Narajanganĝ
Narajanganĝ (bengale নারায়ণগঞ্জ) estas milionurbo, signifa rivera havenurbo en Bangladeŝo, en Dako (regiono), en la samnoma distrikto Narajanganĝ.
Narajanganĝ | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbo ![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 1400 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 23° 37′ N, 90° 30′ O (mapo)23.61666666666790.5Koordinatoj: 23° 37′ N, 90° 30′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 3 m [+] | ||
Areo | 33,57 km² (3 357 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/74/Skyline_in_Narayanganj.jpg/220px-Skyline_in_Narayanganj.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/01/BD_Map_Central_Bangladesh.jpg/220px-BD_Map_Central_Bangladesh.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/ba/KCL_Building_-_panoramio.jpg/220px-KCL_Building_-_panoramio.jpg)
Bazaj informoj
redakti- Loĝantaro: 1,572,386 (en 2012)
- Areo: 34 km²
- Supermara alteco: 3 m
- Horzono: UTC + 6
- Telefonkodo: 0671
- Poŝtkodoj: 1400
- 23° 37′ 00″ N 90° 30′ 00″ O / 23.61667 °N, 90.50000 °O (mapo)
Geografio
redaktiNarajanganĝ situas en meza parto de la lando sur ebenaĵo laŭ ambaŭ bordoj de rivero. Dako troviĝas 23 km [1].
Historio
redaktiEn Narajanganĝ estas videbla templo el la 12-a jarcento. Fortikaĵo estis konstruita post 4 jarcentoj. Post batalo en 1766 la urbo apartenis al Brita Orienthinda Kompanio. Poŝtejo ekfunkciis en 1866, telegrafo en 1877, telefono en 1882. La urbo ricevis municiporajton en 1876, 3 municipoj unuiĝis en 2011.
Ekonomio
redaktiNarajanganĝ estas komerca kaj industria centro. Oni prilaboras precipe jutojn kaj kotonojn. Aliaj industriaj branĉoj estas ŝipaj riparoj, produktadoj de maŝinoj, kemiaĵoj, lignaĵoj, nutraĵoj, trinkaĵoj.
Trafiko
redaktiNarajanganĝ havas ŝipajn ligojn al la ceteraj riverhavenoj, eĉ al Ĉitagongo.
Vidindaĵoj
redakti- pluraj preĝejoj
- Bangladeŝa Taĝ-Mahalo
Bildaro
redakti-
Konstruaĵo en Narajanganĝ
-
Vojo en Narajanganĝ
-
Aerfoto pri Narajanganĝ
-
La Bangladeŝa Taĝ-Mahalo en Narajanganĝ
Vidu ankaŭ
redaktiFontoj
redakti- WikiTrans
- [2]