Nagisa Oŝima

Japana kinoreĝisoro kaj manuskriptinto

Nagisa OŝimaNagisa Ōshima (japane 大島 渚, Ōshima Nagisa, 31-a de Marto 193215a de Januaro 2013) estis japana kin-reĝisoro kaj scenaristo. Filmoj liaj estis Ai no korīda (trad. Amtaŭrludado, Sensimperio, 1976), nome evidenta montro de realaj seksaj scenoj en agado okazanta en la 1930-aj jaroj en Japanio, kaj Senjō no Merī Kurisumasu (trad. Feliĉa Kristnasko en batalkampo, 1983), pri militprizonuloj tenitaj de Japanio en la Dua Mondmilito.

Nagisa Oŝima
Persona informo
Naskiĝo 31-an de marto 1932 (1932-03-31)
en Kioto
Morto 15-an de januaro 2013 (2013-01-15) (80-jaraĝa)
en Fujisawa
Mortokialo pneŭmonito
Lingvoj japana
Ŝtataneco Japanio
Alma mater Universitato de Kioto
Familio
Frat(in)o Eiko Oshima
Edz(in)o Akiko Koyama
Infanoj Takeshi Ōshima • Arata Ōshima
Okupo
Okupo scenaristofilmreĝisorofilmproduktorofilmmuntisto • reĝisoro
vdr

En 1976, Ōshima faris Ai no korīda, filmo bazita sur vera historio de fatala seksa obsedo en la 1930-aj jaroj en Japanio. Ōshima, kritikanto de cenzuro kaj de la humanismo de sia samtempulo Akira Kurosawa, estis determinita, ke la filmo montru neŝajnigitan sekson kaj tiel la nedisvolvigita filmo devis esti transportita al Francio por esti procezita. Nencenzurita versio de la filmo estas ankoraŭ nedisponebla en Japanio. Ōshima atestis en kortumo de Japanio ĉu la filmo estas obscena. "Nenio kiu estas esprimita estas obscena," diris la reĝisoro. "Kio estas obscena estas tio kio estas kaŝita."[1] Similtema filmo de 1978 estis Ai no Bōrei (Imperio de Pasio), en kiu Ōshima faris pli mildan alproksimigon al la priskribo de la seksaj pasioj de du amantoj kiuj alvenas ĝis murdo, kaj la filmo ricevis en 1978 en la Festivalo de Cannes premion al la plej bonkvalita reĝisoro.[2][3]

En 1983 Ōshima havis kritikan sukceson per filmo farita parte en angla lingvo, Merry Christmas, Mr. LawrenceSenjō no Merī Kurisumasu, kun agado okazanta en milittempa prizonkampo de Japanio, en kiu aperas rok-stelulo David Bowie kaj muzikisto Ryuichi Sakamoto, kun Takeshi Kitano. La filmo estas foje vidita kiel minora klasikaĵo, sed neniam trovis ĉeftendencan publikon.[4]

Bibliografio redakti

  • Turim, Maureen Cheryn (1998). The Films of Oshima Nagisa: Images of a Japanese Iconoclast. Berkeley: University of California. ISBN 978-0520206663.
  • Bock, Audie (1978). Japanese Film Directors. Kodansha. ISBN 0-87011-304-6.
  • Oshima, Nagisa (1992). Cinema, Censorship And The State. Cambridge: MIT Press. ISBN 0-262-65039-8.

Referencoj redakti

  1. Lim, Dennis (15a de Januaro, 2013). "Nagisa Oshima, Iconoclastic Filmmaker, Dies at 80". The New York Times. Alirita la 14an de Marto, 2021.
  2. "Festival de Cannes: Empire of Passion". festival-cannes.com. Alirita la 14an de Marto, 2021.
  3. "Nagisa Oshima". The Daily Telegraph. London. 15a de Januaro, 2013.
  4. Oliver, Jia. "Merry Christmas, Mr. Lawrence — A Clash of Cultures". www.medium.com. Medium. Alirita la 14an de Marto, 2021.

Eksteraj ligiloj redakti