Monaĥinejo Cronschwitz

Monaĥinejo Cronschwitz (germane: Kloster Cronschwitz) estas iama dominikanina konvento en Cronschwitz, kvartalo de Wünschendorf en Germanujo. Estante nura monaĥinejo de nobelulinoj ĝi estis ĝis Reformacio la plej riĉa en Vogtlando. De la iamaj klostraj ejoj ekzistas nun nur kelkaj muraj restaĵoj.

Enireja pordego al la monaĥinejo kun refektorio (dekstre) kaj koĉerejo (maldekstre)

Historio redakti

 
La iama tranoktejo por gastoj; poste la paroĥestrejo

Fondo redakti

Donacitis la klostro en la jaro 1238. Fondinto kaj unua priorino estis certa Jutta el la dinastio de la senjoroj de Straßberg. Ŝia edzo Henriko la 4-a (Reuß-Weida) jam estis kiel regna ministerio-vokto kaj ĉefo pri Plauen kaj Gera kiam li eniris - verŝajne pro peto de la ludovikidoj - la Germanan kavaliran ordenon. Jam inter 1241–1244 li karieris kiel landmajstro en la ĵus estiĝinta Ordena ŝtato Prusio. Lia ordenaniĝo necesigis antaŭe divorcon. La liberigo de la nupta voto faritis solene en la koventa kirko de Mildenfurth fare de episkopo Engelhard de Naumburg-Zeitz. Por la sociala sekureco de Jutta fonditis do la klostro en Cronschwitz kie ŝi ĉef-inis ekde 1251.

Dum vojaĝo al Mergentheim, administradujo de la Germana kavalira ordeno en Ŝvabio, grave ekmalsaniĝis Henriko. Post sia morto li entombigitis en Cronschwitz kaj sevke ĉi tiu konvento iĝis funebra kaj kutima de la menciita vogtlanda dinastio (kiu ankaŭ konatiĝas kiel Heinrichinger). Ekster tio ĝi servis kiel loĝejo de la maledziniĝintaj filinoj de la voktoj kaj de la tuta vogtlanda nobelaro.

Geedzeco redakti

 
Vido al la iama navo, en la direkto de la altaro
 
Disde la apsido al la iama kirkonavo

Unue planitis ke estu la konvento magdalenanina. Oni transprenis la regulojn de Aŭgusteno de Hippo kaj la kutimojn de la iama Siksto-klostro de la dominikaninoj de Romo. Inspektado kaj reprezentado ankaŭ estis ĉe la dominikaninoj - sekve Cronschwitz konsideritis ĉiam dominikanina. La sekularaj aferoj - ekonomiaj, kontraktfaraj, monaj - kuŝis tamen ekskluzive en la manoj de vokto de la Germana kavalira ordeno - certe laŭ la volo de la konventodonacinto Henriko. Tiu specialaĵo tamen jam ekde ĉ. 1250 tamen ne plu observatis. En 1246 ricevis la konvento protektleteron de papo Inocento la 4-a.

Laŭ la programo de Rudolf el Worms, la ordenfondinto de la magdalenaninoj (pro tipaj kostumoj siaj ili ankaŭ nomiĝis blankulinoj), temus pri ordeno almozanta. Pro la apartaj reguloj de la konkreta konvento la sekularaj havaĵoj de la nobelulinoj aŭtomate (plejofte) venis en la havaĵaron klostran. Danke al aliaj fondaĵoj kaj testamentaj postlasadoj la rajtoj kaj la posedoj de la Cronschwitz-konvento vere gigantis.

La konventa bieno de Cronschwitz estis la centro ekonomia havante en la ĉirkaŭaĵoj aliajn lokojn proprajn: i.a. en Meilitz, Straßberg, Wolfsgefärth; Lobeda (vitejoj); Syrau, Greiz kaj Schneckengrün (arbaroj). Mono venis ankaŭ el komunumoj en Schmölln, Nöbdenitz, Ronneburg (Turingio), Paitzdorf kaj Teichwitz.

