Minusio

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Mondacce)

Minusio estas komunumo de la Komunumaro Navegna kaj la Distrikto Locarno en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 7090 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Minusio
Blazono de Minusio
Blazono de Minusio
Blazono de Minusio
Minusio
Minusio
Minusio
Kantono Tiĉino
Distrikto Locarno
Komunumaro Navegna
Koordinatoj  46° 10′ 37″ N 8° 48′ 47″ O / 46.17694 °N, 8.81306 °O / 46.17694; 8.81306 (mapo)Koordinatoj: 46° 10′ 37″ N 8° 48′ 47″ O / 46.17694 °N, 8.81306 °O / 46.17694; 8.81306 (mapo)
Nombro de loĝantoj 7090
Areo 5,85 km²
Alteco 246 m super marnivelo
Poŝtkodo 6648
Komunumkodo 5148
Mapo de Minusio
Mapo de Minusio
Mapo de Minusio

Geografio redakti

Minusio estas urbeca komunumo, kiu situas oriente de la urbo Locarno, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas, ĉe la nordokcidenta bordo de la Majora Lago. Al la komunumo Minusio konsistas el la vilaĝo Minusio kun la kvartaloj Borenco, Brighirolo, Cadogno, Ceresol, Ciossi, Fangi, Fontile, Fracce, Frizzi, Mappo, Mezzo, Mondacce, Navegna, Rivapiana, Roccabella kaj Ronchetti. [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,85 km², de kiuj 55,2% estas kovritaj de arbaro, 8,6% servas por agrikulturo kaj 33,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Minusio limas en nordo al Brione sopra Minusio, en oriento al Tenero-Contra, en sudo al la Majora Lago, en sudokcidento al Muralto, en okcidento al Orselina, kaj nordokcidento al Avegno.

Trafiko redakti

Tra Minusio pasas la kantona ĉefvojo n-ro 13 de Belinzono al Locarno. En oriento de la komunumo situas alveturejo al la svisa aŭtovojo A13. La fervojlinio, kiu kondukas tra la komunumo ne disponas pri haltejo sur la komunuma teritorio, sed la ĉefa stacidomo de Locarno situas en piedira distanco okcidente de la komunumo en Muralto. La komunumo mem per la loka busreto, nome la buslinio n-ro 1 de Tenero al Ascona, de la urbo Locoarno estas bone konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Minusio datiĝas el la jaro 1061 Menŭio. En Ceresol estis malkovritaj signifaj tomboj el la ferepoko, kiuj datiĝas proksimume el la 6-a jarcento antaŭ Kristo. Krome estis trovitaj pluraj tombokampoj el la romia epoko. En la jaro 1313 estis skribe dokumentita la vilaĝa rajto de Minusio. En la jaro 1479 Brione sendependiĝis de Minusio. De 1803 ĝis 1839 Minusio estis la ĉefloko de la Komunumaro Navegna. En la jaro 1839 tiu funkcio estis transigita al Tenero kaj Minusio samtempe estis armee okupita, ĉar ĝi partoprenis en ribelado kontraŭ la Respubliko Tiĉino.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti