Nacia Parko Yosemite

(Alidirektita el Nacia parko Yosemite)

La Nacia Parko Yosemite (/joʊˈsɛm.ɪ.ti/, angle Yosemite National Park, esperanta prononco "joŭSEmiti")[1][2] estas usona nacia parko en Kalifornio,[3][4] ĉirkaŭita sudoriente de Nacia Arbaro Sierra kaj nordokcidente de Nacia Arbaro Stanislaus. Ene de la nacia parko situas la "valo Yosemite", kiu donis sian nomon al la tuta teritorio. Administras la parkon la Nacia Parka Agentejo kaj la parko havas areon de 3074 km2[5] kaj situas ĉe la okcidenta rando de la montaro Sierra Nevada. Ĝi estas en kvar gubernioj, centrante en Tuolumne kaj Mariposa, etendiĝante norden kaj orienten al Mono kaj suden al Madera. Nomite monda heredaĵo en 1984, Yosemite estas internacie agnoskita pro ĝiaj granitaj krutaĵoj, akvofaloj, klaraj riveretoj, boskoj de egaj sekvojoj, lagoj, montoj, herbejoj, glaciejoj, kaj biologia diverseco.[6] Preskaŭ 95% de la parko estas nomita sovaĝejo.[7]

Nacia Parko Yosemite
nacia parko de Usono • vidindaĵonacia parko [+]

Lando Usono
ŜtatoKalifornio
Distriktojkantono Tuolumne, kantono Mariposa, kantono Madera, kantono Mono
Historia regionoPajuteoj

MontaroSierra Nevada
KonstruaĵoHotelo Wawona
RiveroMerced

Koordinatoj37° 44′ 33″ N, 119° 32′ 15″ U (mapo)37.7425-119.5375Koordinatoj: 37° 44′ 33″ N, 119° 32′ 15″ U (mapo)
Plej alta punktoMount Lyell [+]
Areo3 027,19 km² (302 719 ha) [+]

Biomoj de regionoarbaro
RokaroEl Capitan
ValoValo Yosemite

Estiĝo1890

Vizito3 242 644 (jaro 2006)
Plej facila aliroel Mariposa

HorzonoPTZ (UTC-8)
- somera tempoPTZ (UTC-7)
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
NomoNacia parko Yosemite
Tipo de heredaĵonatura heredaĵo
Jaro1984 (8)
Numero308
RegionoNorda Ameriko
Kriteriojvii, viii

Nacia Parko Yosemite (Kalifornio)
Nacia Parko Yosemite (Kalifornio)
DEC
Lokigo de Kalifornio en Usono
Map
Nacia Parko Yosemite

Vikimedia Komunejo:  Yosemite National Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]

 Usono
vdr
Valo Yosemite vidita el Tunnel
Parko Yosemite

Yosemite estas unu el la plej grandaj kaj malpli fragmentigita vivaĵarejo en la montaro Sierra Nevada, kaj la parko subtenas diversecon de plantoj kaj bestoj. La parko havas altecon kiu varias de 648 ĝis 3997 metroj, kaj enhavas kvin ĉefajn plantajn zonojn: ĉaparala kaj kverka arbaro, malalta montana arbaro, supra montana arbaro, subalpa zono, kaj alpa zono. El 7000 plantaj specioj de Kalifornio, proksimume 50% troviĝas en la montaro Sierra Nevada, kaj pli ol 20% troviĝas ene de Yosemite. La parko enhavas taŭgan vivejon por pli ol 160 maloftaj plantoj, kun maloftaj lokaj geologiaj formaĵoj kaj unikaj grundoj difinantaj la restriktitajn vivlokojn kiujn multaj ĉi tiuj plantoj okupas.[6]