Altvaloraj kalikoj kaj liturgiaj aferoj, libroj, manuskriptoj krome venis en la posedaĵaron klostran. La abatino de la kvedlinburga konvento sendis iam eĉ eron de la krano de Sankta Georgo kiel relikvon al Cronschwitz. Protekto de tiaj belaĵoj ne ĉiam eblis. Sekve la anoj de Reuß ofertis en 1525 venigi sub milita protekto altvaloraĵojn disde Cronschwitz al Gera. Nur en 1535 la aferoj redonitis pro volego de princelektisto Johano Frederiko la 1-a (Saksio) al la administranto klostra. Sed tiu ĉi fripono profitis de tia feliĉmomento kaj rabis la tezoron. Ĝia sorto restis obskura.

Reformacia tempo kaj nuligo redakti

Pro Reformacio la konvento pli kaj pli perdis gravecon kaj ekomonian perlaboron. Inter 1542 kaj 1544 la bofrato de Marteno Lutero, Hans von Bora estis administranto tiea. La unua protestantisma predikisto surloke estis Laurentius Faber. Kelkaj monaĥinoj edziniĝis, aliaj simple deponis siajn ordenajn vestojn. La restintaj obstinulinoj rajtis ĝismorte loĝi tie.

Kadukiĝis la klostraj kaj agrikulturaj ejoj kaj riparoj necesaj malfaritis. En 1544 Matthes von Wallenrod, estante en la servoj de la duko de Saksio, aĉetis la tuton. Li antaŭe estis estinta urbestro en Sonneberg kaj burga kapitano de la fortikaĵo de Coburg. Li ankaŭ organizis la ekspluaton i.a. de la sekularigita Georgenberg-klostro en Bad Rodach kaj de la konvento en Mildenfurth.

En listo starigita en 1544 menciitis jenaj ejoj: prepostejo (kiel ĉefa ejo), ruino de la Mario-kirko, refektorio (renovigita en 1504), staloj kaj garbejoj, bakejo kaj kuirejo. Post reekfloro agrikultura princelektisto Johano Georgo la 1-a (Saksio) havigis al si la plej grandan eron de la posedaĵo kaj ordonis ties uzon kiel ĉambran bienon. Tio fakte validis (la lastan tempon per transdono al luprenantoj) ĝis la jaro 1945-a.

Elfositaĵoj redakti

La dinastianoj de Reuß financis en 1905 la de Berthold Schmidt ekigitajn elfosadlaborojn de sur la klostra areo. Oni volis determini la ekzaktan situon kaj etendiĝon de la plejparte forigita monaĥinejo pere de la kelkaj engrunde restintaj fundamentaj muroj. En 1939 rekomenciĝis elfosadoj - kun aliaj intencoj - kaj trovitis ankaŭ kelkaj tomboŝtonoj de anoj de la familio fondinta.

Atestilo pri al klostra tempo konsideratas la hodiaŭa paroĥestrejo de la komunumo de Wünschendorf, malfrugotika ŝtona domo. Ankaŭ memorigas onin je la historia konvento la gastejo Zum Klosterhof en la centro de Cronschwitz. Rekte ĉe la murorestaĵoj (intertempe sub privata posedo) troviĝas ankoraŭ refektorio kies teretaĝo datumas el la 13-a jarcento. Ankaŭ multe pli malfrue starigita droŝkistejo framskeleta surlokis. La kaj nun daŭrigataj elfosadoj respektive sekuriglaboroj ĉenava kaj ĉeambita financitis centprocente private.

Literaturo redakti

  • Georg Voss (eld.): Bau- und Kunst-Denkmäler Thüringens. Großherzogthum Sachsen-Weimar-Eisenach. Amtsgerichtsbezirk Weida. Heft XXV. Gustav Fischer Verlag, Jena 1897. p. 14–17. (Digitalisat Arkivigite je 2016-05-13 per la retarkivo Wayback Machine)
  • Leibniz-Institut für Länderkunde (eld.): Das nördliche Vogtland um Greiz. Eine landeskundliche Bestandsaufnahme im Raum Greiz, Weida, Berga, Triebes, Hohenleuben, Elsterberg, Mylau und Netzschkau (=Landschaften in Deutschland, 68), Böhlau Verlag, Leipzig 2006 ISBN 3-412-09003-4, p. 100-101; 437
  • Helmut Thurm: Das Dominikaner-Nonnenkloster Cronschwitz bei Weida. Verlag von Gustav Fischer, Jena 1942.

Eksteraj ligiloj redakti

50.7904464631112.097728252411