István Nemere

Hungara verkisto, interpretisto kaj literatura tradukisto, 1944-2024
(Alidirektita el NEMERE István)
8 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 5 dec. 2024.

István NEMERE [IŜTvan NEMere] (laŭ la hungara skribmaniero Nemere István[1]; iam uzadis Stefano Nemere) (naskiĝis la 8-an de novembro 1944 en Pécs — mortis la 15-an de novembro 2024) estis hungara verkisto, interpretisto kaj literatura tradukisto el la pola kaj Esperanto.

István Nemere
István Nemere - hungara verkisto kaj tradukisto
István Nemere - hungara verkisto kaj tradukisto
Persona informo
Naskiĝo 8-an de novembro 1944 (1944-11-08)
en Pécs,  Hungara reĝlando
Morto 15-an de novembro 2024 (2024-11-15) (80-jaraĝa)
Tombo Szigethalom Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj Esperantohungarapola
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd - bibliotekscienco (–1975) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Ferenc Nemere (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Mária Nemere (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo lingvisto
sciencfikcia verkisto
verkisto
Literatura tradukisto
bibliotekisto
esperantisto
tradukisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Q114525621
Q467901
TTT
Retejo http://nemere.hu/
vdr
Kovrilpaĝo de István Nemere: Vizito sur la Teron, Impeto, Moskvo, 2001

Esperantistiĝis en 1962. Nemere verkas ĉefe en la hungara lingvo, sed ankaŭ - tre aktive - en Esperanto. Lia verkaro kovras vastan gamon da temoj; ĝi konsistas ekz. el krimromanoj, sciencfikcio, amromanoj kaj fikciaj libroj pri politikaj/sociaj problemoj.

Li gajnis trifoje la premion "La Verko de la Jaro" kaj prezidis la Esperantan PEN-Centron. Tamen, li ne estis akceptita en la Hungara Verkista Asocio. En la 1960-aj jaroj li estis interalie pioniro de la aplikita denaskismo (unua redaktoro de "Gepatra Bulteno", unua organizanto de REF - Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj).

La romano de Nemere Krias la silento (2002) estas inspirita de la vivo de la Nobelpremiito Oe Kenzaburo, kies propra romano 個人的な体験, Kojinteki na taiken (1964) grandparte paralelas al la komenco de la romano de Nemere. Posta romano de Oe, 万延元年のフットボール, Man'en gan'nen no futtobōru (1967), ricevis en angla traduko la titolon The Silent Cry (La silenta krio), kiu paralelas al la titolo de la libro de Nemere.

Nemere iam uzadis ankaŭ la nomversion Stefano Nemere, sed lia nomo aperis plej ofte kiel István Nemere en Esperantujo.

Monda rekordo

redakti

En oktobro 2019 li transprenante la mondan rekordon de Barbara Cartland kiel la aŭtoro kun la plej publikigitaj verkoj[2].

„Mi laboras ĉiun benitan tagon, de la kvina matene ĝis la dua posttagmeze. Poste mi promenas kun la hundo, legas la gazetojn kaj kelkfoje posttagmeze enŝaltas la tajpilon duan fojon. Mi verkas tiel longe kiel mi vivas kaj mi vivas tiel longe kiel mi verkas."

La 8-an de novembro 2024, post festado de sia 80-a naskiĝtago kaj la publikigo de lia 800-a libro, li subite malsaniĝis kaj estis prenita al la hospitalo kun koratako,  kie li estis metita sub profundan anestezon kaj poste mortis[3].

Verkoj en Esperanto

redakti
 
Kovrilpaĝo de István Nemere: La fermita urbo, 1982, reeldono: 2000
 
Kovrilpaĝo de István Nemere: La naŭa kanalo, HEA, 1981
 
István Nemere "Pigre pasas la nokto", originala romano de 1992

La rilato de Nemere kun Esperanto restis dum lia tuta kariero, li estis membro de la Esperanto-asocio Verda Stelo en Nyíregyháza, kaj regule dediĉis siajn librojn en Esperanto. István Nemere publikigis entute 800 verkojn, en diversaj ĝenroj kaj ofte sub pseŭdonimoj[1].