La monto Half Dome dum krepusko

La geologio de Yosemite havas granitajn rokojn kaj restaĵojn de pli malnovaj rokoj. Antaŭ proksimume 10 milionoj da jaroj, la montaro Sierra Nevada estis levita kaj poste klinita kaj tiel fariĝas havanta mildajn okcidentajn deklivojn kaj pli ekstremaj orientaj deklivoj. La levo pliigis la deklivecon de bordoj de riveroj, kaj rezulte kreiĝis profundaj, mallarĝaj kanjonoj. Antaŭ proksimume unu miliono da jaroj, neĝo kaj glacio amasiĝis, kreante glaciejojn ĉe la pli altaj alpaj herbejoj, kiuj malsupreniĝis laŭ la riveraj valoj. Glacia dikeco en Valo Yosemite eble atingis 1200metrojn dum la frua glacieja periodo. La movado malsupren de la glacio tranĉis kaj skulptis la U-forman valon, kiu allogas tiom multe da vizitantojn al ĝiaj pitoreskaj perspektivoj hodiaŭ.[6]

Yosemite estis grava por la evoluado de la ideo de naciaj parkoj. Galen Clark kaj aliaj urĝis por protekti Valon Yosemite de konstruado, fine rezultante, ke Prezidanto Abraham Lincoln subskribis la Yosemite Grant-on en 1864. John Muir gvidis sukcesan movadon por igi Kongreson establi pli grandan nacian parkon antaŭ 1890, kiu inkluzivis la valon kaj ĝiajn ĉirkaŭajn montojn kaj arbarojn, starigante la vojon al la sistemo de Naciaj Parkoj.[8] Yosemite nun allogas proksimume kvar milionojn da vizitantoj ĉiujare,[9] kaj la plejparto da vizitantoj pasigas la plimulton de sia tempo en la 18 kvadrataj kilometroj de Valo Yosemite.[10] La parko spertis vizitan rekordon en 2016, preterpasante kvin milionojn da vizitantoj la unuan fojon en ĝia historio.[11] La parko komencis postuli rezervojn por aliri la parkon dum popularaj tempoj ekde 2020 responde al la pliiĝo de vizitantoj.

Loknomo redakti

La nomo "Yosemite" (kiu signifas "mortiganton" en la Miwok-a lingvo) originale estis la nomo de tribo kiu estis forpelita de la areo (kaj eble amasmortigita) de la Bataliono Mariposa.[12] Antaŭe, indiĝenaj popoloj nomis la areon"Aŭani" ("granda buŝo").[12] Aliaj triboj nomis la indiĝenan tribon, kiu loĝis en la Valo, Yosemite-oj ĉar krimuloj de la Pajuteoj formis la grupon.[12] La vorto "Yosemite" en la Miwok-a lingvo estas facile konfuzebla kun simila vorto, kiu signifas "grizurso".[12][13]

 
Mapo de la parko

Geografio redakti

Nacia Parko Yosemite situas en la centraj montoj de montaro Sierra Nevado en Kalifornio. Tri sovaĝaj areoj estas apudaj al Yosemite: Ansel Adams Wilderness sudoriente, Hoover Wilderness nordoriente, kaj Emigrant Wilderness norde.

La parko de 3080 km2 enhavas milojn da lagoj kaj lagetoj, 2600 km da riveretoj, 1300 km da vojetoj por marŝado, kaj 560 km da aŭtovojoj.[14] Du federe nomitaj Sovaĝaj kaj Pitoreskaj Riveroj, la rivero Merced kaj la rivero Tuolumne, komenciĝas ene de la landlimoj de Yosemite kaj fluas okcidenten tra la piedmontetoj Sierra, en la Centran Valon de Kalifornio. Mezume, proksimume 4 milionoj da homoj vizitas la parkon ĉiun jaron,[9] plejparte uzante la areon de 18 km2 de Valo Yosemite.[15]

Klimato redakti

 
Cervoj en la valo, fone la granita monto Half Dome

La parko havas mediteranean klimaton, kio signifas ke pluvo plejparte falas dum la mildaj vintroj, kaj la aliaj sezonoj estas preskaŭ sekaj (malpli ol 3 procentaĵoj de la ĉiujara pluvo falas dum la longaj, varmaj someroj). En alteco de 2400 metroj super la marnivelo, la ŝanco pri pluvo plej grandas, en la valoj kaj sur la montopintoj malpli pluvas. Neĝo foje falas dum aŭtunoj aŭ printempoj, sed konstante restas nur inter novembro kaj la fino de marto.

