Monaĥejo de El Escorial

El Escorial [el eskorjal] (hispane; laŭvorte, la skoriejo) aŭ esperante Eskorialo,[1] estas granda monaĥejo kaj palaco situanta je 45 kilometroj nordokcidente el Madrido. La monumenta nukleo konsistas el reĝa palaco, monaĥejo, muzeo kaj biblioteko, kaj situas en la municipo San Lorenzo de El Escorial [san lorenso del eskorjal']. Ekzistas fakte du apudaj urboj, El Escorial kaj San Lorenzo de El Escorial, dividitaj de Karolo la 4-a de Hispanio en 1792, kio foje kaŭzas kelkajn konfuzojn.

Monaĥejo de El Escorial
Real Monasterio de San Lorenzo de El Escorial
monaĥejo • reĝa palaco • biblioteka konstruaĵo • muzea konstruaĵo • nacia monumento de Hispanio
Bazaj datoj
Konstrustilo renesanca arkitekturo vd
Estiĝo 1563
Lando Hispanio vd
Situo San Lorenzo de El Escorial
Areo 94
Situo
Geografia situo 40° 35′ 21″ N, 4° 8′ 52″ U (mapo)40.589167-4.147778Koordinatoj: 40° 35′ 21″ N, 4° 8′ 52″ U (mapo)
Monaĥejo de El Escorial (Madrido)
Monaĥejo de El Escorial (Madrido)
DEC
Monaĥejo de El Escorial
Monaĥejo de El Escorial
Lokigo de Madrido en Hispanio
Situo de Monaĥejo de El Escorial
Map
Monaĥejo de El Escorial
Parto de Monastery and Site of the Escurial, Madrid • Patrimonio Nacional vd
Posedata de Patrimonio Nacional vd
Retejo https://entradas.patrimonionacional.es/es-ES/comprar-entradas-palacios-reales-monasterios
vdr
La Biblioteko.
Ĝardeno, Monaĥejo de El Escorial.

La Monaĥejo de El Escorial troviĝas sur la bazo de la Gvadarama Montaro. La monumentaro estis mendita de la reĝo Filipo la 2-a de Hispanio por tombejo de hispaniaj gereĝoj kaj studejo por Kontraŭreformacio. Ĝi estis planita de arkitektoj Juan Bautista de Toledo, Giambattista Castello kaj Juan de Herrera (pri tio nomita herera) laŭ senornama klasika stilo. Ĝi estis konstruita de 1563 al 1584 (Ĝis hodiaŭ, hispanlingve oni proverbe nomas adan laboregon "la laboro de El Escorial"). La grunda plano formas kradon honore al martirigo de santa Laŭrenco. Onidire, dum batalo de Saint Quentin, hispanaj trupoj detruis ermitejon dediĉita al la sanktulo. Kompensante la difektadon kaj dankante la venkon, la reĝo decidis dediĉi la ontan monaĥejon al Sankta Laŭrenco.

La domaro estas enorma artaĵujo, inkluzivante verkaĵojn de Tiziano, El Greco, Diego Velázquez, Francisco de Goya, kaj aliaj. La reĝo mendis pentraĵojn de Federico Zuccaro, sed poste anstataŭis ilin pro malŝato. Zukaro venis akompanita de Bartolomeo Karduĉo. Biblioteko enhavas milojn da valoregaj manskribaĵoj antikvaj. Hispanaj gereĝoj estas enterigitaj ĉi tie ekde Filipo la 2-a.

La monumentaro estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO kaj tre populara turismejo, ofte vizitata dum unu tago el Madrido. Ĝi proksimas al la Valle de los Caídos, tombomonumento por Francisco Franco kaj José Antonio Primo De Rivera.

Monaĥejo de El Escorial redakti

Notoj redakti

  1. Laŭ Francisko Azorín Eskorialo estas Mondfama, renesancstila monastero [tiele], samtempe reĝa tombarejo, konstruita proksime de MAdrido (Hisp.) dum 1563-84 j., laŭ projekto de Arkitekto Herrera. En Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 68. Kaj li indikas etimologion el la hispana escorial (skoriejo).

Eksteraj ligiloj redakti


Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti