Nadap estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en Distrikto Gárdony.

Larĝa panoramo de Nadap

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La vilaĝo situas sur malebenaĵo, inter Montaro Velence kaj Velence (lago), laŭ traira flankovojo. Aŭtoŝoseo M7 inter Budapeŝto-Balatono preteriras. Gárdony troviĝas 9, Székesfehérvár 21, Budapeŝto 47 kilometrojn.

Historio redakti

La unua mencio okazis en 1193. Post la mezepoko la turkoj faris senhoma la komunumon, baldaŭe germanoj refondis Nadap. En 1760 baroka preĝejo konstruiĝis, kiu en 1904 rekonstruiĝis laŭ novgotika stilo.

Apud la vilaĝo troviĝas granita roko, kiu estas la primara nivelada punkto de Hungario.

En Nadap migra poŝto servas.