Farindaĵoj redakti

 
Yosemite hibrida veturilo, senkosta aŭtobusa servo

Valo Yosemite estas malferma dum la tuta jaro kaj multaj farindaĵoj haveblas per la Nacia Parka Agentejo, Konserva Organizaĵo Yosemite, kaj Aramark ĉe Yosemite, inkluzive naturaj marŝadoj, klasoj pri fotografio kaj arto, programoj de stelrigardado, vojaĝoj, luo de bicikloj, boatumado, rajdade de muloj kaj ĉevaloj, kaj klasoj pri rokgrimpado. Multaj homoj ĝuas mallongajn marŝojn kaj pli longajn marŝadojn al akvofaloj en Valo Yosemite, aŭ inter egaj sekojarboj en boskoj Mariposa, Tuolumne, aŭ Merced. Aliaj homoj ŝatas veturi aŭ rajdi turisman aŭtobuson al Glacier Point (Glacieja Punkto) (somero ĝis aŭtuno) por vidi perspektivojn de Valo Yosemite kaj la alta tero, aŭ veturi laŭ la pitoreska Tioga Road (Vojo Tioga) al Tuolumne Meadows (Herbejo Tuolumne) (majo ĝis oktobro) kaj marŝadi.

Vizitantoj plejparte restas nur dum unu tago, kaj vizitas nur tiujn lokojn ene de Valo Yosemite, kiuj estas facile alireblaj per aŭto. La kotizo de eniro estas US$25–30 por uzanto de aŭto, depende de la sezono.[16] Trafiko en la valo estas grava problemo dum populara sezono, en somero. Senkosta aŭtobusa sistemo funkcias dum la tuta jaro en la valo, kaj parkgardistoj instigas homojn uzi ĉi tiun sistemon pro tio, ke aŭtohaltejoj ene de la valo dum la somero estas ofte preskaŭ netroveblaj.[17] Oni povas vojaĝi al la parko de Fresno kaj Merced.[18]

Krom esplorado de la naturaj havaĵoj de la parko, vizitantoj ankaŭ povas lerni pri la natura kaj kultura historio de Valo Yosemite ĉe pluraj servoj en la valo: la Yosemite Valley Visitor Center (Vala Vizitantejo de Yosemite), la apuda Muzeo Yosemite, kaj la Nature Center (Naturcentro) ĉe Happy Isles. Estas ankaŭ du Naciaj Historiaj Orientiloj: la LeConte Memorial Lodge de Sierra Club (la unua publika vizitantejo de Yosemite) kaj la Hotelo Ahwahnee. Camp 4 (Tendaro 4) aldoniĝis al la Nacia Registro de Historiaj Lokoj en 2003.[19]

Marŝado redakti

 
Marŝantoj ĉe la kabloj de Half Dome dum homplena somera tago en 2008

Pli ol 1300 km de vojoj uzeblas al marŝantoj[6]—inkluzive facilaj promenoj ĝis malfacilaj montaj ekskursoj aŭ tranokta piedvojaĝo. Unu el la plej popularaj vojoj gvidas al la pinto de Half Dome kaj necesigas antaŭan permesilon de Tago de Falintoj en la fina parto de majo, ĝis Tago de Kolombo en la komenca parto de oktobro.[20] Maksimume 300 marŝantoj, elektitaj hazarde, rajtas antaŭeniri preter la bazo de la subkupolo ĉiutage, inkluzive 225 dumtagaj marŝantoj kaj 75 dorsosakuloj.[21]

La parko dividiĝas je kvin sekcioj por la dumtaga uzanto—Valo Yosemite, Wawona/Mariposa Grove/Glacier Point, Tuolumne Meadows, Hetch Hetchy, kaj Crane Flat/White Wolf.[22] Multaj libroj priskribas parkajn vojojn kaj senkosta informo haveblas de la Nacia Parka Agentejo en Yosemite. Parkaj gardistoj instigas vizitantojn sperti partojn de la parko krom Valo Yosemite.

