Koppigen

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Oeschberg)
Koppigen
Blazono de Koppigen
Blazono de Koppigen
Blazono de Koppigen
Koppigen
Koppigen
Koppigen, fotita el balono la 16-an de aprilo 2010
komunumo en Svislandourbeto
Kantono Berno
Administra distrikto Emme-Valo
Malnova distrikto ĝis 2009 Burgdorf
Koordinatoj  47° 8′ 5″ N 7° 36′ 15″ O / 47.13472 °N, 7.60417 °O / 47.13472; 7.60417 (mapo)Koordinatoj: 47° 8′ 5″ N 7° 36′ 15″ O / 47.13472 °N, 7.60417 °O / 47.13472; 7.60417 (mapo)
Areo 6,93 km²
Alteco 475 m super marnivelo
Poŝtkodo 3425
Komunumkodo 0413
Mapo de Koppigen
Mapo de Koppigen
Mapo de Koppigen
vdr


Pri la komunumo redakti

Koppigen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Burgdorf kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Emme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 2080 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Koppigen situas en la Svisa Mezlando en la flotebenaĵo de la rivero Emme. Tra la komunumo fluas la rivereto Oesch. Al la komunumo apartenas la vilaĝo Koppigen, kaj la setlejoj Halte, Sankt-Niklaus, Oeschberg, Weicheloch kaj Hubel. Koppigen estas la centro de la komunumasocio, al kiu apartenas Koppigen, Willadingen, Höchstetten, Hellsau kaj Alchenstorf.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,93 km², de kiuj 23,1% estas kovritaj de arbaro, 58,9% servas por agrikulturo kaj 17,1% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Koppigen limas en nordo al Recherswil (SO), en nordoriento al Willadingen, en oriento al Höchstetten, en sudoriento al Alchenstorf, en sudo al Niederösch, en okcidento al Utzenstorf, en nordokcidento en unu punkto al Zielebach, kaj en nordnordokcidento al Obergerlafingen (SO).

Trafiko redakti

Tra la komunumo Koppigen pasas la kantona ĉefvojo n-ro 1 proksimume 2 kilometrojn sude de la vilaĝocentro. Tra la vilaĝo mem kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 270 al Soloturno kaj 251 de Utzenstorf ĝis la kantona ĉefvojo n-ro 1, kiuj kruciĝas en la centro kaj la kantona vojo n-ro 1456 al Willadingen. La fervojlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj, kiu pasas tra la komunuma teritorio ne disponas pri haltejo sur ties teritorio, sed per diversaj buslinioj la komunumo estas bone konektita al la publika transportreto. En nordokcidento la komunumo disponas pri alveturejo al la svisa aŭtovojo A1. La aŭtovojo formas la okcidentan komunumlimon.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Koppigen datiĝas el la jaro 1139 kiel Chopingen. Dum mezepoko la vilaĝo Koppigen estis konstruita en formo de ringo ĉirkaŭ la iama burgo de la Grafoj de Zeringo kaj poste de la Grafoj de Kiburgo, respektive de ties vasaloj la Senjoroj de Thorberg. Post la Milito de Sempach en la jaro 1386 la bernanoj detruis la burgon. Petro de Throrbereg koncedis sian tutan havaĵon en la jaro 1397 al la karteziejo Thorberg. Post la reformacio en la jaro 1528 Koppigen fariĝis havaĵo de la urbo Berno kaj estis administrita de la berna vokto en la Kastelo Thorberg. En la jaro 1803 Koppigen estis atribuita al la distrikto Burgdorf, kiu en la jaro 2010 estis integrita al la administra distrikto Emme-Valo. En la jaro 1887 la vilaĝo Brechershäusern estis koncedita al la komunumo Wynigen. [2]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti