Nina Pawlak (naskiĝis la 10-an de septembro 1950) – pola afrikistino, profesoro de homa scienco, lekciistino de Varsovia Universitato.

Nina Pawlak
Persona informo
Naskiĝo 10-an de septembro 1950 (1950-09-10) (73-jaraĝa)
Lingvoj polahaŭsa
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato de Varsovio
Okupo
Okupo Africanist • universitata instruisto
vdr

Vivo redakti

En 1974 magistriĝis en Varsovia Universitato pri orienta filologio kadre de afrikistiko surbaze de laboraĵo Wyrażanie intensywności w języku hausa (Esprimado de intensiveco en haŭsa lingvo) (promociinto: Witold Tyloch). En 1983 samloke doktoriĝis pri lingvoscienco surbaze de disertaĵo Konstrukcje wyrażające relacje przestrzenne w języku hausa (Konstrukcioj esprimantaj spacan rilaton en haŭa lingvo) (promociinto: Stanisław Piłaszewicz). En 1995 habilitiĝis surbaze de Syntactic Markers in Chadic. En 2007 gajnis sciencan titolon de profesoro. Membrino de la Komitato de Orientalistikaj Sciencoj de 1-a Fakultato – Sociaj Sciencoj de Pola Scienca Akademio.

En 1985 frekventis kurson de haŭsa lingvo en Universitato Ahmadu Bello en Zaria. En 1999 partoprenis esploran projekton en Universitato en Jos, en 2005 en Kano. En la jaroj 1996–1999 plenumis funkcion de vicgvidanto de Novfilologia Fakultato, 1999–2005 prezidantino de Scienca Konsilio de Orientalistika Instituto, kaj 2009–2015 gvidantino de la Katedro de Lingvoj kaj Kulturoj de Afriko.

Ŝi okupiĝas pri hausa lingvo, Ĉada Grupo, afrika lingvistiko, lingvoj de Afriko kaj kulturo, afrikaj lingvoj en interkultura komunikado, emocia ĉefaspekto de afrikaj lingvoj.

Ŝi promociis ne malpli ol kvar doktorojn. De 2009 estas membrino de Ĉefa Estraro de Pola Afrikistika Societo.

Vidu ankaŭ redakti

Publikaĵoj redakti

  • Gramatyka języka hausa: fonologia i fonetyka, morfologia (Gramatiko de haŭsa lingvo: fonologio kaj fonetiko, morfologio), Wydawnictwa Uniwersytetu Warszawskiego, Varsovio 1989.
  • Syntactic markers in Chadic: a study on development of grammatical morphems, Instytut Orientalistyczny UW, Varsovio 1994.
  • Język hausa (Haŭsa lingvo), Dialog, Varsovio 1998.
  • Hausa outside the mother area: plateau variety, Dialog, Varsovio 2002.
  • Języki Azji i Afryki w komunikacji międzykulturowej (Lingvoj de Azio kaj Afriko en interkultura komunikado) (redaktoro), Wydawnictwa UW, Varsovio 2008.
  • Codes and rituals of emotions in Asian and African cultures, Dom Wydawniczy ELIPSA, Varsovio 2009.
  • Języki afrykańskie (Afrikaj lingvoj), Wydawnictwa UW, Varsovio 2010.

Eksteraj ligiloj redakti