Inter malfrua printempo kaj frua aŭtuno, multaj partoj de la parko alireblas por multatagaj dorsosakaj vojaĝoj. Ĉiuj tranoktaj vizitoj en la malantaŭa tero necesigas sovaĝejan permesilon[23] kaj la plejparto necesigas aprobitan kontraŭursan manĝaĵtenilon.[24]

Veturado redakti

Iuj lokoj en Yosemite bezonas marŝadon, sed aliaj lokoj povas aliriĝi peraŭte. Veturejoj ankaŭ permesas al gastoj rigardi la noktan ĉielon en lokoj ekster ilia tendaro aŭ hotelo. Ĉiuj la vojoj en Yosemite estas pitoreskaj, sed la plej fama estas Tioga Road, ordinare malfermita de fina parto de majo ău la komenca parto de junio ĝis novembro.[25]

Alternative de veturado, bicikloj estas permesitaj sur la vojoj. Tamen bicikloj estas permesitaj ekster la vojo sur nur 19 km da pavimitaj vojoj en Valo Yosemite mem; monta biciklado ne estas permesita.[26]

 
Rokgrimpanta en Sentinel Rock (Gardostaranta Roko)

Rokgrimpado redakti

Rokgrimpado estas grava parto de Yosemite.[27] Valo Yosemite, kiun ĉirkaŭas famaj pintoj kiel Half Dome (Duona Kupolo) kaj El Capitan (La Kapitano). Camp 4, piedalirebla tendaro en la valo, estis grava en la evoluado de rokgrimpado kiel sporto, kaj estas en la listo de la Nacia Registro de Historiaj Lokoj.[28] Rokgrimpantoj ĝenerale videblas dum la senneĝaj monatoj sur io ajn, de tri-metraj rokoj ĝis la unu-kilometra fronto de El Capitan. Klasoj pri rokgrimpado estas havebligataj de multaj grupoj.

Skiado kaj neĝŝuumado redakti

Yosemite Valo estas malferma dum la tuta jaro, kvankam kelkaj vojoj ene de la park fermiĝas en vintro. Alpa skiado estas farebla ĉe la Badger Pass Ski Area (Skia Areo Mela Pasejo)—la plej malnova alpa skia areo en Kalifornio, kun alpa skiado de la mezo de decembro ĝis la komenco de aprilo.[29] Granda parto de la parko estas uzaebla por skia marsâdo kaj neĝŝuumado.[30][31] Sovaĝejaj permesiloj estas bezonataj por tranoktaj skiaj vojaĝoj.[32]

Alia redakti

Akvaj faraĵoj estas multaj dum pli varmaj monatoj. Boatumado estas farebla en Valo Yosemite sur la Rivero Merced. Ankaŭ ekzistas naĝejoj ĉe Yosemite Lodge kaj Curry Village.

