Natalja Ivanovna Kurakina

Princino Natalia Ivanovna KURAKINA (ruse Наталья Ивановна Куракина; la 16-an de aŭgusto 1766 - la 2-an de julio 1831) naskiĝis Golovina (ruse Головина) estis komponisto, kantisto kaj harpisto en la 18a kaj 19a jarcentoj. En ŝia vivdaŭro, Kurakina havas 45 kantojn atribuita al ŝi kaj ĉe la tempo de ĉi tiu verkado, nur unu alia rusa komponisto, Osip Antonovich Kozlovsky (1757-1831), estas konata havi pli.

Natalja Ivanovna Kurakina
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aŭgusto 1766 (1766-08-16)
en Moskvo
Morto 2-an de julio 1831 (1831-07-02) (64-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Mortokialo ĥolero
Ŝtataneco Rusia Imperio
Familio
Patro Ivan Golovin
Patrino Yekaterina Golitsyna
Edz(in)o Alexey Kurakin
Infanoj Boris Alekseevič Kurakin • Yelena Zotova • Alexandra Alexeevna Kurakina (Chicherina)
Okupo
Okupo kantisto
vdr
Portreto de Natalia Ivanovna Kurakina, 1797, de Élisabeth Vigée Le Brun

En 1797, ŝi fariĝis Damo de Malplia Kruco de la Ordo de Sankta Katerino kaj fariĝis sinjorino-je-atendado en 1826.

Vivo redakti

Ŝi naskiĝis en bone establita nobela familio de Sankt-Peterburgo dum la regado de Katerina La Granda. Ŝi estis bone edukita en ĝeneralaj fakoj kaj bone lernis la francan kaj la italan literaturon. Tamen ŝia talento por muziko igis ŝiajn gepatrojn provizi ŝin per bonega muzika edukado dum ŝia infanaĝo. Tio plifortigis ŝiajn naturajn kapablojn kaj Natalja Ivanovna fariĝis frumatura muzikistino; ekde la aĝo de dek kvar jaroj ŝi estis bonkonata harpisto, kompetenta kantistino, kaj kantverkistino en la aristokrataj salonoj de Sankt-Peterburgo. Ŝi ludis siajn proprajn kantojn, akompanante sin sur la harpo en la oftaj salonprezentoj.

En la aĝo de dek ses, ŝi geedziĝis kun la princo Aleksej Borisoviĉ Kurakin (1759-1829), kaj la paro ekloĝis en la kortego de la estonta Caro Paŭlo la 1-a, filo de Katerina la 2-a.

Natalja Ivanovna Kurakina partoprenis la kortegajn muzikajn spektaklojn, ankaŭ post la geedziĝo. Ŝi fariĝis verŝajne la plej respektata komponisto de sia tempo en Sankt-Peterburgo.  

La moderna kaj okcidentema regado de Petro 1-a (1682-1725), kune al kvar virinoj kiuj regis la rusan imperion dum pli ol du trionoj de la 18-a jarcento: Katerina 1-a, Anna, Elizabeta, kaj Katerina la 2-a formis novan modelon de povigitaj kaj tre kulturaj aristokrataj virinoj.

Modernaj legantoj konante pri la insuleca kondiĉo de 20-a jarcenta Rusio eble ne plene komprenas la internaciigitan mondon de la tiama rusa kortego. Kiel rusaj aristokratoj, Natalja Kurakina kaj siaj kunuloj parolis kaj korespondis en la franca kiel sia gepatra lingvo, adoptante la francan lingvon kaj kulturon por kopii la Versajlan kortegon. Kurakina legis romanojn importitajn el Francio kaj Italio, ŝi tradukis tutajn romanojn el la franca en la italan, kaj komponis kantojn en ambaŭ lingvoj.

Do, post kelkaj jaroj, kiam ŝia edzo elfalis de la favoro de la Caro Paŭlo la 1-a, la paro translokiĝis al Francio. Ŝi rapide eniris en la parizan socion organizante kulturajn salonojn kun granda sukceso. Dum la sekvaj jaroj ŝi multege vojaĝis inter Parizo kaj aliaj grandaj urboj de Eŭropo (de 1816 al 1819, 1822 al 1824 kaj 1829 al 1830) kaj verkis vojaĝtaglibron en la franca. Tiu taglibro estis finfine publikigita en 1903 kun granda akcepto en la pariza socio de komenco de la 20-a jarcento. En ĝi, ŝi rakontas pri siaj renkontiĝoj kun gravaj kulturaj kaj politikaj figuroj de tiu epoko kaj kun la muzikaj profesiuloj en ĉiu nacia ĉefurbo. Ŝi ludis ĉie en Eŭropo siajn proprajn baladojn kaj aliajn pecojn en la salonoj de la eksterlandaj aristokratoj.  

Tre interese estas ke en ŝiaj eŭropaj vojaĝraportoj ofte ŝi detalas sian partoprenon en diversaj koncertojoperoj. El tiaj detalaj recenzoj oni povas ekscii pri la tiamaj kantistoj, iliaj spektaklostiloj kaj tiatempa ricevo. Ĝi donas pli kompletan bildon pri la rusa klasika kanto kaj voĉan efikecon en la unua kvarono de la 19-a jarcento, ol iam antaŭe havis la akademiuloj. Certe ŝiaj kapabloj kiel interpretisto kaj komponisto faras ŝiajn observaĵojn precipe valoraj al akademiuloj de la muziko de tiu ĉi periodo.

Dum plej multaj virinoj daŭre rezervis siajn komponaĵojn por prezentadoj en privataj salonoj, Kurakina serĉis pli larĝan spektantaron publikigante siajn verkojn en la du jardekoj post sia geedziĝo.

Aro de tri el ŝiaj komponaĵoj titolitaj “Tri romancoj por piano, verkitaj de la Princino Natalja Kurakina” (france Trois romances, pour le piano, composées par la Princesse Nathalie de Kourakin) estis publikigita kaj ofte prezentita en la salono de la Imperiestrino Elizabeta, la edzino de la Caro Aleksandro la 1-a.

En 1795 Breitkopf publikigis kolekton de ok el ŝiaj kantoj “Ok romancoj komponitaj kaj aranĝitaj por harpo” (france Huit romances composees et arangees pour la harpe). Plie, ĝi estis publikigita fare de Gerstenberg kaj Dittmar, kiuj estis aliaj gravaj tiutempaj muzikeldonejoj.

La komponaĵoj de Natalja Ivanovna Kurakina estis skribitaj specife por la salonscenejoj, kaj estis tial verkitaj por piana aŭ harpa akompano kaj voĉo. Krome, plej multaj el ŝiaj komponaĵoj estas konsideritaj “francaj romancoj” laŭ la difino de Rousseau.

Natalja Ivanovna Kurakina estis ege fekunda komponistino, verkante pli ol ĉiuj rusaj komponistoj kiuj produktis verkojn antaŭ 1800, viroj aŭ virinoj. Kvardek kvin verkoj atribuitaj al ŝi estas trovitaj en ŝia manuskriptoalbumo.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 112 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Plia legado redakti

Plia aŭskultado redakti

Ĉi tiuj du albumoj enhavas kantojn kiu Kurakina komponis kune kun aliaj virinaj komponistoj en la 18a jarcento.

  • Music of the Russian Princesses (Muziko de la rusaj princinoj) [2]
  • Russian Women Composers of the 18th Century (Rusaj virinaj komponistoj de la 18a jarcento) [3]

Referencoj redakti