Okli
Bazaj informoj redakti
Okli, ukraine Оклі, hungare Akli estas malgranda vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Vinohradiv, en municipo de Nevetlenfolu.
- 48° 0′ 0″ N 23° 1′ 12″ O / 48.00000 °N, 23.02000 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 0′ 0″ N 23° 1′ 12″ O / 48.00000 °N, 23.02000 °O (mapo)
- Areo: km²
- Alto super marnivelo: 126 m
- Loĝantaro: 360
- Poŝtkodo: 90365
- Telefonprefikso: 3141
- Aŭtokodo: AO
Situo redakti
Okli situas laŭ la rumana landolimo. Vinohradiv troviĝas 30 km-ojn.
Historio redakti
La unua mencio devenis el 1323 en formo Akly. En 1910 loĝis en Akli 459 da hungaroj. Ĝis 1920 Akli apartenis al Hungara reĝlando, al Ugocsa, al distrikto de Halmi, poste al Ĉeĥoslovakio, dume la rumanoj okupis la vilaĝon en 1919. Akli rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. La alveninta Ruĝa Armeo fine de 1944 deportis hungarojn al la gulago. Ekde 1945 Okli apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. En 2001 loĝis en Okli 366 da homoj, (350 hungaroj). Vilaĝservoj estas hungara lernejo, kulturdomo, uzino pri fromaĝo. Nomo Akli troviĝas en titolo de romano "Akli Miklós" de Kálmán Mikszáth.
Vidindaĵo redakti
- komence katolika, ekde 1540 kalvinana preĝejo el la 15-a jarcento, en 1803 bruliĝis, poste renoviĝis