Vidu ankaŭ redakti

 Half DomeAkvofaloj WapamaLago EleanorDigo O'ShaughnessyAkvorezervujo Hetch HetchyRivero TuolumneGrand Canyon of the TuolumneTuolumne MeadowsHetch HetchyAkvofalo BridalveilEl CapitanAkvofaloj NevadaAkvofaloj VernalAkvofalo IllilouetteLiberty CapAkvofaloj YosemiteMalgranda valo YosemiteGlacier PointMariposa Grovemonto ClarkClark RangeHeinrich C. Berannmonto DanaPasejo TiogaHerbejo DanaLembert DomeNorth DomeLago TenayaKanjono TenayaCloud's RestRivero MercedRibbon FallValo YosemiteValo TiltillLago CherryWawonaAkvofaloj ChilnualnaSentinel RockTamarack FlatPorcupine FlatSki-areo Badger PassPaseja vojo TiogaMatterhorn PeakMount GibbsCathedral Peakmonto Lyellmonto MaclureCathedral Rangemonto Starr King
Pentraĵo de Yosemite de Heinrich C. Berann. Aera rigardo de la tuta parko, el okcidento vidante orienten. Principe eblas movi la muson tra la bildo kaj alklaki interesaĵojn - praktike tamen artikoloj pri multaj el tiuj interesaĵoj esperantlingve estas ankoraŭ kreendaj.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. "Yosemite National Park". Geographic Names Information System. United States Geological Survey.
  2. "Park Statistics". Yosemite National Park (U.S. National Park Service). Alirita je la 22-a de julio 2018.
  3. Harris 1998, p. 324
  4. Discover the High Sierra. California Office of Tourism.
  5. "Park Statistics". Yosemite National Park (U.S. National Park Service). Alirita je la 22-a de julio 2018.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 Nature & History. United States National Park Service: Yosemite National Park (October 13, 2006). Arkivita el la originalo je January 25, 2007. Alirita January 27, 2007.
  7. Yosemite Wilderness. United States National Park Service: Yosemite National Park. Alirita March 15, 2008.
  8. History & Culture. United States National Park Service: Yosemite National Park. Alirita January 27, 2007.
  9. 9,0 9,1 Annual Park Recreation Visitation (1904 – Last Calendar Year). U.S. National Park Service. Alirita March 11, 2019.
  10. Nature & History. United States National Park Service: Yosemite National Park (October 13, 2006). Arkivita el la originalo je January 25, 2007. Alirita January 27, 2007.
  11. New visitation record in 2016 as over 5 million people visited Yosemite National Park.. Sierra Sun Times. Alirita February 8, 2017.
  12. 12,0 12,1 12,2 12,3 Origin of the Word Yosemite. Alirita October 4, 2015.
  13. (1955) “Yosemite and Tamalpais”, Journal of the American Name Society 3 (3), p. 185–86. 
  14. Nature & Science. United States National Park Service: Yosemite National Park. Alirita January 27, 2007.
  15. Nature & Science. United States National Park Service: Yosemite National Park. Alirita January 27, 2007.
  16. Fees and Reservations.
  17. Bus. National Park Service: Yosemite National Park (May 27, 2009).
  18. Hiking or Camping? Take the Bus to the Trail This Summer. Wired (May 24, 2019). Alirita June 9, 2019.
  19. Camp 4 Listed With National Register of Historic Places. NPS Press Release. National Park Service (February 27, 2003). Arkivita el la originalo je 2007-03-16. Alirita December 14, 2008.
  20. "Half Dome Day Hike" (archive). nps.gov.
  21. "Half Dome Permits for Day Hikers" (archive). nps.gov.
  22. . Yosemite Hikes.
  23. Wilderness Permits. National Park Service: Yosemite National Park (February 12, 2010).
  24. Bear and food storage. National Park Service: National Park Service (February 10, 2010).
  25. Auto Touring. National Park Service: Yosemite National Park (December 22, 2004). Alirita January 27, 2007.
  26. Biking. National Park Service: Yosemite National Park (March 2007). Alirita March 23, 2007.
  27. Climbing. National Park Service: Yosemite National Park (December 11, 2008).
  28. "Camp 4 Listed With National Register of Historic Places" (Gazetara komuniko). National Park Service: Yosemite National Park. 27a de februaro 2003. Arĥivita de la originalo je la 16a de marto 2007. Alirita je la 27a de januaro 2007.
  29. Skiing. National Park Service: Yosemite National Park (September 21, 2006). Alirita January 27, 2007.
  30. Tuolumne Meadows Winter Conditions Update. National Park Service: Yosemite National Park. Alirita January 27, 2007.
  31. Winter Wilderness Travel. National Park Service: Yosemite National Park (March 2, 2010).
  32. Wilderness Permits. National Park Service: Yosemite National Park (February 12, 2010).

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Yosemite National Park en la angla Vikipedio.