Monaĥinejo Beuren

pereinta konvento cistercia en Germanujo

Monaĥinejo Sankta Margareto (germane: Kloster St. Margareta) estas iama klostro cistercia en Beuren (nun urbokvartalo de Leinefelde-Worbis), Germanujo.

la klostro laŭ Duval; ĉ. 1840
portalo enireja

Historio

redakti

Jam meze de la 12-a jarcento Rudolf von Bodenstein starigis Andreo-kirkon apud Nieder-Beuren, ĉe la piedo de lia kutima kastelo Bodenstein. Ĝi de li estis dotita per multaj havaĵoj. Samloke ĉirkaŭ la jaro 1200 lia nepo kaj posta katedralkantoro de Hildesheim, Konrad von Bodenstein fondis klostron, subtenate fare de la papa legato kaj cisterciano Guido el Palestrina kaj la abatoj de la kostroj de Walkenried kaj Reifenstein. La unuaj frokulinoj irontaj al Beuren originis el Wöltingerode (Vienenburg). Konfirmo de la fondo fariĝis en februaro 1208 fare de papo Inocento la 3-a.

En 1221 la beuren-anoj posedis 117 huboj da grundo kiujn prizorgis, disde pluraj grangioj, laikaj fratoj. Sekvintaj donacoj kaj akiroj pligrandigis la prosperon kaj la eblon ade gastigi multajn virinojn. Mecenato estis i.a. grafo Adalberto de Gleichen kiuj malavare transdonis bienojn en la ĉirkaŭaĵo (ekz. la vilaĝon Retterode).[1] En Mühlhausen ili tenadis propran urban domon.

Meze de la 13-a jarcento landgrafo Henriko la 3-a Meißen ekprotektis la klostron kaj forigis ĉiujn privilegiojn de aliaj voktoj kaj juĝistoj. Pro militoj papo Aleksandro la 4-a deklaris la monaĥinejon propraĵo protektinda pere de la heiligenstadt-a lernejestro de Sankta Marteno. Tamen ĉiam denove lokaj nobeloj aŭdacis ĝeni la papan protekton. Beuren ne estis ene de iu regiona klostraro sed rekte dependis de decidoj de la majenca ĉefepiskujo.

La plejmulto de la konventaninoj konsistis el ulinoj el regionaj dinastioj. Pro kresko da interesataj damoj estiĝis filiaj klostroj: Breitenbich (Dingelstädt) (ĉ. 1230), Anrode (ĉ. 1260), Teistungenburg (1260), Marksußra (Ebeleben) (1287) kaj Worbis (1311). Kroma filio estis verŝajne Mariengarten (Rosdorf) (antaŭ 1245). Danke al lerta administrado kaj gajno de multaj donacoj la havaĵoj ne malkreskis. Ĉirkaŭ en 1320 dependis de ĝi aĵoj en ne tute 70 vilaĝoj kun ĉ. 190 huboj da tereno, arbaroj, fiŝkaptadaj rajtoj, muelejoj, kirkpatronecaj privilegioj.

 
baroka altaro en Martinfeld (Schimberg) originante el Beuren

Reformacio mem komence ne tuŝis la monaĥinejon. Sed dum la Germana Kamparana Milito estiĝis damaĝoj kaj en la 29.4.1525 marodis la subuloj; tri tagojn poste teroristoj el Mühlhausen bruligis la tutan komplekson kaj dum la sekvantaj du jaroj la konventaninoj devis ekloĝi aliloke. Antaŭ la Regna Ĉambra Kortumo sekvis longjaraj procesoj pri kompensado kontraŭ la urbo Mühlhausen.

En 1555 mortis la lastaj frokulinoj. Majenca guberniestro ekadministris kaj partojn ricevis la jezuitoj de Heiligenstadt. La restoj estis vendataj paŝo post paŝo. Sed en 1617 monaĥinoj de Teistenburg reakiris la klostron kaj partojn de ties havaĵoj kaj reekigis la klostran vivon surlokan: dum tiu ĉi dua komencado apenaŭ jam ne anis nobelinoj. Dum la Tridekjara milito venis nova detru-ŝoko. Inter 1673 kaj 1679 planoj de Antonio Petrini ebligis konstruan refaron kaj fine de la 17-a jarcento estis alkontruita prepostejo. Oni restaŭradis la preĝejon en 1718 kaj en 1730 jam tri dekoj da monaĥinoj ĉeestis. Novaj ŝteliradoj okazis dum la Sepjara milito. En 1791, kiam estis elektita la lasta abatino, loĝis tie 18 virinoj.

Post la Regna deputacia fina akto en 1803 ekposedantis la reĝlando Prusio. Kvankam la prusaj funkciuloj ne rajtis neniigi la klostron, ili ege intermikiĝis: ne estis akceptotaj pluaj konventaninoj, impostaj privilegioj jam ne valoris kaj la posedaĵaro venis sub ŝtatan kontrolon. Post la paco de Tilsit eksuverenis la reĝlando Vestfalio. La Vestfalianoj haltigis ekonomian ekfloron (kiu estintus ebla) decidante la neniigon por majo 1810. Ĉio estis vendita, dume sakralaĵoj venis ankaŭ al Wingerode, Martinfeld kaj Beuren mem. Kelkajn posedaĵojn ricevis anoj de Majenco, Würzburg, Merseburg, Magdeburg kaj Wingerode.

