Malfermi la ĉefan menuon

La motlava lingvo (propra nomo M̄otlap [ŋ͡mʷɔtˈlap], nomata en eŭropaj lingvoj Mwotlap kaj antaŭe Motlav) estas lingvo parolata en norda Vanuatuo. Ĝin parolas proksimume 2 100 homoj, kiuj plejparte loĝas en la insulo Mota Lava[1]. Malgraŭ tiu relative malgranda parolantaro, tiu lingvo ne estas en danĝero; ĝi eĉ estas la plej parolata lingvo en la provinco Torba.

Motlava lingvo
M̄otlap
Parolata en Flago-de-Vanuatuo.svg Vanuatuo
Regiono Mota Lava
Parolantoj 2 100[1]
Skribo Latina
Lingvistika klasifiko
Aŭstronezia
Malajo-polinezia
Oceania
Centra kaj orienta
Centra kaj norda vanuatua
Motlava
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 map[2]
  ISO 639-3 mlv
  Glottolog motl1237
Angla nomo Mwotlap language
Franca nomo mwotlap
Information icon.svg
vdr

Kiel ĉiuj vanuatuaj lingvoj, la motlava apartenas al la oceania lingvaro, branĉo de la granda aŭstronezia lingvaro. Pli precize, ĝi estas parto de la nord-centra-vanuatua lingvaro, grupo inkluzivanta plimulton de la lingvoj de tiu lando.

La motlava havas plurajn ecojn tipajn de oceaniaj lingvoj:

  • ĝia pronoma sistemo distingas kvar nombrojn (ununombro, dunombro, trinombro kaj multenombro);
  • posedo estas malsimpla, ĉar substantivoj povas esti posedendaj aŭ neposedendaj, kaj en ĉi tiu kazo, oni devas indiki la specon de posedo;
  • la parolantoj apenaŭ uzas la konceptojn de dekstro kaj maldekstroj; anstataŭe ili uzas pozician sistemon laŭ la geografio de la insulo (teren, maren).

SkriboRedakti

La motlava lingvo ne havas propran alfabeton, pro tio ĝiaj parolantoj kaj lingvistoj skribas ĝin per la latina alfabeto kun supersignoj[3].

Litero a b d e ē g h i k l m
Elparolo [a] [ᵐb] [ⁿd] [ɛ] [ɪ] [ɣ] [h] [i] [k] [l] [m] [ŋ͡mʷ]
Litero n o ō p q s t u v w y
Elparolo [n] [ŋ] [ɔ] [ʊ] [p] [k͡pʷ] [s] [t] [u] [β] [w] [j]

ElparoloRedakti

La motlava lingvo ne havas tonojn kaj la akcento ĉiam trafas la lastan silabon de vorto[4].

KonsonantojRedakti

La motlava havas 16 konsonantajn fonemojn, plus kelkaj alofonojn kaj kelkaj sonoj, kiuj ekzistas nur en kelkaj pruntvortoj.

Motlavaj konsonantoj[5]
Lipo-velaj Dulipaj Alveolaj Velaj Glota
Senvoĉaj plozivoj /k͡pʷ/ q /t/ t /k/ k
Antaŭnazigitaj voĉaj plozivoj /ᵐb/ b /ⁿd/ d
Frotaj /β/ v, p /s/ s /ɣ/ g /h/ h
Nazaj /ŋ͡mʷ/ /m/ m /n/ n /ŋ/
Flanka /l/ l
Duonvokaloj /w/ w /j/ y

La fonemo /β/ havas tri alofonojn:

  • komence de silabo, [v] aŭ [β] laŭplaĉe,
  • fine de silabo, [p][6].

Tiam radiko kiel vlag (“kuri”) povas iĝi valag (“ili kuras”) aŭ me-plag (“li kuris”). Tiu fenomeno ankaŭ klarigas, kial la lingvo estas konata sub la nomoj Motlav kaj Mwotlap. Tamen [p] kelkfoje okazas komence de silabo en novaj pruntvortoj, kiel ne-pepa (“papero”, de la angla paper).

Simila fenomeno okazas kun la antaŭnazigitaj konsonantoj: silabfine ili iĝas nur buŝaj. Tiam bnē~ (“mano”) iĝas bēnē-k (“de mia mano”) kaj nē-mnē-k (“mia mano”)[7].

Ekzistas ankaŭ malofta sono [r], kiu troviĝas nur en novaj pruntvortoj kiel rin̄ (“telefoni”, de la angla ring)[8].

VokalojRedakti

La motlava havas sep buŝajn vokalojn. Ekzistas nek nazaj vokaloj, nek longaj, nek diftongoj (du sinsekvaj vokaloj apartenas al du apartaj silaboj)[9].

Motlavaj vokaloj
Antaŭaj Centra Malantaŭaj
Fermitaj /i/ i /u/ u
Duonfermitaj /ɪ/ ē /ʊ/ ō
Duonmalfermitaj /ɛ/ e /ɔ/ o
Malfermita /a/ a

GramatikoRedakti

Personaj pronomojRedakti

La personaj pronomoj distingas kvar nombrojn (ununombro, dunombro, trinombro kaj multenombro), sed ne ekzistas genro: signifas li, ŝiĝi. Ekzistas ankaŭ distingo inter inkluziva kaj ekskluziva “ni”[10].

Persono Ununombro Dunombro Trinombro Multenombro
1-a ekskluziva no, nok kamyō kamtēl kem, kemem
inkluziva dō, dōyō ēntēl, dētēl gēn
2-a nēk kōmyō kēmtēl kimi
3-a kōyō kēytēl kēy

Tiam ekzemple signifas “vi kaj mi”, kamtēl “mi kaj du homoj (sed ne vi)”, kimi “vi (kvar aŭ pli)”, ktp.

Deklinacioj ne ekzistas, la pronomoj povas esti uzataj kiel subjekto aŭ objekto kaj ankaŭ post prepozicio. Kiam eblas du formoj, oni povas libere elekti, krom por la unua ununombra persono (en kelkaj kuntekstoj, nonok estas deviga); kaj kem povas esti nur subjektoj.

Notoj kaj referencojRedakti

  1. 1,0 1,1 Alexandre François. Lingvoj de norda Vanuatuo (angle). Alirita la 2-an de decembro 2012.
  2. Ĝenerala kodo por aŭstroneziaj lingvoj.
  3. François 2001, paĝoj 77–78
  4. François 2001, paĝo 81
  5. François 2001, paĝo 51
  6. François 2001, paĝoj 65–66
  7. François 2001, paĝoj 71–72
  8. François 2001, paĝo 63
  9. François 2001, paĝoj 75–76
  10. François 2001, paĝoj 371–373

BibliografioRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti