Natria fluoroacetato
Natria fluoroacetato | ||||
Kemia strukturo de la Natria fluoroacetato | ||||
3D Kemia strukturo de la Natria fluoroacetato | ||||
Multoblaj natriaj fluoroacetataj molekuloj aranĝitaj en kristalo. Fluoro estas verde montrata, natrio purpure kaj oksigeno ruĝe | ||||
Alternativa(j) nomo(j) | ||||
| ||||
Kemia formulo | ||||
CAS-numero-kodo | 62-74-8 | |||
ChemSpider kodo | 5893 | |||
PubChem-kodo | 16212360 | |||
Fizikaj proprecoj | ||||
Aspekto | Senkolora aŭ blanka milda pulvoro, senodora | |||
Molmaso | 100 g mol−1 | |||
Fandopunkto | 200 °C (392 ℉; 473 K) | |||
Bolpunkto | malkomponiĝas | |||
Solvebleco | Akvo:solvebla | |||
Mortiga dozo (LD50) |
buŝa)
| |||
Ekflama temperaturo | ne bruliva | |||
Sekurecaj Indikoj | ||||
Risko | R26 R27 R28 R50 | |||
Sekureco | S(1/2) S13 | |||
Pridanĝeraj indikoj | ||||
Danĝero
| ||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | |||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H300, H310, H330, H400 | |||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P260, P264, P273, P280, P284, P301+310 | |||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Natria fluoroacetato, fluoroacetato de natrio aŭ NaFC2H2O2 estas organika natria salo de fluoroacetata acido, senkolora salo, uzata kiel pesticido kaj raticido komerce konata kiel 1080, kun gusto simila al natria klorido kaj apliko kiel metabola veneno.
Ĝi nature okazas kiel anti-herbivora metabolaĵo en pluraj plantoj sed ankaŭ povas sinteze produktiĝi. Ĝi estas devena de la fluoracetata acido kiu estas karboksilata acido. La plej ordinara fluorhava acetata acido, trifluoracetata acido kaj ĝiaj derivaĵoj estas tre malpli toksaj.
Historio kaj produktado
redaktiLa efikeco de natria fluoroacetato kiel ronĝulmortiganto estis raportita en 1942. La nomo 1080 rilatas al la kataloga nombro de la veneno, kiu fariĝis ĝia komerca nomo. La salo estas sintezita per traktado de natria kloracetato kaj kalia fluorido:
- Ĝi same sintezeblas per reakcio de fluoroacetata acido kaj natria hidroksido:
Okazejo
redaktiFluoroacetato okazas nature en minimume 40 plantoj en Aŭstralio, Brazilo kaj Afriko. Ĝi estis unue identigita en la venena foliaro de Dichapetalum cymosum far Marais, en 1944. Ĉirkaŭ 1904, koloniantoj el Sieraleono uzis ekstraktaĵojn de Chailletia toxicaria, kiu same enhavas fluoroacetatan acidon aŭ ĝiaj saloj por venenado de ratoj. Pluraj nativaj aŭstralaj enhavas toksinojn, inkluzive de Gastrolobium, Gompholobium, "Oxylobium", "Nemcia" kaj akacio.
Literaturo
redakti- Veterinary Toxicology: Basic and Clinical Principles, Ramesh Chandra Gupta
- Monofluoroacetic Acid and Related Compounds, Maynard Burton Chenoweth
- Principles of Toxicology: Environmental and Industrial Applications, Stephen M. Roberts, Robert C. James, Phillip L. Williams
- Rodent Pests and Their Control in the Near East, J. H. Greaves
- NCBI Resources
- Toxipedia Arkivigite je 2015-03-29 per la retarkivo Wayback Machine
- Cameo Chemicals
- Chemical Book