Notker Balbulus (trad. Notker la balbutulo; JonschwilHeiligaŭ, 840 - Princabatejo Sankt-Galo, 912) estis benediktano de la abatejo en Sankt Gallen, poeto, komponisto, teologo kaj historiisto.

Beata
Notker
Persona informo
Naskiĝo 840
en Jonschwil
Morto 6-an de aprilo 912 (0912-04-06)
en Sankt-Galo
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj Mezepoka latinogermana vd
Ŝtataneco Karolida Imperio vd
Profesio
Okupo poeto • komponisto • muzikologo • historiistoverkisto vd
Beatulo
Beatigo 1512 de Julio la 2-a
Festotago 7-a de aprilo
Atributoj bastono, kapuĉmantelo, libro
Patroneco muzikistoj; kontraŭ balbutado
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo kaj verko redakti

Notker naskiĝis en la regiono de Sankt-Galo aŭ en Heiligaŭ aŭ en Jonschwil ĉirkaŭ en la jaro 840 kiel filo de nobla familio. Li estis balbutada kaj edukiĝis en la lernejo de la Monaĥejo Sankt-Galo, studante la tradiciajn trivium kaj quadrivium de la sistemo de la sep liberaj artoj. Poste Notker mem iĝis monaĥo, instruis en la monaĥeja lernejo kaj estis bibliotekisto. Notker estas konata kiel poeto (li verkis himnojn), komponisto (li estis inter la unuaj verkantoj de sekvencoj), muzikteoriisto kaj historiisto (oni atribuas al li la kolekton "Agoj de Karolo la Granda" ("Gesta Caroli Magni"), verkitan en la 880aj jaroj). Notker mortis en Sankt Gallen la 6-an de aprilo 912. Li estis beatigita en 1512 fare de la papo Julio la 2-a.