Noszvaj
Noszvaj (nosvaj) estas feriejo kaj vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en subregiono de Eger.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 19 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.9339/20.4784
- Loĝantaro: 1710
- Poŝtkodo: 3325
- Telefonprefikso: 36
Situo redakti
La vilaĝo situas sub monto 667 m-ojn alta, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Eger troviĝas 11, Mezőkövesd 19, Bélapátfalva 21 km-ojn.
Historio redakti
Antaŭ la hungaroj skitoj kaj slavoj vivis tie. La unua mencio devenis el 1248. En 1552 la turkoj bruldetruis la vilaĝon. Noszvaj apartenas al vinregiono de Eger.
Vidindaĵoj redakti
- mezepoka katolika, ekde 1564 kalvinana preĝejo, en 1928 pligrandiĝis kaj trakonstruiĝis
- kastelo de "De la Motte" de 1778, nun hotelo kaj muzeo
- kastelo de Galassy (galaŝi) de 1900, en 1953 bruldetruiĝis, en 1959 renoviĝis, nun hotelo, nomata Fenyves (fenjveŝ)
- loĝdomo de 1889, nun muzeeto
- klasikismaj kelo kaj grenejo el la 19-a jarcento