Olováry, hungare Óvár estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Veľký Krtíš.

Olováry situas en la plej griza regiono

Situo redakti

La vilaĝo situas sub monto, fine de sakovojo. Veľký Krtíš troviĝas 13 km-ojn for.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1245 en formo "Olwar", sed laŭ alia dokumento la preĝejo menciiĝas el 1076. Inter 1554-1593 la turkoj havis la vilaĝon. En 1831 ĥolero, en 1858 incendio okazis. Tiutempe oni minis karbonon ĝis 1912. En 1910 loĝis tie 540 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Balassagyarmat, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Kolĥozo formiĝis en 1959, kulturdomo konstruiĝis en 1973. En 2001 loĝis tie 342 da homoj, (255 hungaroj, 84 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti