Julian Sorell Huxley
Kavaliro Julian Sorell HUXLEY, FRS (naskiĝis la 22-an de junio 1887 en Londono, mortis la 14-an de februaro 1975 en Londono) estis angla evoluada biologo, humanisto kaj internaciisto. Li estis la unua uzanto/elpensinto de la vorto transhumanismo.
Julian Sorell Huxley | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Julian Huxley | |||||
Naskiĝo | 22-an de junio 1887 en Londono | ||||
Morto | 14-an de februaro 1975 (87-jaraĝa) en Londono | ||||
Loko de sepulto | Golders Green Crematorium vd | ||||
Religio | ateismo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando • Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd | ||||
Alma mater | Balliol College • Eton College vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Leonard Huxley vd | ||||
Patrino | Julia Huxley vd | ||||
Gefratoj | Aldous Huxley • Andrew Huxley • [Noel] Trevenen Huxley • Margaret Arnold Huxley vd | ||||
Edz(in)o | Juliette Huxley vd | ||||
Infanoj | Anthony Julian Huxley • Francis Huxley vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | evolutionary biologist • etologo • verkisto • profesoro • filozofo • fiziologo • biologo • filmreĝisoro vd | ||||
Laborkampo | biologio • transhomismo • evolua biologio • embriologio • filozofio vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||

Li estis por la natura selektado, kaj ĉefrolulo pri la evoluada sintezado en la meza 20a jarcento. Li estis la unua Ĝenerala Direktoro de Unesko, sekretario de la Zoologia Societo de Londono, kaj fondanta membro de la World Wildlife Fund (Monda Sovaĝviva Fonduso).
Huxley estis membro de la fama familio Huxley. Lia frato estis la konata verkisto Aldous Huxley, lia duonfrato Andrew Huxley estis biologo kaj ricevinto de Nobelpremio; lia patro Leonard Huxley estis verkisto kaj redaktisto; kaj lia patra avo Thomas Henry Huxley estis amiko kaj subtenanto de Charles Darwin kaj propagandanto de evoluado.