Societo de Londono kaj membro de la Linea Societo de Londono (naskiĝis la  4-an de majo 1825(nun 1825-05-04) – mortis la 29-an de junio 1895) estis angla biologo specializita en kompara anatomio. Li estis konata kiel "la Darvina buldogo" pro sia defendo de la teorio de evoluismo de Charles Darwin.[1] Li estis avo de Aldous Huxley, Andrew Huxley kaj Julian Sorell Huxley.

Thomas Henry Huxley
Persona informo
Thomas Henry Huxley
Naskiĝo 4-an de majo 1825 (1825-05-04)
en Ealing
Morto 29-an de junio 1895 (1895-06-29) (70-jaraĝa)
en Eastbourne
Tombo Londono Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio agnostikismo vd
Lingvoj germanaangla vd
Loĝloko Londono vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato-Kolegio de Londono
Imperial College School of Medicine (en) Traduki
Charing Cross Hospital Medical School (en) Traduki
Charing Cross Hospital (en) Traduki
Great Ealing School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Thomas Henry Huxley
Familio
Patro George Huxley (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Rachel Withers (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Eliza Huxley (en) Traduki, Ellen Huxley (en) Traduki, James Edward Huxley (en) Traduki, George Knight Huxley (en) Traduki kaj William Huxley (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Henrietta Anne Heathorn Huxley (en) Traduki (1855, 1855–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Leonard Huxley (en) Traduki, Rachel Huxley (en) Traduki, Henrietta Huxley (en) Traduki, Henry Huxley (en) Traduki, Jessie Orianna Huxley (en) Traduki, Marian Collier (en) Traduki, Noel Huxley (en) Traduki, Ethel Huxley (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo biologo
filozofo
fotisto
antropologo
natursciencisto
fiziologo
verkisto
anatomo
zoologo
lingvisto
krustacologo
paleontologo
iĥtiologo
tradukisto
evolubiologo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Zoologio, vertebruloj kaj evolucio Redakti la valoron en Wikidata vd
Doktoreca konsilisto Thomas Wharton Jones vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La fama diskuto de Huxley en 1860 kun Samuel Wilberforce estis ŝlosila momento en la larĝa akceptado de evoluismo kaj en sia propra kariero. Huxley estis planinta lasi Oksfordon la antaŭan tagon, sed, post renkonto kun Robert Chambers, nome aŭtoro de Vestiges, li ŝanĝis sian opinion kaj decidis aliĝi al la polemiko. Wilberforce estis patronita de Richard Owen, kontraŭ kiu Huxley ankaŭ polemikis ĉu homoj estas tre proksime rilataj al simioj.

Huxley malrapide akceptis kelkajn el la ideoj de Darwin, kiaj laŭgradismo, kaj estis nedecidita pri la natura selekto, sed spite tion li estis arda en sia publika subteno de Darvino. Tre influa en la disvolvigo de la scienca edukado en Britio, li luktis kontraŭ la plej ekstremaj versioj de la religia tradicio.

Origine stampinta la terminon en 1869, Huxley prilaboris la koncepton "agnostikismo" en 1889 por enkadrigi la naturon de la diversaj postuloj pri kio estas konebla kaj kio ne.

Li iĝis eble la plej fajna fakulo en kompara anatomio de la fino de la 19a jarcento.[2] Li laboris pri senvertebruloj, klarigante la rilatojn inter grupoj antaŭe malmulte komprenitaj. Poste, li laboris pri vertebruloj, speciale pri la rilatoj inter simioj kaj homoj. Post komparo de la Arkeopterigo kun la Compsognathus, li konkludis ke birdoj evoluis el malgrandaj karnovoraj dinosaŭroj, teorio amplekse akceptita nuntempe.

Vidu ankaŭ

redakti
  1. Encyclopædia Britannica rete (2006), Thomas Henry Huxley, Encyclopædia Britannica Inc. [1] Alirita la 30an de Aprilo 2018.
  2. Poulton E. B. 1909. Charles Darwin and the origin of species. London.