Malfermi la ĉefan menuon

Nicolae Teclu ( rumana lingvo elparolo: [nikoˈla.e ˈteklu] ) ; (11-a de oktobro 1839, Kronŝtadt, Aŭstra imperio (hodiaŭ Brașov, Rumanio) - 13-a de julio 1916, Vieno, Aŭstrio-Hungario) estis rumana kemiisto, kiu donis sian nomon al tutmonde uzata gasbrulilo. Li studis kemion kaj arkitekturon. Daŭrigante sian karieron li iĝis profesoro por ĝenerala kaj kemia analizo en Vieno. Li sufiĉe kontribuis al la tutmonda evoluo de kemio.[1]

BiografioRedakti

Post la liceo en Braşov li studis kemion ĉe la Teknika Universitato de Vieno kaj poste ŝanĝis al arkitekturo ĉe la Akademio de Belartoj en Munkeno. Sekve li reprenis studadon de kemio en Vieno kie li doktoriĝis. Post mallonga tempo en Rumanio li revenis al Vieno kaj iĝis profesoro por ĝenerala kaj analitika kemio.

Liaj ĉefaj laborkampoj estis:

  • la rezisto de papero kaj lignofibroj
  • mineralaj pigmentoj
  • petroloj utiligataj por pentrado
  • bruligado de gasoj ( alkanoj)

En 1892 li publikigis sian inventon de la gasbrulilo kun aparta mekanismo por kontroli la respektivajn kvantojn de metangaso kaj aero.[2]

Lia brulilo produktas pli varmegan flamon ol la brulilo de Bunsen kaj nuntempe estas multe uzata en laboratorioj de la tuta mondo.

Li inventis ankaŭ plurajn aliajn laboratoriajn aparatojn, kiuj estas konservitaj ĉe la Universitato de Bukareŝto. Inter tiuj estas ilo por la detekto de metano, kaj alia por la preparado de ozono.[3]

Li estis elektita al la Rumana Akademio.

ReferencojRedakti