La unua el la 23 libroj de Nemere en Esperanto estis eldonita en 1981 sub la titolo Naŭa kanalo, kaj la lasta en 2024 en dulingva, esperanto-hungara versio: Ruza kiel vulpo. Pluraj el liaj 23 libroj eldonitaj en Esperanto estis originale verkitaj en Esperanto kaj nur poste tradukitaj en la hungaran.

  • La naŭa kanalo (novelaro 1981)[4] (vidu apude la kovrilpaĝon)
  • La fermita urbo (romano 1982; reeldono 2000) (vidu apude la kovrilpaĝon)
  • La blinda birdo (romano 1983) (vidu apude la kovrilpaĝon)
  • Sur kampo granita (romano 1983; reeldono 1987). En 1997 aperis ĝia traduko en la nederlanda, Op een veld van graniet.
  • Febro (romano 1984) (vidu apude la kovrilpaĝon)
  • La monto (romano 1984)
  • La alta akvo (romano 1985)
  • Serĉu mian songon (romano 1987)
  • Terra (romano 1987)
  • Dum vi estis kun ni (romano 1988)
  • Vivi estas danĝere (romano 1988)
  • Vi povas morti nur dufoje (romano 1989)
  • Pigre pasas la nokto (romano 1992) (vidu sube la kovrilpaĝon)
  • Krokize de mia ĝardeno (novelaro 1992)
  • Nesto de viperoj (romano 1994)
  • Amparolo (novelaro 1997)
  • Serĉu, kaj vi trovos (romano 1999)
  • Vizito sur la Teron (romano 2001) (vidu apude la kovrilpaĝon)
  • Krias la silento (romano 2002)
  • Vismar (romano 2008)
  • Serpentoj en la puto (romano 2009)
  • Jesa (romano 2009; nova eldono 2019)
  • Ruza, kiel vulpo / Ravasz, mint a róka (dulingva eo-hu, krimrakonto, 2024)

En 2018-2019 aperis ankaŭ en Esperanto la granda 3-voluma kroniko de Nemere La Historio de Hungario, kaj estas ankaŭ neeldonitaj, originalaj noveloj en Esperanto, kiujn li verkis por lingvolernantoj de la Kultura Esperanto-Asocio.

Recenzoj

redakti

Pri La naŭa kanalo

 
 Jen denova eldonaĵo de Hungara Esperanto-Asocio. La nomo de la aŭtoro, Istvan Nemere, jam iomete famiĝis en la movado. Inter alie la partoprenantoj de la 1982jara TEJO-seminario "Homaj loĝlokoj — hodiaŭ kaj morgaŭ" povis persone konatiĝi kun li. Nun antaŭ mi kuŝas lia unua libroforma verkaro esperantlingva. Verkaro estas la ĝusta esprimo — la libro konsistas el 30 rakontoj, anstataŭ-antaŭparola intervjuo kaj „Inventaro“, prozaĵo listiganta vortojn kaj vortgrupojn de Haŭto ĝis nu!

La rakontaro estas treege malhomogena laŭ formo kaj enhavo. Eble tio signifas avantaĝon, ĉar ĉiu leganto trovos plezuran pecon. La plej multaj rakontoj prezentas simplajn, senambjciajn scenojn el la ĉiutaga vivo aŭ malgravajn aventurojn de strangetuloj. Iam ŝajnis al mi, ke al la aŭtoro mankis ideo por kontentige fini bone komencitan rakonton (La Mesio en Greentown). Plej plaĉis al mi la kosmoveturista novelo "Forgeso". Vere streĉajn aventurojn la leganto apenaŭ trovas, same la kulminoj ofte estas malbone ellaboritaj, kelkfoje enuigas la tro longaj ĝeneralaj priskriboj, kiuj ne progresigas la pason de la historio.