En la 2.8.1810 la familio Steinmetzen el Siemerode (Heiligenstadt) aĉetis la tuton kaj ekloĝis tie ĉi la reĝa vestfalia malsupera prefekto Georg Christian von Steinmetzen kaj la imperiestra kapitano Carl Friedrich von Steinmetzen. Post kiam ĉi lasta forparis en 1833 la filino Wilhelmine (1797–1887) transprenis la aĵojn kune kun la edzo Carl von Hanstein. Ŝia filo, ĉefforstisto Karl von Hanstein, vendis la eksan klostron al la bofrato kaj kolonejo Günter von Krieger. Ties filo donis kontraŭ mono la tuton al la erfurta entreprenisto Ferdinand Lucius. Jam de 1911 multis la posedadaj ŝanĝoj, i.a. ene estis manufakturo de pralinoj. En 1945 la komunistoj eksproprietigis la lastan posedanton, la advokaton Ericht Bockler. Nuntempe la utiligo estas olduleja kaj fleghejma.

Abatinoj

redakti
  • unua fazo
    • Chunegundis (ĉ. 1279)
    • Guda (1292–1301)
    • Ida (1311–1332)
    • Catharina (ĉ. 1347)
    • Metze von Worbis (ĉ. 1364)
    • Margaretha Lowers (ĉ. 1483)
    • Margaretha von Bodenhausen (1519–1537)
    • Barbara von Knorr (1593–1555)
  • dua fazo
    • Marina Ziegler (1618–1622; parelele ŝi abatinis je Teistungenburg)
    • Agnes Mercker (1623–1636)
    • Margaretha Lang (1636–1640)
    • Anna Margaretha Mecke (1641–1648)
    • Anna Magdalena Kerl (1648–1669)
    • Maria Francisca Wagner (1669–1698)
    • Anna Humbelina Feldmann (1698–1705)
    • Martha Elisabeth Witzel (1705–1730)
    • Anna Humbelina Sponsail (1730–1757)
    • Rosalia Hartung (1757–1768)
    • Lutgardis Türcas (1769–1791)
    • Anna Maria Nachtwey (1791–1810)

Konserviĝintaj partoj

redakti
 
iama klostra preĝejo Sankta Andreo
 
suda alo de la eksa monaĥinejo

Eĉ hodiaŭ videblas eroj klostraj: ekz. turo starigita ĉ. en 1130 kaj la okcidenta ero de la Andreo-preĝejo: komence temis pri romanika halokirko. Eosta parto estis aldonita en gotika stilo en la malfrua 13-a jarcento. Post la detruoj de 1525 la tura areo estis alikonstruita kaj dum la re-fondo fariĝis ŝanĝoj barokaj laŭ planoj de Antonio Petrini. Johann Martin Hummel el Fulda elfaris enkirke stukan plafonon. La partoj de la norda, orienta kaj suda aloj konserviĝinta ĝis nun estis konstruitaj inter 1672 kaj 1702. Flankaj ejoj el la 18-a jarcento estis malkonstruitaj en la 20-a jarcento.

La dokumentado skriba pri Beuren troviĝas nuntempe en la Ĉefa landa arkivo de Saksio-Anhalto kaj en la Sekreta ŝtata arkivo de Preußischer Kulturbesitz. La konventaj sigeloj el 1292 kaj 1629 montras la apostolon Andreo. Klostra blazono ne konatas.

Eksteraj ligiloj

redakti

Literaturo

redakti
  • Adalbert Dölle: Das ehemalige Zisterzienserinnenkloster Beuren im Eichsfeld, Verlag Mecke, Duderstadt 1998, ISBN 978-3-932752-20-9
  • Adalbert Dölle: "Regesten zu den Urkunden und Akten des ehemaligen Zisterzienserinnenklosters Beuren im Eichsfeld." Ĉe: Eichsfelder Heimathefte, 1966 kaj 1967 (disĵetite en diversaj kajeroj)
  • "Beuren." Ĉe: Hans Patze, Peter Aufgebauer (eld.): Handbuch der historischen Stätten Deutschlands. Volumo 9, Thüringen (=Kröners Taschenausgabe, 313). Dua eldono, Kröner, Stuttgart 1989, ISBN 3-520-31302-2, p. 48–49.
  • Josef Keppler: Das einstige Zisterzienserinnenkloster Beuren, Verlag Mecke, Duderstadt 2000, ISBN 3-932752-57-0
  • Anna Egler: "Beuren, das älteste Kloster der Zisterzienserinnen im Eichsfeld (ca. 1200–1555, 1617/18–1810)." Ĉe: EJb 22 (2014), p. 67–112
  1. Carl Duval:: Das Eichsfeld oder historisch-romantische Beschreibung aller Städte, Burgen, Schlösser, Klöster, Dörfer und sonstiger beachtenswerter Punkte des Eichsfeldes, Eupel, Sondershausen 1845, p. 297