Okara
publikigita versio estis patrolita je 1 nov. 2020. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 1 nov. 2020.
Okara (urdue اوکاڑا) estas universitata urbego en provinco Panĝabo (Pakistano), kie ĝi estas sidejo de la samnoma kantono. La loknomo devenas de speco de arbo.
Okara | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 232 386 (2017) [+] | ||
Loĝdenso | 1 168 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 30° 49′ N, 73° 28′ O (mapo)30.8173.459722222222Koordinatoj: 30° 49′ N, 73° 28′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 105 m [+] | ||
Areo | 199 km² (19 900 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bazaj informojRedakti
- areo: 199 km²
- supermara alteco: 105 m
- loĝantaro: 357,935 (2017 [1])
- horzono: UTC+ 5 (PKT)
- poŝtkodo: 56300
- telefonkodo:
GeografioRedakti
Okara situas sur vasta ebenaĵo de Induso, la plej proksima urbo estas Sahival (39 km). Fajsalabado troviĝas 74, Lahoro 120, Multano 203, Rawalpindi 313, Islamabado 326, Peŝavaro 398, Sukur 565, Kveta 619, Hajderabado 782, Karaĉio 916 kilometrojn (aere) [2].
HistorioRedakti
Okara estas relative nova agrikultura urbo; dum la brita regado ekzistis arbaro en tiu loko, kie la urbo estis rekonstruita en la 19-a jarcento. Dum brita regado la areo estis parto de Distrikto Montgomery kaj enhavis grandan rafinejon. La plejparte islama populacio subtenis la estontan sendeprendan Pakistanon. Post la sendependiĝo en 1947 la islamaj rifuĝintoj el nova ŝtato Barato ekloĝis ankaŭ en Okara. En 1982 la urbo fariĝis la sidejo de la nove kreita distrikto Okara.
LoĝantaroRedakti
1972 | 1981 | 1998 | 2017 |
---|---|---|---|
101 295 | 155 523 | 241 649 | 358 409 |
En Okara oni parolas plejparte panĝabe.
EdukoRedakti
En Okara du universitatoj funkcias, krome pluraj filiaj kampusoj.
EkonomioRedakti
Okara estas floranta industria kaj komerca centro, la plej granda produktanto de la lando pri maizoj, terpomoj kaj laktaĵoj, krome kotonaj muelejoj funkcias. Oni produktas fromaĝojn por la pakistana armeo, pli frue por la brita armeo. Okara kun Sahival estas signifaj brutobredadaj lokoj (bovoj, bubaloj, ŝafoj kaj kaproj). Kanalo helpas la agrikulturon.
KlimatoRedakti
Okara situas en duonarida klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen kun influo de musono. La temperaturo somere estas ofte 45 °C, sed vintre tio falas preskaŭ al frostopunkto. La averaĝa jara precipitaĵo estas 440 milimetroj.
TrafikoRedakti
Okara kuŝas laŭ ĉefvojo kaj fervoja linio inter Lahoro kaj Multano. La fervojo estis konstruita en 1892. Ankaŭ 2 distriktaj vojoj kuras al Okara.
VidindaĵojRedakti
FontojRedakti
- WikiTrans
- [3]