Malgraŭ miaj kritikaj vortoj la eldono de la libro estas laŭdinda, ĉar finfine originala verkisto el socialisma lando aperas per pli ampleksa verko sur la libromerkato kaj plivastigas la spektron de nia literaturo. 
— Michael Lennarti. Der Esperantist n118 feb. 1983

Pri La blinda birdo

 
 Ili estas amikoj: Sven Viborg el Skandio kaj Govan Dyebo el Suda Respubliko. Sed Dyebo estas nigrulo, kaj liaj elpaŝoj kontraŭ la blankula diktaturo en Suda Respubliko kaŭzis, ke li malliberigis. Viborg tial flugas al la fora lando por enketi pri sia amiko. Viborg, la liberala etburĝo, preskaŭ dronas en la labirinto de la diktaturo, antaŭ ol li trovas helpantojn. Kaj la blankuloj konsciantaj pri la proksimiĝanta fino de la diktaturo kaj nigruloj batalantaj en la Fronto realigas la liberigon de la amiko.

Ĉi tiu romano estas bonege verkita. Kompare al la antaŭaj du verkoj estas sentebla maturiĝo je rakontado kaj stilo. Nemere prezentas bone konstruitan oranĝan kun psikologie pentritaj, naturaj protagonistoj kaj streĉaj aventuroj. Lia lingvaĵo estas simpla, sen troaj ornamaĵoj kaj tial flue legebla, vera esperantaĵo. La prej grava merito de Nemere: „La blinda birdo" estas politika romano. La funkciado de diktaturo, ĝiaj internoj stabiligaj kaj malstabiligaj faktoroj, la bonvola kaj ŝajne nepolitika sinteno de la verkisto Viborg, la liberiga batalo de la Fronto: Nemere leĝere, sen instruista pozo prezentas ĉi ĉion laŭ kompreniga kaj kredebla maniero. Tiu amaso da problemoj ofte estas evoluata per dialogoj, kiuj organike integriĝas en la verko. Krome li mencias tre gravan problemon: La regadperiodon post la liberiĝo el sub la diktaturo, kiam la diversaj fortoj, kiuj ĝis tiam havis komunan malamikon, volas realigi siajn diversajn individuajn celojn. Nikaragvo, El Salvadoro, Irano . . . flamo aktualeco troviĝas en tiu romano.

Por mi ĝi estas la unua postmilita romano de socialisma realismo en la originala Esperanto-literaturo. Tial laŭdan dankon al I. Nemere kaj esperon, ke „La blinda birdo" estos konvene akceptata de la esperantista publiko
— Michael Lennartz. Der Esperantis n123_jan. 1984

Pri Sur kampo granita

 
 Istvan Nemere estas unu el la plej produktivaj verkistoj esperantlingvaj. Lia unua libro (La naŭa kanalo) aperis on 1981, nun ni povas legi lian kvaran verkon.

Martin Dregger, dum la milito leŭtenanto de la germana okupada armeo en Italio, respondecas pri pafmortigo de sep homoj. Post la milito li eklaboras ĉe la Ruĝa Kruco en Svislando kaj tie altrangiĝas. Kiam li demaskiĝas kiel militkrimulo, li mallonge antaŭ la arestiĝo veturas al la vilaĝo, kie li estiĝis krimulo, por denove renkonti la ĉeestintojn. La historio estas verkita laŭ vera okazajo. Tiu afero ne estas unika, ankaŭ en GDR antaŭ nelonge estas kondamnita simila homo kiel Dregger: Dum la milito krimulo, poste bona ŝtatano, diligenta laborulo, fidinda estro. Do la temo de la romano estas aktuala. Tamen min, germano naskiĝinta dek jarojn post la milito, la verko ne kontentigas. Nemere priskribas la vivon de Dregger en la itala vilaĝo kaj poste kiel funkciulo de RK. Dregger ĉiam strebas esti bonulo, li evitas kverelojn kun la vilaĝanoj, penas konstrui ponton inter invadintoj kaj okupiĝintoj. Lia malbona ombro estas la suboficiro Helmut, ĝisosta nazio, kiu plenumas la krimojn. La pentrata bildo de germanaj oficiroj restas nekompleta, pala. Tradicioj de la oficira kasto, ebla burĝa humanisma edukado, iuj rilatoj al la faŝisma reĝimo restos netuŝataj. Nemere verkas profesie, flue. Kvankam li enhave ne atingas la nivelon de "La blinda birdo", kio por mi estas lia ĝisnuna majstraĵo, li pruvas, ke li scipovas ligi politikan

