Transkarpata provinco en Ukrainio

Bazaj informoj redakti

Nevetlenfolu, ukraine Неветленфолу, hungare Nevetlenfalu, estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Vinohradiv. La historia hungara nomo estis Gyakfalva, la ukraina Djakovo. Ankoraŭ 4 vilaĝoj apartenas al la municipo.

Situo redakti

Nevetlenfolu situas sur ebenaĵo, laŭ la rumana landolimo (kun grava voja kaj fervoja trapasejo; kontraŭe troviĝas Halmi), laŭ ĉefvojo kaj fervojo Ĉop-Satu Mare. Vinohradiv troviĝas 30 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1380 en formo Gyakhaza. En 1900 loĝis en Nevetlenfalu 503 da homoj, (499 hungaroj). Ĝis 1920 Nevetlenfalu apartenis al Hungara reĝlando, al Ugocsa, al distrikto de Halmi, poste al Ĉeĥoslovakio. Tiam la vilaĝo trovis sin laŭ rumana-ĉeĥa limo. Nevetlenfalu rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. La alveninta Ruĝa Armeo fine de 1944 deportis hungarojn al la gulago. Ekde 1945 Djakovo apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. En 1999 loĝis en Nevetlenfolu 1620 da homoj, plejparte hungaroj.

Vilaĝservoj estas hungara baz- kaj mezlernejo, kulturdomo.

Vidindaĵoj redakti

  • katolika mezepoka preĝejo
  • kalvinana preĝejo de 1910
  • monumento pri viktimoj de 1992