Moriĉa iktero

La Moriĉa iktero, Icterus cayanensis chrysocephalus, estas subspecio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj de ties tipa genro nome Ikteroj kiu enhavas speciojn kiuj montras flavajn kaj nigrajn kolorojn. La Moriĉa iktero, iam konsiderata distinga specio (I. chrysocephalus) estas nune lokata ene de la Flavaŝultra iktero (Icterus cayanensis) kiel subspecio. Ĝi estas specio de loĝantaj birdoj en tropikoj de orienta Sudameriko. Tiu birdo rimarkindas pri ties liga asociado kun la palmo Mauritia flexuosa (de kies surloka nomo Moriche devenas la komuna nomo de la subspecio).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Moriĉa iktero
Moriĉa iktero
Moriĉa iktero
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Icterus
Specio: 'I. cayanensis'
Subspecio: I. c. chrysocephalus
Icterus cayanensis
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu laŭ ekologio distinga birdo estis iam traktata kiel specio Icterus chrysocephalus. Ĝi estis eventuale ankaŭ enmetita en la klado de la Flavaŝultra iktero (I. cayanensis). Tiele ekzemple la AOU ekde 2005 enmetis la Moriĉan ikteron en I. cayanensis. La strukturo kiel subspecio de I. cayanensis estas ankoraŭ ege konfuza.[1]

Temas pri svelta birdo, 22 cm longa kaj pezas 42 g, kun longa vosto kaj fajna kurveca beko. Ĝi havas ĉefe nigran plumaron, escepte briflavajn kronon, pugon, femurojn kaj ĉefe ŝultromakulojn. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas malhelbrunaj pli ol nigraj, kun pli senkoloraj ŝultromakuloj.

La kanto de la Moriĉa iktero estas ĉirpanta fajfa heaaa-ŭiiuuu-heaaa. Tiu estas ofte facile vidata specio ĉe sia preferata arbo, kaj kutime estas sola aŭ en paro.

Arbaro de Moriĉa palmo ĉe Rivero Pigro, Maranhão (Brazilo)

La Moriĉa iktero reproduktiĝas el orienta Kolombio, sudorienta Venezuelo, Trinidado kaj Gujanoj, kaj suden al orienta Ekvadoro, Paragvajo kaj norda Brazilo, norde de Amazono. La trinidada populacio povus esti komencinta el ĵusa koloniigo aŭ eskapoj. Ĝi estas plej komuna el marnivelo ĝis 500 m smn, sed ĝi povas atingi ĝis 1,000 m en la orienta deklivaro de Andoj, kiu markas la okcidentan bordon de ties teritorio[2].

La Moriĉa iktero estas birdo ege asocia kun la Moriĉa palmo (Mauritia flexuosa), kaj ĝi troviĝas en arbaroj, arbarbordoj, marĉoj aŭ savano kie estas tiu arbo. Tiu birdo manĝas ĉefe insektojn, sed ankaŭ suĉas nektaron kaj manĝas iom da frukto. Ties nesto estas longa pendanta kesteto de herboj kaj alia plantofibroj, pendita el fino de branĉo de Moriĉa palmo. La kutima ovaro estas de du malhelpunktataj palbluecaj aŭ blankecaj ovoj.

Ĝi iom suferas kaptadon por komerco de kaĝobirdoj, sed povas elteni grandan ĝenadon en sia habitato se restas iom de Moriĉaj palmoj.

Notoj redakti

  1. SACC (2008)
  2. Salaman et al. (2002)

Referencoj redakti