eldiron kun aventureco kaj verkista altniveleco. 
— Michael Lennartz Der Esperantist_n125_mar. 1984

Pri Febro[5]

 
 Anna, la edzino de inĝeniero Danai, havis intimajn rilatojn al la mi-rakontanto de la nova, kvina verko de la hungara aŭtoro Nemere. Ŝi mortis, ĉu propravole, ĉu murde?, sed [tiel] ŝia amiko estas konvinkita, ke la edzo mortigis ŝin. Tial li persekutas la inĝenieron, timigas lin per telefonvokoj, serĉas okazon por murda venĝo.

Nemere rakontas alterne sur du ebenoj: La realtempa ebeno priskribas la amdolorojn de la amiko, liajn farojn cele al torturado kaj pereigo de la inĝeniero. Liaj rememoroj pri la feliĉaj horoj kun Anna estas la alia ebeno.

La aŭtoro devas apliki sian tutan rakontistan talenton por eviti enuigon de la leganto. Li bone sukcesas ne banaligi la romanon. Tamen restas kelkaj romantikismaj nuancoj, ripetiĝadas aŭtoveturadoj, renkontiĝoj en restoracioj kaj kafejoj, mallongaj, misteraj telefonvokoj al li. Tio estas tre malmulte por kapti la intereson de leganto dum pli ol cent paĝoj. La surpriza fino eĉ ŝajnas al mi konstruita por ne fari la simpatian protagoniston krimulo
— Michael Lennartz. Der Esperantist n128_jun. 1984
 
 Originala romano de aŭtoro bone konata pro sia elstara parola stilo 
— Der Esperantist n130. feb. 1985

Persone

redakti

Li kaj lia unua edzino renkontis danke al Esperanto, kaj unu el la gepatraj lingvoj de ilia filino Kinga estis Esperanto. En 1967, lia filino Kinga estis naskita. Ĉar li kaj lia edzino parolis Esperanton hejme, Esperanto fariĝis unu el la denaskaj kaj familiaj lingvoj de Kinga. Nemere iniciatis kaj estis unu el la unuaj organizantoj de la jarkunveno de Esperanto-familioj (Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj, REF), kaj li estis ankaŭ la unua redaktoro de la revuo "Gepatra Bulteno" por Esperanto-familioj.

Interpretisto

redakti

Krom lia laboro kiel verkisto en la hungara kaj Esperanto, li laboris kiel diplomatia interpretisto kaj konatiĝis kun la bazaĵoj de la angla, germana, franca, itala, hispana, rusa, slovaka kaj ukraina.

Honoro kaj premio

redakti
  • 1982: titolo de "Best European Science Fiction Writer" de la European Science Fiction Association.
  • 1983: European Science Fiction Society Award (Premio de la eŭropa SF-societo)

Eksteraj ligiloj

redakti

Referencoj

redakti
  1. 1,0 1,1 Li verkis duonon de siaj libroj sub diversaj pseŭdonimoj; En 2017, li listigis 46 pseŭdonimojn en sia retejo.
  2. (hu) Mirinda hungara mondrekordo naskiĝis. Napi.hu. Alirite: la 18-an de marto 2020)
  3. (hu) István Nemere mortis, telex.hu
  4. Hungara Esperanto-Asocio. Budapest 1981. 104 pĝ.
  5. Hungara Esperanto-Asocio. 1984.