Gudo TI

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Monti Martino)
- La mallongigo TI en Gudo TI staras por la svisa Kantono Tiĉino. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Gudo.

Gudo estas komunumo de la komunumaro Tiĉino kaj la distrikto Belinzono en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 770 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Gudo
Blazono de Gudo
Blazono de Gudo
Blazono de Gudo
Preĝejo Sankta Maria en Gudo
Preĝejo Sankta Maria en Gudo
Preĝejo Sankta Maria en Gudo
Kantono Tiĉino
Distrikto Belinzono
Komunumaro Tiĉino
Koordinatoj  46° 10′ 0″ N 8° 57′ 0″ O / 46.16667 °N, 8.95000 °O / 46.16667; 8.95000 (mapo)Koordinatoj: 46° 10′ 0″ N 8° 57′ 0″ O / 46.16667 °N, 8.95000 °O / 46.16667; 8.95000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 770
Areo 9,94 km²
Alteco 232 m super marnivelo
Poŝtkodo 6515
Komunumkodo 5008
Mapo de Gudo
Mapo de Gudo
Mapo de Gudo

Geografio redakti

Gudo situas en la nordo de la ebenaĵo de Magadino ĉe la bordo de la rivero Tiĉino, proksimume 6 kilometrojn okcidente de la kantonĉefurbo Belinzono, al kies aglomeraĵo la komunumo apartenas. Sude de la kanaligita rivero Tiĉino etendiĝas marĉo kun pluraj lagetoj. La malnova fluvojo de Tiĉino formas la sudan komunumlimon. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Gudo kaj Progero en la ebenaĵo, kaj Malacarne, Caneggio, Costone kaj Monti Martino[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,94 km², de kiuj 61,8 % estas kovritaj de arbaro, 27,1% servas por agrikulturo kaj 4,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Gudo limas en nordo kaj oriento al Sementina, en sudsudoriento al Giubiasco, en sudo al Sant'Antonino TI, en sudsudokcidento al Cadenazzo, kaj en okcidento al Cugnasco.

Trafiko redakti

Tra Gudo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 13 de Belinzono al Locarno. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 Belinzono-Sudo situas proksimume 3 kilometrojn okcidentsudokcidente de la komunumo en Camorino.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Gudo datiĝas el la jaro 1277 kiel Gudio. Komence de la 20-a jarcento apud Progero estis trovita vasta prahistoria tombokampo. El trovitaj ceramikaj objektoj oni konkludis, ke la unuaj setlejoj en Gudo jam ekzistis en la 17-a jarcento antaŭ Kristo. Dum mezepoko la johanitoj de Contone, la episkopo de Como kaj diversaj nobelaj familioj de la regiono posedis bienojn en Gudo. En la jaro 1440 Gudo kaj Sementina disiĝis de la paroĥo Belinzono kaj sendependiĝis. Laŭ Legendoj en Gudo dum mezepoko ankaŭ ekzistis benediktana monaĥejo. [3]

Vidu ankaŭ redakti

  • Aliaj signifoj de Gudo

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti