Nazka Kulturo

(Alidirektita el Nazca-kulturo)

Nazca [NAZka] estas arkeologia antaŭkolumba kulturo de la Antikva Peruo kiu disvolviĝis ĉefe en la valoj de la nuna Departemento Ika, ĉirkaŭ la 1-a jarcento kaj dekadencis en la 7-a jarcento. Ties centro estis en Cahuachi, sur la maldesktra bordo de la Rivero Grande, en la aktuala Provinco Nazka.

Influareo en la 1-a al 7-a jarcento de la nazka kulturo en la Departemento Ika, sudcentra mabordo de Peruo.
La plej konata el la Nazka-linioj, nome la kolibro
La germana arkeologo Max Uhle, scienca malkovrinto de la nazka kulturo.

Ties influareo atingis el Ĉinĉa norde, al Arekipa sude kaj al Ajakuĉo oriente. Ĝis la 6-a jarcento, pliiĝis ties kontaktoj kun la anda zono, kaj atingis eĉ ĝis la plej altaj zonoj de Ajakuĉo. Tiu kontakto gravis por la formado de la kulturo ŭaria.

Distinga aspekto de Nazka estas multkolora ceramiko, kun figuroj de homoj, animaloj, plantoj ktp. En multaj el tiuj ceramikoj, oni reprezentis kripligitajn homojn. La tekstila arto floris tiom kiom en la epoko de la paraka kulturo. Ili havis propran stilon por la laboro de la metaloj, kvankam ne tiom kvalita kiom tiu de la epoko de la ĉavina kulturo.

Plej mirinda de tiu civilizo estas la linioj faritaj en la Pampoj de Nazca, konataj kiel la Nazka-linioj, kiuj reprezentas gigantajn figurojn de animaloj, homoj kaj geometriaj desegnoj, faritaj je eksterordinare granda skalo kaj montrante multan precizecon. Oni ne konas ties celon, sed oni teoriis pri eblo ke temas pri giganta kalendaro, rezulto de astronomiaj observoj. La Nazka-liniojn malkovris pasaĝeroj de komercaj fluglinioj en la 1920-aj jaroj. Toribio Mejía Xesspe, kune kun sia instruisto Julio César Tello anoncis en 1927 malkovron de videblaj nur de alteco desegnojn de kreskaĵoj, bestoj kaj geometriaj figuroj nome la Nazka-linioj.

La ekonomio nazka estis bazita sur la intensiva agrokulturo. La nazkanoj sukcesis solvi la problemon de la sekaj teroj marbordaj per la uzado de reto de akveduktoj, kiu konstituas veran atingon de ties inĝenierio. Je ĉirkaŭ tridek kilometroj de la urbo Nazka troviĝas la Tombejo de Ĉaŭĉila kiu enhavas mumiojn tre bone konservitaj kaj restojn de ceramiko.

Nazka-linioj en Esperanto redakti

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, unue en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venontaj ĉiĉeronoj estas ankaŭ laŭvice unue Akenatono kaj poste Sunĝata Kejta kiuj omaĝas la historian gravon de Afriko. En Ameriko estas unue Nezaŭhtezoma la ĉiĉerono mallonge aludas al la Nazka-linioj antaŭ paroli pri Tiaŭanako:

 
 
Ambaŭ trans Nazkaj strekoj, la bestfigure liniaj,
celas Tiaŭanakon, sur altebeno situan:
-Jen Akapana Turo, kaj la platformo kolona
de la Kalasasaja, kie Pordego de Suno
elstaras ĉe la Puma-Punku kaj Reĝa Sidejo,
kun bustoj monolitaj, migdalokule rigardaj.[1] 

Referencoj redakti

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 127.

Literaturo redakti

  • Del Busto Duthurburu, José Antonio: Perú preincaico. Colección de obras escogidas de José Antonio del Busto. Lima, Empresa Editora El Comercio S.A., 2011. ISBN 978-612-306-033-6
  • Kauffmann Doig, Federico: Historia y arte del Perú antiguo. Tomo 2. Lima, Ediciones PEISA, 2002. ISBN 9972-40-214-2
  • Makowski, Krzysztof: Primeras civilizaciones. Enciclopedia Temática del Perú. Tomo 2. Lima, Empresa Editora “El Comercio” S.A., 2004. ISBN 9972-217-17-5
  • Macera, Pablo: Historia del Perú. Tomo 1. Texto para uso escolar. Impreso en los Talleres Gráficos de Editores e Impresores San Francisco S.A. Lima, Perú.
  • Silva Sifuentes, Jorge E. T.: «Origen de las civilizaciones andinas». Incluida en la Historia del Perú. Lima, Lexus Editores, 2000. ISBN 9972-625-35-4
  • Ulla Holmquist Pachas - Javier Bellina de los Heros: Historia del Perú II. El Perú Antiguo II (200 a. C. - 500) El período de los desarrollos regionales. Empresa Editora El Comercio S.A., Lima, 2010. ISBN 978-612-4069-87-1

Eksteraj ligiloj redakti